Vikipedio:Forigendaj artikoloj

(Alidirektita el Vikipedio:FA)


Aŭtora portalo
Information icon.svg
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.

Ne plu aktivajRedakti

Ne plu aktivajn erojn movu al /Arkivo, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".

Aktivaj (2023)Redakti

Mohammad Sadegh AmiriRedakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 14 feburaro 2023 6:14 (plivastigita pro neklara decido)
Artikolo
Mohammad Sadegh Amiri (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Peto de alia uzanto: spamaĵo tra ĉiuj vikioj. RG72 (diskuto) 06:14, 24 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 06:14, 24 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 12:49, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Tiu paĝo estas spamaĵo tra vikioj, kiu enhavas nur trivialajn informojn. Menciindeco ne estas montrita kaj mi forte dubas, ĉu oni povus montri ĝin. Kvankam tiu artikolo ĝenerale estas verkita laŭ vikipedia stilo, ĉiuj ligiloj estas fakte rilataj al tiu persono el Irano. Verŝajne ĝi estas memreklamo. Do la paĝo estas forigenda, ĉar ĝi ne enhavas sendependajn fidindajn fontojn por esti kontrolebla. --Hibirina (diskuto) 21:25, 24 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]


Komento kaj tendence   Kontraŭ: nur por bremso tro facilaniman forigon kaj alvoki al pli preciza prijuĝo:
Kani jam antaŭ ok tagoj dubeme notis en la diskutpaĝo: "La artikolo ŝajnas mempropagando kun referencoj nur al propraj retejoj." Mi ne certas ke la retejoj
estas pure "propraj retejoj", kvankam ja supozeblas, ke la sciencisto havas aliron al tiuj prezentaj paĝoj - sed se oni mem verkas liston pri siaj publikaĵoj, tio ne aŭtomate signifas ke ĉio en la listo estus mensogo. Kaj mi, mem estante medicinisto, ne arogus al mi juĝi ĉu ĉio de biologo kaj naturmedicinisto estus plene malmenciinda. Almenaŭ la retejon scholar.google mi konas kaj notojn tie mi tendence fidus - krom se iu pruvus ke informo tie publikigita estas falsigita kaj mensoga. Sed la demando estas ĉu iu pretas investi la tempon por kontroli la faktojn kaj laŭnecese defendi la paĝon kontraŭ kritikaj voĉoj de neesperantistaj vikianoj laŭte postulantaj tujforigon... ThomasPusch (diskuto) 22:19, 24 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Intertempe   Forte kontraŭ: : nun la teksto havas kvin sendependajn referencojn kaj aldone la jam menciitajn tri sendependajn eksterajn ligilojn. La sciencisto eble esploras pri tre fakaj temoj, sed laŭ mi la temoj de liaj esploroj estas tute interesaj, neniel estas nur "trivialaj informoj". Iom ridindas ke anonimuloj en la lastaj tagoj trifoje venis kaj forigis la ŝablonon ke la ebla forigo de la teksto estas diskutata, naive pensante ke tiel eblas haltigi la diskuton. Sed tio tute ne gravas: Mi hodiaŭ lastmomente ankoraŭ pretis investi la tempon por kontroli la faktojn, kaj ili aspektas al mi tute fidindaj. Mi proponas vastigi la pripensotempon al pliaj 2 semajnoj, kaj pretas morgaŭ alskribi la neesperantistan nederlandanon ("Hoyanova"), kiu en la angla proponis forigon de la teksto, kaj vidi ĉu li havas iujn aldonajn argumentojn. Sed laŭ la nuna stato la artikolo laŭ mi estas tenenda. Ke la esperanta vikipedio havas artikolon kiu "nur" estas en la persa kaj tri aliaj lingvoj, sed ne en la angla, franca kaj hispana lingvoj, tute ne signifas ke la artikolo devas esti forĵetata.
Mi hodiaŭ faris tute novan artikolon pri alia biologino, Yvette Parès, kiu entute ne atentiĝas en iu ajn branĉo de vikipedio, kvankam ŝi vaste atentiĝis ekster vikipedio, intervjuiĝis televide, ĝis la grado ke jam en 2007 oni publikigis ŝian aŭtobiografion ankaŭ en Esperanto (tio ne okazas ofte ĉe biologoj). Por la esperanta vikipedio, ŝi kompreneble menciindos jam pro la esperantlingva publikaĵo. Sed laŭ mi ŝi ankaŭ por aliaj lingvoj havus enciklopedian gravecon, sendepende de tio, ke ŝi ĝis hodiaŭ tute ne reprezentiĝis en vikipedio. Oni povus argumenti, ke irana esploristo sen propra esperantlingva biografio pli foras de Esperantujo ol francino kun esperantlingva biografio, kaj tio certe ĝustas, sed kia eŭropcentrisma pensado tio estus? Nu, ŝi mortis en 2010 kaj dum kiam ŝi ankoraŭ vivis, neniuj anonimuloj klopodis eternigi ŝin en vikipedio. Sed ke anonimuloj proponas ion, ne devas necese signifi ke ĉio de anonimuloj estas mensogo kaj blufo. Kvankam ni jam pli ofte vidis proponojn de anonimuloj, ofte skeptikis kaj kutime forbalais la artikolojn. Sed necesas individue juĝi ĉiun kazon. Kaj pri iranaj esploristoj, mi dirus, ni havas entute malmultajn artikolojn, ĉar la britoj, usonanoj, francoj kaj germanoj multe pli videblas en la interreto. Mi ĝojus ankoraŭ pri pliaj opiniesprimoj ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 22:15, 31 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Forte kontraŭ: Thomas jam ĉion gravan skribis. --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Cetere: La anglalingva "ŝablono:delete", kiun neesperantistoj kutime uzas kiam ili volas instigi diskuton inter la esperantistaj vikianoj ĉu paĝo eble estu forigata, nepre ne ligu al "ŝablono:forigu tuj", kiel mise estis ĝis nun, sed al "ŝablono:forigu" !! "Ŝablono:forigu tuj" korespondas al anglalingva "ŝablono:Speedydelete". Sed estas mise organizi ke se iu ne parolas Esperanton kaj ĉiukaze ne povus argumenti en la paĝo "forigendaj artikoloj", pro tiu manko de kono de Esperanto tiajn proponojn oni tuj forĵetas. Mi ofte estis nervita pro neesperantistoj, kiuj ŝajne arogas al si dikti ke la esperantistoj ne rajtas pripensi ĉu forĵeti tekston, sed postulas ke forĵeton imperative necesas fari tuj-tuj !! Sed tiu impreso estis nur pro malĝusta "traduko" de alidirektilo "ŝablono:delete" mise al "ŝablono:forigu tuj". Pri tiu malĝusta impreso pli agreseme postuli forigon sen ajna pripenso, la neesperantistoj ne povas respondeci, tia misa alidirektilo estas fuŝo de ni mem. Mi nun ĝustigis la alidirektilon.   Farite ThomasPusch (diskuto) 23:02, 24 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojRedakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 februaro 2023 9:46
Artikolo
Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjaroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia signifo. RG72 (diskuto) 09:05, 27 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:05, 27 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

  Komento: Iom domaĝe, ĉar la listo en 2010 ŝajnis esti zorge farita, per sia kronologio ofertas ion kion neniu kategorio povas anstataŭi (krom se oni kreus apartajn subkategoriojn pri "verkistinoj laŭ naskiĝjardekoj", kion mi tamen ne volas proponi, ĉar temus pri multe pli granda projekto ol lasi la liston), kaj krome ankaŭ pri tiu-ĉi listo validas la argumento, ke tiu listo povas kontribui al tio, ke tekstetoj ne restas "orfaj". Tial mi tute povus vidi enciklopedian signifon. Sed kompreneble tiaj listoj bezonas daŭran prizorgon, kaj bedaŭrinde la komence engaĝita kreintino nur verkis inter aŭgusto kaj oktobro 2010 (kiu scias kio okazis tiam, eble ŝi malsaniĝis, sed ĉiukaze ŝi ĉi tie ne plu estas). La lastaj 13 jaroj montris ke ne troveblis taŭga posteulo kiel prizorganto de la listo. Mi cetere en 16 jaroj da vikipediumado neniam vidis la liston, kion certe kaŭzas la fakto ke la listo mem estas tute orfa, do nur troveblas en tiu ĉi diskutejo pri eblaj forigoj, sed en neniu normala artikolo. Tial supozeble ankaŭ tre malmultaj aliaj vikipianoj scias ke ĝi ekzistas/is. Pri la lasta ĉi tie diskutita listo (Listo de usonaj inaj aktoroj, forigita ankaŭ laŭ mia voĉdono), kiu ankaŭ staris ĉi tie kvazaŭ la esperanta listo estus la sola en vikipedio, mi rapide sukcesis trovi aliajn kvar lingvoversiojn. Pri tiu ĉi listo mi vidas ke en la koncerna angla kategorio Lists of women estas nur en la suba nivelo jam 71 listoj, plus multegaj pliaj en diversaj subkategorioj - kiu scias kiuj armeoj de uzantoj flegas ĉiujn tiujn listojn?? Sed inter la multegaj listoj mi ne trovis ekzakte korespondan liston. Povas esti ke ĝi ekzistis en 2010 sed oni poste malfondis ĝin favore al multe pli detalaj listoj... Mi iom pensas ke la listo esperantlingva ne havis veran ŝancon esti vidata. Klare ĝi devas evolui, ĉar sendube jam estas verkistinoj de naskiĝjaro post 1964, kaj ankaŭ pli frue sendube ekestis pliaj biografiaj artikoloj post 2010. Tial mi nun voĉdonus   kontraŭ forigo, proponus meti la liston al ĉiuj menciitaj artikoloj sub ĉapitrotitolo "vidu ankaŭ", kaj donus al la listo jaron por evolui (aŭ ne, tion oni povos juĝi post jaro). Mia tekstoredaktilo informas min ke nun estas ekzakte 142 nomoj. Tian kvanton la mencioj sub ĉapitrotitolo "vidu ankaŭ" oni ankaŭ povas mem enmeti en artikolojn, kvankam kompreneble helpo de roboto ankaŭ bonvenus. Sed mi pensas ke ĝis nun la povra listo ne havis ŝancon esti atentata, kaj opinias ke maljustus nun buĉi ĝin, ĉar la listo mem ne kulpis pri tio ke oni ne trovis kaj vidis ĝin. Nun la diskutejo pri eblaj forigoj unuafoje lumigas ĝin! ThomasPusch (diskuto) 17:42, 27 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

