La rivero Cigüela, JigüelaGigüela, estas alfluanto de la rivero Gvadiano, kiu ekfluas en la provinco de Cuenca, ĉe la montopasejo Cabrejas, je 1.080 metroj super marnivelo, ne malproksime de la ekfluo de la rivero Júcar, proksime ankaŭ al la divido inter la basenaroj kiuj fluas al la Atlantiko kaj tiuj kiuj fluas al Mediteraneo en la Iberia Duoninsulo. Post trapaso de la loko ciudadreala de Villarta de San Juan, la Cigüela akvigis, kun la rivero Záncara, la humidejojn de Tablas de Daimiel, inter la municipaj teritorioj de Villarrubia de los Ojos kaj Daimiel, kaj tie kunnfluis ambaŭ riveroj, en sama sistemo lageca en la rivero Gvadiano.

Rivero Cigüela
rivero
Bazaj informoj
Longeco 225 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Kastilio-Manĉo
vdr
Cigüela ĉe Villarta de San Juan

Dum 225 km de fluado, ĝis aliro al Gvadiano, ĝi ricevas akvojn de variaj alfluantoj, inter kiuj elstaras Jualón, Torrejón, Valdejudíos, Riánsares, Amarguillo kaj Záncara. Ĉe Tablas de Daimiel, en la municipa teritorio de Villarrubia de los Ojos, ties akvoj miksiĝis kun la abundaj ekfluaĵoj de la zono kaj kun la alfluanto «La Madre Chica», kaj tiele iĝis definitive la rivero Gvadiano.

Lastatempe la tuta areo sekiĝis pro troa ekspluatado de la akvoj fare de agrikulturistoj pere de putoj. Nur eventualaj akvaldonadoj pere de la Transfluejo "Tajo-Segura" tra la rivero Valdejudíos en Carrascosa del Campo, revivigis iome tiun riveron.