Herencia [erEncja] (Heredo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Herencia
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Komarko Manĉa Centro
Poŝtkodo 13640
Retpaĝaro www.herencia.es
Politiko
Urbestro Jesús Fernández Almoguera
Demografio
Loĝantaro 9 215  (2010)
Loĝdenso 40,64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 22′ N, 3° 21′ U (mapo)39.366944444444-3.355Koordinatoj: 39° 22′ N, 3° 21′ U (mapo) [+]
Alto 642 m [+]
Areo 226,74 km² (22 674 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Herencia (Provinco Ciudad Real)
Herencia (Provinco Ciudad Real)
DEC
Herencia
Herencia
Situo de Herencia
Herencia (Hispanio)
Herencia (Hispanio)
DEC
Herencia
Herencia
Situo de Herencia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herencia [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Herencianos. La censita populacio en 2010 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 40,64 loĝ/km².

Situo redakti

Herencia estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 642 m; je 76 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. Ankaŭ je 150 km sude de Madrido kaj je 5 km de la limo kun la provinco de Toledo.

La areo de ties teritorio estas de 226.74 km².

La geografiaj koordinatoj estas 39°22′01″N 3°21′18″Ok.

Ekonomio redakti

 
Panoramo de Herencia.

Agrikulturo (ĉefe cerealoj, vitejoj, olivarbaro) kaj brutobredado. Iam estis industrio de lano, silko kaj sapo. Pluas tiu lasta kaj aliaj rilataj al agrikulturo. Ankaŭ novaj industrioj kaj multaj laboristoj veturas ĉiutage al konstruado en Madrido.

Historio redakti

La vilaĝo naskiĝis ĉirkaŭ la 13a jarcento je la konto de la Ordeno de Sankta Johano. La populacio malpliiĝis meze de la 20a jarcento.

Vidindaĵoj redakti

 
Monaĥejo de Herencia.
 
Preĝejo de Herencia.
  • Preĝejo Senmakula Koncipiĝo, de la 17a jarcento, kun fama pentraĵo kaj figuro de Kristo sur la turpinto.
  • Monaĥejo de Mercedanoj, de la 17a jarcento.
  • Ventomuelejoj, restas 7 el iamaj 11.
  • Municipa parko, ĉefe kun poploj (estis pli da 8,000).
  • Sep ermitejoj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti