Eŭritiono (latine Eurytion) estis en la helena mitologio nomo de kelkaj personoj aŭ estaĵoj.

Eŭritiono, la reĝo redakti

Eble la plej konata homo tiel nomata estis ftia reĝo Eŭritiono. La heroo Peleo rifuĝis sub lian protekon kaj fine fariĝis lia bofilo kaj ricevis trionon de la reĝolando. Ironio de la sorto estis, ke Eŭritiono pereis ĝuste per la Pelea mano, malfeliĉe mortigita okaze de kalidonia ĉaso.

Eŭritiono - Kentaŭro redakti

Alia Eŭritiono estis unu el la Kentaŭroj, sovaĝaj duonviroj aŭ duonĉevaloj, kiuj vivis en la montaro de Tesalio. Inter la Kentaŭroj oni konsideris Eŭritrionon la plej forta.

Je invito li ĉeestis edziĝfeston de la reĝo de lapitoj Piritoo. Dum la nupta festeno la Kentaŭroj ebriiĝis kaj volis forrabi la novedzinon Hipodamion kaj kelkajn aliajn ĉeestantajn lapitajn virinojn. Eksplodis sovaĝa batalo inter Kentaŭroj kaj la ceteraj gastoj kaj plimulto da Kentaŭroj en ĝi pereis.

Eŭritiono - giganto redakti

Eŭritiono nomiĝis ankaŭ la giganto, kiu gardis Gerionajn brutarojn en la insulo Eriteio. Heraklo ĉi tie plenumis unu el siaj malfacilaj taskoj, kiam li ordone de la reĝo Eŭristeo devis alpeli tiujn ĉi brutarojn en Mikenon.

La brutaroj de la trikorpa giganto Geriono estis malproksime en okcidento, proksime de la nuna Ĝibraltaro, kie al Heraklo helpis la suna dio Helioso. En la insulo ĵetis sin kontraŭ Heraklo dukapa hundo Ortro kaj la giganto Eŭritiono, kiuj kune la brutarojn gardis. Heraklo ilin ambaŭ mortigis kaj la brutarojn alpelis Peloponezon. Dumvoje li ankoraŭ suibigis la fortulon Erikon kaj la giganton Kakon, kiuj ŝtelis brutojn de li.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eurytión en la ĉeĥa Vikipedio.