La rivero Bullaque [buĜAke] estas rivero de la centro de Hispanio, nome eldekstra alfluanto de la rivero Gvadiano kiu fluas tra la nordokcidento de la provinco Ciudad Real. Gi havas longon de 91,16 km kaj ties baseno drenas 1.603,5 km².

Bullaque
rivero
Bazaj informoj
Longeco 91,156 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Reĝurbo
vdr
Rivero Bullaque proksime de Piedrabuena.

Etimologio redakti

La deveno de ĝia nomo eble derivas el la latina «bullire» pro la flusono de ties akvo en kelkaj eroj sed kelkaj historiistoj kaj lingvistoj indikas ke eble temas pri araba militestro.

Geografio redakti

La rivero Bullaque elfluas je 1,043 metroj de altitudo sur la monteto Laguna, de la montaro "sierra del Chorito", en la municipa teritorio de Retuerta del Bullaque kaj elfluas en la riveron Gvadiano en la loko nomita «Las Juntas», Luciana, je 520 m.

Ties fluejo, kiu trapasas ankaŭ la municipojn Porzuna, El Robledo kaj Piedrabuena, foje malrapidiĝas je grandaj malrapidejoj nomitaj "remansos" aŭ «tablas», kie videblas interesaj specioj de flaŭro (nenufaro, "Nymphaea alba", junketo, "Narcissus jonquilla") kaj faŭno (alciono, "Alcedo atthis", lutro, "Lutra lutra", iberia trituro, "Triturus boscai"), kiuj utilas kiel indikiloj de la alta kvalito de ties akvoj kaj de la bona grado de konservado de ties medio.

La ĉefaj alfluantoj de Bullaque estas la riveroj Navas kaj Milagro en la alta baseno, Alcobilla en la meza baseno kaj Bullaquejo [buĝaKEĥo] en la malalta baseno. Parto de la rivero formas parton de la Nacia Parko Cabañeros kaj aliaj partoj estas simile protektitaj laŭleĝe.