Amfiktiono
Laŭ la helena mitologio, Amfiktiono (el la greka Αμφικτυών, «tiu, kiu firmigas per unuigo») estis la dua filo de Deŭkaliono kaj Pirro[1], kvankam troviĝis ankaŭ tradicio laŭ kiu li estis aŭtoktono, tio estas, naskiĝinto el la tero[2], aŭ filo de Heleno (do li estus nepo, anstataŭ filo, de Deŭkaliono kaj Pirro)[3].
Amfiktiono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Eble sama | Amphictyon |
Sekso | vira |
Patro | Deŭkaliono |
Patrino | Pirro |
Gefratoj | Heleno |
Edzo/Edzino | Cranae |
Infanoj | Itonus • Physcus • Aetolus |
Amfiktiono estis reĝo de la urbo Termopiloj, kaj edziĝis al Kranaa, filino de Kranao, reĝo de Ateno[4]. Laŭ kelkaj versioj, la nomo de lia edzino estis Atisa (eponima de la regiono), kvankam tio malkongruos kun pliaj rakontoj laŭ kiuj ŝi mortis juna kaj virga[5]. Fine, Amfiktiono detronigis sian bopatron Kranao, kaj proklamis sin reĝo de la atika ĉefurbo[2][4].
Li regis Atenon dum dek (aŭ en alternativaj rakontoj, dek du) jaroj, kaj fondis la Amfiktionan ligon, kiu tradicie renkontiĝadis en Termopiloj ĝis historiaj tempoj[6][7]. Ĝi estis alianco de dek du grekaj regnoj, kies delegitoj (nomigitaj Amfiktionoj laŭ li) kunvenis origine en Delfo, po du ĉiu urbo, dufoje jare. Ĝiajn dekretojn oni konsideris kaj obeis kiel volo de la gedioj. Proksime al la Amfiktiona konsiliejo, en la urbeto Antelo, troviĝis heroa templo dediĉita al li, ĉe la rivero Asopo[8]. Onidire, Amfiktiono estis la unua homo kiuj interpretadis la sonĝojn, kaj ricevadis taŭgajn aŭgurojn per tio[9]. Laŭ kelkaj verkistoj, dum lia reĝado okazis la tiel nomata Deŭkaliona diluvo[10].
Amfiktiono gastigis Dionizon dum lia vizito al Ateno. Kompense, la vina dio instruis al sia gastiganto la ĝustan manieron miksi akvon kaj vinon laŭ taŭgaj proporcioj[11], kaj pro tio Amfiktiono dediĉis templon al Orta Dionizo (Dionizo la ĝusta) kaj al la muzoj. Paŭzanio priskribis etajn skulptaĵojn de Amfitriono, videblajn en konstruaĵo apuda al la atena Teatro de Dionizo, kiuj atestas la proksiman rilaton de tiu reĝo al la dio[12]. Tamen, Amfiktiono estis detronigita fare de Eriktonio, plia aŭtoktono kiu iĝis reĝo de Ateno[2].
La filo de Amfiktiono, Itono, estis siavice patro de Beotio, Jodamo kaj Kromio, kun Melanipo[13] aŭ Arno. Amfiktiono ankaŭ havis filinon, kies nomo aperas en neniu fonto, kiu estis la patrino de Kerkiono (kun Pozidono) kaj Triptolemo (kun Raro)[14]. Kelkaj versioj aldonas ke Amfiktiono havis, kun Ktonopatro, plian filon nomiĝintan Fisko[15], kvankam aliaj konsideras lin nepo lia, per Etolo (filo de Amfiktiono laŭ tiu lasta versio)[16].
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Ateno | Poste: | |
---|---|---|---|
Kranao | Amfiktiono | Eriktonio |
Amfiktiona, epiteto de Demetro
redaktiAmfiktiono aŭ Amfiktioniso estis epiteto de Demetro en la urbo Antelo, ĝuste ĉar ĉiu solena malfermo de la kunvenoj de la Amfiktiona ligo en tiu urbo komencis per oferado al la diino en la tiea templo dediĉita al ŝi[17].
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.2.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.14.6.
- ↑ Dionizo de Halikarnaso.
- ↑ 4,0 4,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.2.6.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.14.5.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.8.1.
- ↑ Dionizo el Halikarnaso. Antikvaĵoj, 4.25.3.
- ↑ Herodoto. Historioj, 7.200.2.
- ↑ François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
- ↑ Junianus Justinus. Historiarum Philippicarum, 2.6.
- ↑ Eŭstatio. Pri Homero, p. 1815.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.2.5.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.4.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.14.3.
- ↑ Eŭstatio. Pri Homero, p.277.
- ↑ Stefano de Bizanco. Ethnika. Physkos.
- ↑ Strabono. Geografio, 9 p.429.