La rivero Jabalón [ĥabalOn] estas rivero de la centro de Hispanio, ĉefa alfluanto de la rivero Gvadiano, ĉe sia maldekstra bordo, kiu fluas 161 km tra la provinco de Ciudad Real, laŭ direkto Or-Ok. Ekfluas en loko nomata «Los Ojos» (la okuloj), je 5 km de la urbeto de Montiel laŭ direkto al la ŝoseo de Villanueva de la Fuente kaj enfluas en la rivero Gvadiano ĉe Corral de Calatrava, laŭ direkto norden.

Jabalón
rivero
Bazaj informoj
Longeco 160,58 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Reĝurbo
vdr
Rivero Jabalón dum postpluvega rekresko de akvoj
Rivero Jabalón la nº 6 inter alfluantoj de la rivero Gvadiano

Historio redakti

La deveno de ties nomo estas pridisputata, kvankam plej probabla estas deveno el la araba vorto Jabal aŭ Ĝabal, kiu signifas «monto». Ties bordoj gastigis populaciajn setlejojn el prahistorio, bronzepoko, antaxuromiaj popoloj (oretanoj), romiaj domaroj, visigotaj kaj arabaj, ĝis nun.

Geografio redakti

Temas pri malregula rivero kiu sekiĝas (aŭ preskaŭ) somere, dum post vintraj aŭ printempaj pluvoj povas rekreskiĝi ege alte (vidu foton).