i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fimako!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Maksim 19:24, 9. Jan 2007 (UTC)

Dankon pro la gratulo. Amike, Smash

Χρυσηΐς ; redakti

Saluton amiko...

La nomo de la asteroido : oficiala 202 Chryseis mi tradukis per 202 Ĥriseiso, La piva nomo de la mitologia ulino greke nomita Χρυσηΐς estus prefere Krizeis/a (en mia eldono de1987). Ĉu la Χ (Ĥion) on traduku per Ĥ aŭ per K ? Ĥ estas rara kaj akĥaika litero ofte ŝanĝita al K. Mi konsentus renomi la asteroidon kaj la ulinon 202 Krizeiso kaj Krizeisa, sed oni povus diskuti pri tion en la listo de asteroidoj.

Amike ... --Jean-François Clet 10:29, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Oni povas rigardi "K" kiel moderna formo de "Ĥ", sed estas ankaŭ foje diskuto pri la sigmo, prononcita jen "s" jen "z": do Χρυσηΐς = Ĥriseis =Kriseis = Ĥrizeis = Krizeis..., kvar formoj. --Jean-François Clet 15:21, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Tantalo redakti

Hmm, nun mi ne scias ĉu estas kutime, respondi al demandoj farita sur diskutpaĝo sur tiu paĝo mem (t.e. mia) aŭ sur tiu de la demandinto. Jen mia respondo de mia diskutpaĝo: -- Saluton Fimako! Nu, faru kiel vi plej ŝatas, sed min ĝenas la skatolo, jes. La referencoj ja troviĝas ĉe la fino de la artikolo, do ne vere ĝenas dum la legado. Sed kiam mi volis kontroli, kion diras la noto numero XX (iu alta, mi pensas 18), mi devis unue malsuprenrulumi en la skatolo (mi uzas Firefox kiel foliumilon). Mi ankaŭ ĝis nun neniam vidis enskatoligitan referencaron, nek en la Esperanta nek en la angla aŭ germana Vikipedioj. --FINO -- La demando restas! --Doesle 20:06, 12 Mar. 2011 (UTC)

Telefo redakti

Fimako, mi tre volas danki kaj gratuli Vin pro la nova artikolo Telefo. La Vikipedio kreskas kun kvalito kiam homoj kiel Vi faras grandan klopodon kiel tiu artikolo! Sukceson kaj Dio benu Vin! Konrado 19:34, 23 Mar. 2011 (UTC)

Ŝablono:Argolanda genealogia arbo laŭ la helena mitologio redakti

Saluton, Fimako. Mi ĵus riparis vian ŝablonon {{Argolanda genealogia arbo laŭ la helena mitologio}}. Ni ne havas Familytree aŭ ion tian, sed {{Genealogia arbo}} por tio. Amike --Tlustulimu 09:00, 3 Okt. 2011 (UTC)

Ciudad Real redakti

Saluton. Mi finis la enmeton de artikoloj pri vilaĝoj, komarkoj, kaj aliaĵoj de provinco de Ciudad Real, kie ankoraŭ restas kelkaj manĉanoj bluigotaj. Vidu ekzemple ĉe Municipoj de la provinco de Ciudad Real. Eble interesos al vi aŭ al samlokanoj. Kompreneble estas mankoj, ekzemple ĝisdatigo de urbestroj, kion mi ne povis fari, ĉar eĉ en la hispanaj artikoloj ne estas majoritate la novaj. Kuriozaĵo: Santa Cruz de los Cáñamos kaj ties heraldika blazono, ege amuza.--kani 20:53, 22 Okt. 2011 (UTC)

Ege amuza tiu kanaba vilaĝo. Eble tio meritas lokon en Ĉefpaĝo, maldekstra kolumno, Ĉu vi scias ke... Interesaj faktoj el relative novaj artikoloj. Sed mi scias nek la manieron fari ĝin nek kiu estas la respondeculo. Alia afero: vi povas ĉu rekte aldoni, ampleksigi ĉu serĉi kiu faros tion. Kvankam mi malmodeste scias ke mi faris bonan laboron ;-) Ekzemple urbestroj estas ĉu de la novaj kaj plej ofte de la malnovaj. Sed ankaŭ tio okazas en la hispana versio kaj mi ne scias organizi robotojn kiuj aŭtomate faras tion.--kani 20:35, 24 Okt. 2011 (UTC)

