Antonio Urceo Kodro

(Alidirektita el Kodro)

Antonio Urceus Cortesi (1446-1500) estis itala humanisto, erudiciulo, latinisto kaj helenisto. Li famiĝis kiel profesoro pri la greka, tiom ke Anĝelo Policiano (1454-1494) skribis al li por peti lian opinion pri kelkaj grekaj poezioj kaj Aldo Manuzio (1449-1515) dediĉis al li sian eldonon pri leteroj de la grekaj verkistoj.

Antonio Urceo Kodro
(1446-1500)
"In hoc Codri volumine hec continentur Orationes", verko eldonita en 1515
"In hoc Codri volumine hec continentur Orationes",
verko eldonita en 1515
Persona informo
Naskiĝo 14-a de aŭgusto 1446
en Rubiera,  Italio
Morto 11-a de februaro 1500
en Bolonjo,  Italio
Lingvoj latinaantikva greka vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo filologo vd
Laborkampo humanismogreka lingvo vd
Aktiva en Forlì vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li faris siajn unuajn studojn en Modeno kun la humanisto Gaspare Tribraco de' Trimbocchi (1439-1492)[1], poste li iris al Ferrara kie Luca Ripa (m. 1508)[2] estis lia profesoro pri poezio. Liaj ĉefaj lernantoj estis Filippo Beroaldo la juna (1472-1518), Nikolao Koperniko (1473-1543) kaj sia biografo Bartolomeo Bianchini[3]. Li ankaŭ estis mentoro de la filoj de Giovanni la 2-a Bentivoglio (1443-1508). Lia nomo Urceo originas el vilaĝo Orzi Novi (Brescia) el kie lia familio devenas. Tia alnomo estis lastfoje uzata de devenanto de Kodro en la parohejaj libroj de Rubiera, en 1588. Ekde tiam la familio definitive aldonis la alnomon Cortesi. Pri lia kromnomo Kodro, li mem adoptis ĝin kaj li famiĝis en la mondo de la beletroj, kies deveno kuŝas en roma poeto, aŭtoro de poemo (Tezejdo) kie Juvenalo priskribas la ekstreman mizeron.

Dank'al interveno de lia profesoro Luka Ripa, en 1469, li estas venigita al Forlì kiel publika docento. Tie ĉi li revivigas la antikvan Akademion de la Filergitoj[4] kaj li estas elektita de Pino la 3-a Ordelaffi (1436-1480), Senjoro de Forlì, kiel edukisto de lia filo Sinibaldo, anstataŭe de Giacomo Soardo de Bergamo, murdigita de la sama Pino, en 1477. En Forlì, Urceo Kodro tiel bone adaptiĝis ke la fontoj kelkfoje lin difinas kiel Forlinaskiĝinto. En tiu urbo li havis la oportunon konatiĝi kun Alessandro Numai (1440-1483)[5] kaj Faŭsto Andrelini (1462-1519). Inter liaj disĉiploj troviĝis Eugenio Menghi da Forlì kaj la humanisto Francesco Uberto da Cesena (1440-1518). Ankoraŭ en Forlì serioza incidento detruis la jam malriĉan meblaron de lia dormoĉambro. La falo de lampo bruligis ĉiujn liajn librojn kiujn li ame kolektis. Premita de malĝojo, la humanisto ĉie lanĉis malbenojn kaj blasfemojn kaj dum ses monatoj li vivis malgaje, malĝoje forlasita kaj senespere en domo de iu ĉarpentisto. Finfine li revenis al la palaco de sia mastro, eble altirita de la granda simpatio lin liganta al sia disĉiplo Sinibaldo. En la 10-a de februaro 1480 Pono Ordelaffi mortis, ŝajne venenigita de lia edzino Lukrecia, kiu metis sian filon sub la protektado de la baptopatrino kaj ties frato, Antonio Pico della Mirandola. Tamen, en la 18-a de julio 1480 la juna Sinibaldo ankaŭ mortis pro malsano, kaj la ploro de la majstro spegulis en elegiaj distikoj[6]. En la 23-a de aŭgusto de la sama jaro Francesco della Rovere (1414-1484), la papo Siksto la 4-a, konsekris sian nevon kiel novan senjoron de Forlì.

Post la ekofico de la novaj gesinjoroj de Forlì, Girolamo Riario (1443-1488) kaj Katerina Sforza (1463-1509), Kodro translokiĝis al Bolonjo, kie li instruis la grekan, gramatikon kaj retorikon. Tie li konis pli famajn disĉiplojn kiel Filippo Beroaldo la juna (1472-1518) kaj Nikolao Koperniko (1473-1543). En Bolonjo, Kodro vivis la lastajn jarojn de sia vivo, escepte de kelkaj mallongedaŭraj vojaĝoj ekzemple al Romo kaj Milano.

Liaj brilaj enkondukoj al la universitataj kursoj, kiujn li titolis "Sermones", estis okazintaĵo kiu envolvis la tutan urbon: la ĉefa karakterizaĵo de Kodro, kiu estis unika kaj malofta inter la humanistoj, estis lia kapablo unuigi grandan klerecon al lia afabla bonhumora prezentaĵo. Samkiel Sokrato, li konfidis siajn instruojn ekskluzive buŝajn, ne uzis tiun "ars artificialiter scribendi" kutimon presi, kiun lia kolego Filippo Beroaldo la maljuna (1453-1505) tiam ĝuis plej potence. Lia produktado (inter predikoj, epigramoj, eklogoj, unu satiraĵo, heksametraj versoj, kaj kelkaj leteroj) nur alvenis al niaj tagoj dank'al iniciato de kelkaj el liaj lernantoj, tiel kiel Filippo Beroaldo la Juna (1472-1518), Bartolomeo Bianchini kaj Anton Galeazzo Bentivoglio, kiuj, en 1502, sin donis al la eldonado de liaj "Verkoj" (Bolonjo, Benedetto d'Ettore).

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dizionario biografico universale contenente le notizie più importanti sulla ...[rompita ligilo]
  2. Enciclopedia Italiana.
  3. Enciclopedia Italiana.
  4. La Akademio de la Filergitoj (greke: amiko de la verkoj), kun sidejo en Forlì, kies objekto estis favorigi la studojn kaj beletrajn kaj sciencajn, pere de civila, morala kaj religia celo.
  5. Enciclopedia Italiana
  6. Lamentatio ad lectum in quo expiravit Sinibaldus Ordelaphus, in Opera, pp. 344-350.