Provinco Reĝurbo

(Alidirektita el Provinco de Ciudad Real)

Reĝurbo (hispane Ciudad Real) estas provinco de Hispanio situa en la regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi loĝigas 510 122 loĝantojn (laŭ kalkulado de 2007) kaj enhavas 19 813 km² de surfaco en siaj 102 municipoj. La provinca ĉefurbo estas Ciudad Real, esperante Reĝurbo. Ĝi limas norde kun la provinco de Toledo, nordoriente kun la provinco de Cuenca, oriente kun la provinco de Albacete, sude kun la provincoj de Córdoba kaj Jaén kaj okcidente kun la provinco de Badajoz.

Provinco Reĝurbo
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboCiudad Real
- koordinatoj39° N, 4° U (mapo)39-4Koordinatoj: 39° N, 4° U (mapo)
Plej alta punktoQ56436434 [+]
Plej malalta punktoGvadiano [+]
Areo19 813 km² (1 981 300 ha) [+]

Loĝantaro492 591 [+] (2021)
Denseco24,86 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo13 [+]
ISO 3166-2ES-CR

Provinco Reĝurbo (Tero)
Provinco Reĝurbo (Tero)

Provinco Reĝurbo (Provinco Ciudad Real)
Provinco Reĝurbo (Provinco Ciudad Real)
DEC

Map
Provinco Reĝurbo

Vikimedia Komunejo:  Province of Ciudad Real [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Distriktoj kaj Subdistriktoj redakti

La limoj de la provinco Reĝurbo estas praktike tiuj de la iama provinco Manĉo, kiu havis kiel ĉefurbon la urbon de Almagro; kaj el kiu oni ne inkludis la distriktojn de Kamparo de Sankta Johano, Sierra Morena, kaj Montoj de Toledo.

Krome, la provinco estas dividebla laŭ distriktoj kaj subdistriktoj. La antikva distrikto de Manĉo ciudareala, enhavis la subdistriktojn de: Kamparo de Kalatrava (de la samnoma Ordeno de Kalatrava, Kalatravo aŭ Calatrava), en la centro; sudokcidente, la Valo de Alkudjo; kaj oriente, la Kamparo de Montiel. Aliaj subdistriktoj estis: nordokcidente, la Montoj (Ciudad Real); sudoriente, Sierra Morena; nordoriente, la subdistrikto de Kamparo de Sankta Johano, ĉar posedis ĝin la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo (kio nune estas konsiderata erare kiel parto de Manĉo tradicia).

Alimaniere dirate la provinco Reĝurbo estis posedaĵo de 3 militaj ordenoj, inter kiuj estis oftaj la kvereloj.

Resumo:

 
Tipegaj ventomueliloj de Campo de Criptana; vidu Kiĥoto

La Diputación Provincial de Ciudad Real uzas komarkan dividon, baze sur ses komarkoj kiuj estas la jenaj:[1][2]

Geografio redakti

La pejzaĝo estas kiel tiu de la suda duono de la Hispana Centra Ebenaĵo; do ebena tipo kun malaltaj montetoj. Sude de la provinco estas la montoĉeno Sierra Morena, kies ĉefa trapasejo al la regiono de Andaluzio estas Despeñaperros (Hundelmontigejo). Norde estas limigita de la malalta montoĉeno Montoj de Toledo.

La ĉefa riverbaseno estas tiu de la rivero Gvadiano. Tiu rivero naskiĝas ĉe Ruidera, oriente de la provinco, kaj malaperis kaj reaparis ĉe Villarrubia de los Ojos (nune la rivero suferas draste akvoperdon kaj ne tiom fluas). Kelkaj el ties alfluantoj en la provinco estas Bullaque, Cigüela, Záncara kaj Jabalón.

La klimato de la provinco estas mediteranea kontinentigita, kun unu el la plej drastaj temperaturaj ŝanĝoj el la Iberia duoninsulo. Tio kaŭzas tre malvarmajn vintrojn kaj tre varmajn kaj sekajn somerojn.

Plej loĝataj urboj kaj vilaĝoj redakti

Plej loĝataj urboj kaj vilaĝoj
Rango Municipo Loĝantaro
Ciudad Real 71.005
Puertollano 50.838
Tomelloso 35.637
Alcázar de San Juan 29.693
Valdepeñas 28.570
Manzanares 18.791
Daimiel 18.078
La Solana 16.039
Campo de Criptana 14.314
10ª Miguelturra 12.912
11ª Socuéllamos 12.333
12ª Bolaños de Calatrava 12.237
13ª Villarrubia de los Ojos 10.628
14ª Herencia 8.580
15ª Almagro 8.482
16ª Pedro Muñoz 8.237
17ª Malagón 8.124
18ª Argamasilla de Alba 7.161
19ª Almodóvar del Campo 6.790
20ª Membrilla 6.467

Transporto redakti

La provinco troviĝas survoje de Toledo aŭ Madrido al Andaluzio, la ĉefa veturvojo de Hispanio dum preskaŭ ties tuta historio, kaj pro tio transporto neniam estis problemo en Reĝurbo. La aŭtoŝoseo A-4 trapasas el norde suden la provincon inter Puerto Lápice kaj Almuradiel survoje el Madrido al Andaluzio. La ĉefurbo, Puertollano kaj aliaj lokoj estas unuigitaj al tiu aŭtoŝoseo pere de las aŭtoŝoseoj A-43 kaj A-41.

La altrapida fervojo havas haltejojn en la lokoj de Reĝurbo kaj Puertollano.

 
Tablas de Daimiel

Gravuloj de la provinco redakti

 
Kastelo de Bolaños de Calatrava Reĝurbo

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti