Lokro (el la keĉua ruqru) estas abunde densa kukurba stufaĵo, asociita kun indiĝenaj andaj civilizacioj, kaj populara laŭ la Anda montaro. Ĝi estas unu el la naciaj pladoj de Peruo, Bolivio, Ekvadoro, Suda Kolombio kaj Nordokcidenta Argentino.

Terpoma lokro el Ekvadoro.
Lokro el Peruo.

Konsisto redakti

La plado estas komponita el kukurbo, maizo, faboj kaj terpoma aŭ kukurba kaĉo tre konata laŭ la sudamerikaj Andoj. En iuj regionoj lokro estas farita el speco de terpomo nomata "papa chola", kiu havas unikan guston kaj malfacile troveblas ekster sia hejmregiono.

La difinaj ingrediencoj estas kukurbo, maizo, iu formo de viando (kutime bovaĵo, sed foje bova salkonservita viando aŭ ĉorizo), kaj legomoj. Aliaj ingrediencoj varias vaste, kaj tipe inkluzivas cepon, fabojn, melopepon aŭ kukurbon. Ĝi estas ĉefe manĝata vintre.

En Argentino ĝi disvastiĝis de la malantaŭo ĝis la antaŭa regiono de Cuyo (Kujo) al la cetero de la lando. Ĝi estas konsiderata nacia plado kaj ofte servata la 25-an de majo, datreveno de la maja revolucio. Ruĝa akra saŭco el ruĝaj kapsikoj kaj papriko (dolĉa kapsiko) konata kiel Quiquirimichi (kikirimiĉi) estas servata kelkfoje aldone.

En Ekvadoro populara varianto estas konata kiel yahuarlocro (jauarlokro). Ĝi inkluzivas ŝafidajn internaĵojn kaj ŝafidan sangon al la recepto.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estis uzita traduko de la artikolo Locro en la hispana vikipedio.