Manuel López-Villaseñor

Manuel LÓPEZ-VILLASEÑOR y López-Cano, (Ciudad Real, 28-a de junio de 1924 - Torrelodones (Madrido), 18-a de aprilo de 1996) estis hispana pentristo.

Manuel López-Villaseñor
Busto de Manuel López-Villaseñor, farita de la skulptisto López-Arza, situanta en Torrelodones (Madrido), kie li mortis.
Busto de Manuel López-Villaseñor, farita de la skulptisto López-Arza, situanta en Torrelodones (Madrido), kie li mortis.
Persona informo
Naskonomo Manuel López-Villaseñor y López-Cano
Naskiĝo 28-an de junio 1924 (1924-06-28)
en Ciudad Real
Morto 18-an de aprilo 1996 (1996-04-18) (71-jara)
en Torrelodones
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Real Academia de España en Roma
Okupo
Okupo pentristo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Lia infanaĝo ne estis facila pro paralizo kiu surlitigis lin for de la tiamaj infanaĝaj ludoj. En sia soleco, iom post iom, la desegno iĝis lia vivo, kio havigis al li en 1935 ankoraŭ 11jaraĝa la unuan eksterordinaran premion de la Asociación de la Prensa (ĵurnalisma asocio), en la Ekspozicio de "Arte Infantil Manchego" (Manĉa Infana Arto).

Post la Hispana Enlanda Milito li studis bakalaŭron kaj en la Lernejo de Belartoj de Ciudad Real; stipendiita de la provinca deputitaro, li translokiĝis al Madrido en 1942, kaj ekstudis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando. En tiu epoko li ekricevis nombrajn premiojn, kiel unua de la Ekspozicio de Valdepeñas en 1945 kaj tiuj de Molina Higuera kaj Carmen del Río de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj.

Ses jarojn pli poste li ekspoziciis, por la unua fojo, en Ciudad Real kaj en la Galerio "Macarrón", de Madrido; li partoprenis en la Naciaj Konkurencoj de Pentrarto. En 1949 li akiris la stipendion de Romo (kio markos lin profunde), li translokiĝis al Italio kaj ekkontaktis kun la pentrarto de la frekistoj de la itala "trecento", ĉefe Masaccio, en tio kio koncernas al la puraj volumoj, kaj Piero della Francesca en la projekcio de la lumo; li poste malkovris la murpentraĵojn de Pompejo. En 1950 li koncurencis en la Venecia Bienalo, en la "Mostra delle Accademie", en Romo, kaj en la selekta ekspozicio de hispanaj artistoj en la Galerio "Feria", de Romo kaj Napolo.

En 1951 li estis premiita en la 1a Bienalo Hispan-Amerika de Arto, kaj aperis en ties selekto en Barcelono. Li veturis tra Anglio, Francio, Belgio kaj Nederlando. Pro sia pentraĵo La korpo de la martiro li akiris Unuan Ormedalon en la Nacia de Belartoj en 1952, kaj, samjare la unuan premion de la Internacia Ekspozicio de Agrigento (Italio). Li ekspoziciis en Mesino (Italio) kun internacia grupo de elektitaj artistoj fare de la E.N.I.T., kaj venontjare li revenis al Hispanio, kaj ekloĝis en Madrido, el kie li veturis por pentri. Ĝenerale, en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li ricevis la influon de Daniel Vázquez Díaz, multe veturis kaj interesiĝis al la avangardoj.

 
Senhaŭtigita kuniklo.

En 1954 li akiris premion de la Ministerio de Informado kaj Turismo, en Sevilo, la "Molino de Oro" (ormuelejo) en la Regiona Eksposicio de Valdepeñas, pro la murpentraĵo Omaĝo al Iberio kaj li ekspoziciis en Zaragozo kaj Bilbao, pentris la murpentraĵon de la Baziliko de Atocha, en Madrido, kaj ekfaris la murpentraĵojn de la Diputación de Zaragoza, en kiu li prezentas la historion de Aragono. Venontjare li finigis tiujn murpentraĵojn, akiris la Unuan Premion "Ibarra"; ekspoziciis en la Salonoj de la Ĝenerala Direktoraro de Belartoj en Madrido, dekoraciis la oceanŝipon San Roque kaj estis premiita en la Aŭtuna Salono, de Sevilo, pro la pentraĵo Multobligo de la panoj kaj la fiŝoj.

En 1956 li ricevis la premion Valdés Leal kaj estis nomumita koresponda akademiano de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando kaj en 1958, li akiris la premion "Fundación Rodríguez Acosta" kaj en Zaragozo la unuan medalon de Religia Arto pro la verko La dubo de Sankta Tomaso. Li ekspoziciis en la 4a Internacia Bienalo de Tokio; en la Hispana Pavilono de la Venecia Bienalo, kaj en la vetura ekspozicio "Ibarra"; li faris alian ekspozicion de murpentraĵoj por la oceanŝipo "Cabo de Hornos", en la Societo de Amikoj de Arto de Madrido, kaj partoprenis en la Ekspozicio de Manĉaj Artistoj, okazigita en la Muzeo de Moderna Arto; en la Antologia Ekspozicio de Hispana Pentrarto de Fomento de las Artes, kaj en la "Biennale Internazionale del Bianco e Nero", de Lugano (Svislando).

 
La kuristo.

En 1959 li estis nomumita profesoro de Murpentrarto kaj Pentrartaj Proceduroj en la Altlernejo de Belartoj de Madrido, posteno kiun li plenumis ĝis sia emeritiĝo. En 1965 li ricevis la Grandan Premion de la 5a Bienalo de Mediteraneo en Aleksandrio kaj en 1985 la Premion Pablo Iglesias, inter aliaj. En 1971 li estis nomumita preferata filo de Ciudad Real kaj ekde 1982 li estis membro de la Instituto de Manĉaj Studoj, dependa de la CSIC.

La tri heredantoj de tiu pentristo Manuel López-Villaseñor, donacis al la Municipo de Ciudad Real totalon de 162 verkoj, kio estis enhavata en la muzeo kiu havas la nomon de la artisto. Tiuj verkoj unue pruntitaj poste estis donacitaj komence de 2001. Tiele oni atingis ke Ciudad Real estas hejmo de la plejparto de la verkaro de López Villaseñor, nome de 400 el pli ol 700 kiujn faris li laŭlonge de sia vivo.

BibliografioRedakti

  • Carmen López-Salazar Pérez kaj Javier Herrero Gómez, Cien años de Escuela de Artes Ciudad Real, 1911-2011. Ciudad Real: Diputación Provincial, 2011, pp. 74-5.
  • Museo Municipal López-Villaseñor, katalogo, 8 paĝoj, 7 bildoj.