Gregorio Prieto

hispana pentristo

Gregorio PRIETO Muñoz (Valdepeñas, 2a de majo 1897 - samloke, 14a de novembro 1992) estis hispana pentristo kaj verkisto asocia al la Generacio de la 27-a.

Gregorio Prieto
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1897 (1897-05-02)
en Valdepeñas
Morto 14-an de novembro 1992 (1992-11-14) (95-jaraĝa)
en Valdepeñas
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando • Real Academia de España en Roma
Okupo
Okupo pentristo • verkisto • poeto • fotisto
vdr

Biografio redakti

Li dediĉis sin al pentrarto ekde infanaĝo kaj dum junaĝo, kontraŭ patraj deziroj, ĝis li estis akceptita en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando, ricevis diversajn stipendiojn kaj faris siajn unuajn ekspoziciojn en Barcelono kaj Madrido. Lia unua individua ekspozicio okazis en la Ateneo de Madrido en 1919. Inter liaj instruistoj estis Julio Romero de Torres, kaj dum la lernado li konis la verkistinon Rosa Chacel, kiu studis skulptarton, Timoteo Pérez Rubio, José Frau kaj Joaquín Valverde.

En Madrido li konis ĉirkaŭ 1922 la poeton Rafael Alberti, kiu tiam dediĉis sin al pentrarto, kaj kun kiu li frue korespondis kaj al kiu li faris du portretojn, kaj Luis Cernuda. En 1924 li konis Federico García Lorca, kiun li portretis foje, kaj Vicente Aleixandre. En 1925 li studis en Parizo, kontaktis kun kubismo kaj superrealismo. En 1928 li studis en Romo kaj konis Marinetti, Carlo Carrà, Giorgio de Chirico, Alberto Moravia, ktp.

Li veturis tra Italio, Grekio kaj Egipto, kio rezultos en centriĝo al preciza temo, nome la greka arkitekturo. Krome lia pentraĵoj pleniĝis je maristoj kaj samseksema ikonaro. Li rifuĝiĝis en Anglio je la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito kaj dum unu jardeko li loĝos en Londono, kunvivante kun Luis Cernuda. Poste li multe ekspoziciis, partoprenis en artaj movadoj, kiel "postismo", ilustris librojn, kaj en lasta etapo multe interesiĝis pri ventomuelejoj de sia denaska regiono.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gregorio Prieto en la hispana Vikipedio.