Santa Cruz de los Cáñamos

Santa Cruz de los Cáñamos [santakrUz de los kAnjamos] (Sankta Kruco de la Kanabo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Kuriozaĵo estas ke en la blazono de tiu vilaĝeto aperas folio de kanabo, kio nur lastajn jardekojn iĝis tutmonda alternativa simbolo; kompreneble ĉi tie devenas el epoko kiam kanabo estis tradicia utila kutivo por tekstila industrio, ekzemple por ŝnuroj.

Santa Cruz de los Cáñamos
Sta Cruz Cáñamos d.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13327 [+]
Retpaĝaro www.mataro.org
Politiko
Urbestro Isidro Rubio Torres
Demografio
Loĝantaro 593  (2010)
Loĝdenso 33,47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 38′ N, 2° 52′ U (mapo)38.637777777778-2.8683333333333Koordinatoj: 38° 38′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 982 m [+]
Areo 17,72 km² (1 772 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Santa Cruz de los Cáñamos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santa Cruz de los Cáñamos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

LoĝantojRedakti

La loĝantoj nomiĝas Toperos. La censita populacio en 2010 estis de 593 loĝantoj kaj la denseco estas de 33,47 loĝ/km².

SituoRedakti

Santa Cruz de los Cáñamos estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 982 m. La areo de ties teritorio estas de 17.72 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°38′16″ N 2°52′06″ Ok.

Limas norde, oriente kaj okcidente kun Montiel (al kies teritorio ĝi apartenis antikve), kaj sude kun Terrinches.

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

HistorioRedakti

La deveno datas de 1212 kiam, post la batalo de las Navas de Tolosa, komencis la reloĝigon de la teritorio de la kastelo de Sankta Kruco. En 1225 don Pedro Fernández de Castro donis ĝin al la Ordeno de Santiago, kies kruco aperas en la supra parto de la blazono inter la folioj de kanaboj.

En 1575 sendependiĝis disde Montiel kaj laŭ la nomo de Santa Cruz de los Cáñamos.

NotojRedakti


Vidu ankaŭRedakti