Amfiktiono‎ redakti

Saluton, Fimako. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis genealogian arbon en Amfiktiono‎. Ĉu la sama arbo troviĝas en ĉiu unuopa artikolo, kiuj estas ligataj per la ligiloj en la arbo? Se jes, tio estas tre laboriga afero. Tial mi rekomendas krei por la arbo novan ŝablonon kaj enmeti ĝin en la koncernajn artikolojn. Se oni poste volos ion aldoni aŭ ŝanĝi, necesos nur unu redakto, nome en la ŝablono, ne plu en ĉiuj unuopaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 19:46, 4 Apr. 2013 (UTC)

Kategorio:Vivo kaj Kategorio:Biologio redakti

Kial vi enmetis Kategorio:Biologio en Kategorio:Vivo? Ĉu Vi ankaŭ enmetos Kategorio:Zoologio en Kategorio:Bestoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:54, 10 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ne konfuzis la kategoriojn "vivo" (ĝenerala abstraktaĵo) kaj "vivaĵoj", ĉiuj vivantaj specoj. Mi pensas ke kategorioj en angla Wikiedio estas mallogika. Mi pensis ke en:Category:Life estas malutila. Sed mi pensos ankoraŭ kaj indikos ekzemplo. Paralela al tiu, de aliaj versioj de vikipedio estas grava ankaŭ por mi. Amike, Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:49, 10 Apr. 2013 (UTC)

Kategorio:Anatomio redakti

Kial Vi enmetis Kategorio:Anatomio en Kategorio:Zoologio? Vi ekvidu http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo/Diversejo&oldid=5123668#Kategorio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:59, 10 Apr. 2013 (UTC)

Saluton denove. Anatomio "estas la subfako de biologio kiu studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj." - vivanta sed ne nur bestoj/animaloj (animaloj=bestoj+homo)). Estas http://vortaro.net/#plantanatomio = anatomio de la plantoj. Do mi volus:

kaj kune:

kaj kune:

Sed mi ne certas ĉu Kategorio:Besta anatomio ĉu Kategorio:Animala anatomio. Estas diskuto pro Kategorio:Zologio/Kategorio:Bestoscienco (Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Biologio sed bestoscienco)

Estas mallogika se estas: Kategorio:Anatomio estas en Kategorio:Zoologio kaj Kategorio:Biologio (dum Kategorio:Zoologio estas en Kategorio:Biologio) - Kategorio:Anatomio dufoje estas en Kategorio:Biologio.

Ĉu mi persvadis/konvinkis vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:26, 11 Apr. 2013 (UTC)

Vi skribis "troa krei tiom da kategorioj (ĉefe "Animala" kaj "Besta")" - tio estos unu kategorio. Mi ne estas certeca ĉu uzi "best-" ĉu "animal-" Estas malsamaj difinoj. Besto#Lingva_noto Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:15, 11 Apr. 2013 (UTC)

kategorio redakti

Fera (II) oksido ne estas kemia elemento do TIO estas malbone.

Fera (II) oksido estas en Kategorio:Fero - logika
Kategorio:Fero estas en Kategorio:Kategorioj laŭ kemiaj elementoj - logika
Kategorio:Kategorioj laŭ kemiaj elementoj estas en Kategorio:Kemiaj elementoj - mallogika

Ĉu mi persvadis vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:18, 20 Maj. 2013 (UTC)

Resaluton. Mi malfermis. Mi ne komprenas kial "kutime ĉiu kategorio nomata "Kategorio laŭ X" enkadriĝas ene de la kategorio "X"". Tio estas principo ĉu moro? Tio estas bone laŭ Vi?Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:41, 20 Maj. 2013 (UTC)

Saluton Fimako! mi ĵus vidis ke vi kreis "Kategorio:Oficiuloj" - tamen "Oficio --> Oficiuloj" ne estas esperantlingvaj vortoj. Eble vi celis "Ofico --> Oficistoj"? --Dominik (diskuto) 05:02, 1 Aŭg. 2013 (UTC)


Saluton, kara amiko. Mi elkore petas vian helpon. Ĉu resti la kategorio Aboliciisitoj aŭ krei similajn kategoriojn kiel Kategorio:Brazilaj aboliciistoj, Kategorio:Usonaj aboliciistoj, ktp. La homaro iam komprenos kiom ili batalis por la venko de justeco surtere, kiom ili mortis pro amo al libereco, do ni ŝuldas multon al tiuj herooj. Kion vi opinias? Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 20:09, 9 Feb. 2015 (UTC)

Kategorio:Naskiĝintoj en -64 redakti

Saluton, Fimako. Mi ĵus denove enmetis la ŝablonon {{JarcentKategorio}} en Kategorio:Naskiĝintoj en -64, ĉar ĝi nun finfine ĝuste subtenas ankaŭ jarojn antaŭ Kristo. :-) Eĉ la aŭtomata aldono de kategorio funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 18:06, 22 Maj. 2015 (UTC)

Kategorioj redakti

Saluton, Fimako. Mi delonge vidas kaj aprezas ke vi kreas mankajn kategoriojn kaj cerbumas kiel plej bone fari tion. Tute bone tiel. Klaras ke en tiu proceso povas ekesti kategorionomoj, kiuj poste montriĝas ne tiom taŭgaj kaj anstataŭiĝas per alia nomo. Ekzemple jam en 2014 vi unue kreis "Kategorio:franca folkloro", poste forviŝis la tutan enhavon de la kategoria priskribo, kreis novan kategorion "Kategorio:Folkloro de Francio" kaj metis la enhavajn artikolojn tien. Iom ĝenas ke tiel eterne restos la neplu bezonata kategorio "franca folkloro", krom se iu vidas la malplenaĵon, deduktas kiel ĉio ekestis kaj tiam forigas la paĝon. Mi petus vin en tia situacio ne nur forviŝi la enhavon de la kategoria priskribo, sed meti ŝablonon {{forigu|'KIALO'}} kun mencio ke nun estas ĝusta kategorio (kun ties nomo), kaj ke la malbone nomigita kategorio jam estas malplenigita. Tiel administrantoj povas pli facile vidi pri kio temas kaj havas malpli da detektiva laboro ekscii kio fakte antaŭe okazis. Ĉu? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 08:34, 19 Jan. 2016 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

(Sorry to write in English)

Abasidoj kaj Abasidoj redakti

Estimata Fimako! Mi aprezas viajn kontribuojn al Vikipedio, kaj specife viajn artikolojn pri greka mitologio. Interalie vi verkis multe pri la mitologiaj Abasidoj. Bedaŭrinde tiu nomo kolizias kun la realaj Abasidoj, iamaj regantoj de la Abasida Kalifujo. La Kategorio:Abasidoj, kiun vi iam kreis por la mitaj roluloj, nun estas plene miksita kaj enhavas pli da realaj dinastianoj ol mitologiuloj, malgraŭ via priskribo de la kategorio. Por malkonfuzi tiun miksaĵon, mi volas proponi:

  • La artikolo Abasidoj kaj Kategorio:Abasidoj estonte estu uzataj por la pli ĉefa kaj pli grava signifo de la vorto - la membroj de la reala kalifuja dinastio. Tio kreas pli koheran strukturon kiun jam sekvas multegaj aliaj dinastiojkaj dinastianoj.
  • La nun ekzistanta materialo pri la mitologiuloj estu movata al Kategorio:Abasidoj (mitologio) (aŭ alia taŭga nomo).
  • Ligiloj, kategorioj, intervikiaĵoj estu aktualigitaj kaj ordigitaj por helpi la malkonfuzon.

Ĉu vi povus konsenti al tia rearanĝo? Sincere, Moldur (diskuto) 20:38, 22 jan. 2018 (UTC)Reply

Estimata Fimako! Koran dankon por via afabla respondo! Do estas interkonsentite, ni faru tiel. Mi baldaŭ komencos rearanĝon, kiam mi havis tempon. Sincere, Moldur (diskuto) 07:29, 25 jan. 2018 (UTC)Reply