Itono nomiĝis diversaj roluloj de la greka mitologio:

  1. Edzino de Minoo la 1-a, reĝo de Kreto[1], kvankam aliaj verkistoj asertas ke li edziĝis al Kreto, eponima nimfo de la insulo. Laŭ Diodoro, ŝi estis la patrino de Likasto, posteŭlo de Minoo en la kreta trono. Ŝia patro estis Liktio.
  2. Itono aŭ Itonio estis filo de Amfiktiono (la filo de Deŭkaliono, aŭ aŭtoktono laŭ aliaj versioj) kaj patro, kun la nimfo Arno (aŭ Melanipo), de Kromio kaj Beotio, la eponima reĝo de tiu greka regiono. Kiam Eolo, patro de Arno, eksciis pri tiu rilato, edzigis ŝin al Metaponto, kiu obeeme zorgis pri la nimfo kaj la bebo[2].
  3. Filo de Beoto kaj patro de Hipalcimo, Alegenoro, Arkiloko kaj Elektriono, patro siavice de la aĥea komandanto Leito[3].
  4. Laŭ Eŭripido[4], patro de la diino Ateno kaj reĝo de Itono, en Ftiotido. Lia filino Jodamo ŝtoniĝis kiam ŝi eniris kaŝe en la palacon kaj rigardis la okulojn de la gorgono Meduzo, kiun Ateno konservis tie[5].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Diodoro Sicilia, Historia Biblioteko, 4.60.3.
  2. [[Higeno (vekisto)|]], Fabloj, 186.
  3. Diodoro Sicilia, Historia Biblioteko, 4.7.
  4. Eŭripido. Iono, 995.
  5. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, IX.4.1.