Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Orto (apartigilo).

En la antikva greka religio, Orto (el la greka Ὄρθος, «rekta, ĝusta») estis epiteto de la vina dio Dionizo, laŭ kiu oni vokis lin ĉe la templo de la Horoj en Ateno.

Geriono kaj Orto, sur nigr-figura amforo el Vulci (ĉ. 540 a. K.).

Amfiktiono estis la unua kiu honoris la dion per tiu kromnomo, ĉar Dionizo instruis al li la manieron miksi akvon kaj vinon, kaj eviti tiel ebriiĝon[1].

Orto, la dukapa hundo redakti

OrtoOrtro (el la greka Ὄρθρος, «matena sunsubiro») estis ankaŭ dukapa hundo, filo de la ktoniaj monstroj Tifeo kaj Eĥidno[2]. Kune kun sia mastro Eŭritiono, li gardadis la ruĝ-felan bovaron de Geriono, reĝo de Tartezo, sed Heraklo mortigis lin por steli la brutaron kaj tiel plenumi sian dekan laboron[3].

Por plia informo, vidu la paĝon Ortro.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  2. Heziodo. Teogonio, 306 kaj sekv.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.10 kaj sekv.