La rivero Záncara estas rivero de la centra parto de Hispanio, unu de la ĉefaj alfluantoj de la rivero Gvadiano.

Záncara
rivero
Bazaj informoj
Longeco 168 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Reĝurbo
vdr
Záncara ĉe Pedro Muñoz

Geografio redakti

  • Klasigo: 401.02.03
  • Nasko, ekfluo aŭ komenco: Abia de la Obispalía (mapo: 609), je 1.020 m de altitudo
  • Enfluo: Rivero Cigüela (mapo: 738), je 630 m de altitudo
  • Longo: 168 km
  • Urboj trapasataj: El Provencio.
  • Ĉefaj alfluantoj: Rus, Saona kaj Córcoles.
  • Akvokvanto: malabunda (1,93 m³/s), en multaj eroj grandan parton de la jaro estas tute seka.

Fluo redakti

Dekomence la rivero fluas laŭ direkto N-S el Altos de Cabrejas, okcidente de la Provinco Kvenko, ĝis la ĉirkaŭoj de Las Pedroñeras. El tie abrupte turniĝas okcidenten kaj eniras en ebenaĵo de humidejo de okcidenta Manĉo (nome humidejo 23). Tie kaj ĉe Tablas de Daimiel, ricevas foje maldekstre akvojn de la Kanalo Guadiana, el akvorezervejo de Peñarroya. Poste enfluas en la rivero Cigüela (sed estas fakuloj kiuj mencias inverse ke estas Cigüela la alfluanto de Záncara),[1] maldekstre, tre proksime de la iama humidejo Ojos del Guadiana (Gvadianaj okuloj, nune sekaj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. ALMAGRO COSTA, Juan, 2006. Las huellas del Guadiana Org. Auton. Parques Nacionales. MMA. ISBN 84-8014-643-5.