Laŭ la helena mitologio, aŭtoktonoj estis homoj kreskitaj el la Tero. Pro tio, ili estis por ĉiam speciale ligitaj al ĝi. Tamen, ili ne estis filoj de la diino de la Tero, Geo, ĉar ili, nure kaj simple, havis nek patron nek patrinon, ili kreskis sur la tero, same kiel planktoj faras.

Ĉi tiu nask-maniero okazis kiam la Destino cesis konduki la Universon, kaj ĝi, laŭ ĝia propra impeto, renversis la direkton de ĝia movado. En tiuj tempoj teruraj ŝanĝoj ekstermigis multajn bestajn specojn, kaj nur elektitaj homoj daŭrigis. Ili subite ekvivis inverse: maljunuloj pli kaj pli juniĝadis kaj junuloj malkreskadis, iĝis ĵusnaskitajn kaj poste simple malaperis.

Tiel, la seksa reproduktado ne eblis, kaj ankaŭ morto malaperis en tiu mondo, kie tempo devenis renverse kaj vivantaj estaĵoj juniĝadis. Ironie, kvankam morto ne plu ekzistis, specoj malaperadis. Tamen, kiam la novaj dioj akiris la reĝadon de la mondo, vivo denove disvolvis enorde kaj la supervivantaj generacioj, kiuj spertis juniĝadon, poste maljuniĝis kaj rakontis al iliaj idoj pri tiu nekutima fakto.

Kelkaj el la plej konataj aŭtoktonoj estis:

Eksteraj ligiloj

redakti