  Por: forigo Helpo:Kategorio#Sekso Taylor 49 (diskuto) 22:53, 29 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Iom panike nun tie amasiĝis 22 aldonoj de pliaj nomoj kaj aktualigoj fare de certe bonvolaj anonimuloj, kvazaŭ farus diferencon ĉu ni diskutas pri listo de 142 aŭ de 155 nomoj. Ĉiukaze la listo ŝajnas nun esti zorge aktualigita, ĉar ankaŭ ĉiuj intertempaj mortoj inter 2010 kaj 2023 ŝajne estas atente aldonitaj. Vere bedaŭrindus forĵeti tian liston ne senutilan, en kiu investiĝis tiom da laboro. Kaj la noto Helpo:Kategorio#Sekso "nur estas propono de Marcos, (kaj Roberto kaj Blahma konsentis) ke ni ne havu laŭseksajn kategoriojn, sed ja ĉiam permesu laŭseksajn listojn" (Helpo-Diskuto:Kategorio#Laŭseksaj kategorioj vidu tie). Tiu tuta diskuto jam okazis en 2006, malmultaj el la nunaj redaktantoj tiam jam estis, sed ĉiukaze en nia nuna disputo ne temas pri kategorioj, sed pri unu konkreta listo. La noto Helpo:Kategorio#Sekso ne estas kontraŭargumento teni tiun ĉi liston, kiu ne kiel la sube disputataj listoj pri francaj lokaj politikistoj estas plene malaktuala kaj plena de ruĝaj ligiloj (tial sencas voĉdone pri forĵeto de tiom neutilaj listoj), sed male nur havas bluajn ligilojn, estas zorge kronologie ordigita, kion povus neniu kategorio, kaj ŝajnas esti tute aktuala (pro la anonimaj helpantoj de la lastaj tagoj). Mi intertempe estas forte   Kontraŭ: forĵeto, kvankam la pli grandaj vikipedioj ne havas tian liston, sed kompense la angla projekto havas multege pli ol 100 "Lists of women". Tiom da certe neniu volus ĉi tie, sed tiu unu listo laŭ mi estas aktuala, utila kaj post duba konsidero laŭ mi havas enciklopedian signifon (kiel la centoj da anglaj listoj). ThomasPusch (diskuto) 20:30, 31 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: --Aidas (diskuto) 17:14, 21 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Susovan Sonu RoyRedakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 14 marto 2023 11:26
Artikolo
Susovan Sonu Roy (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto petas forigi la paĝon sen konkretigi la kialon. RG72 (diskuto) 11:01, 28 feb. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 11:01, 28 feb. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 13:04, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  •   Por: Mi opinias, ke estu spamaĵo. Ankaŭ en la ceteraj lingvaj eldonoj de Vikipedio la paĝo estas forigota. -- Super nabla (diskuto) 10:07, 6 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  •   Kontraŭ: Laŭ mi, tiu paĝo ne devus esti forigita ĉar ĉi tiu artikolo havas fidindajn fontojn kaj ankaŭ ĉi tiu paĝo konservita en la armena Vikipedio. -- anonimulo
  •   Por: Antaŭa kontraŭo de anonimulo estas dubinda, ĉar la artikolo ne estas ligita al iu armena artikolo.--kani (diskuto) 12:41, 6 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

kaj trovis belorusan paĝon pri li be:Сусован Сону Рой (kvankam tie ankaŭ proponatas ĝia forigo), ĝustas ke vikipediaj paĝoj pri li almenaŭ en la finna, norvega, itala kaj pola estas jam forigitaj, kaj la informkesta noto ke li artiste aktivas "2019-prezenti", evidenta fuŝtraduko de angla noto "2019-present" estas klara indiko ke la paĝa verkinto tute ne havas ajnan komprenon de Esperanto sed nur uzis aŭtomatan tradukilon. Kaj la multaj referencoj, ekskluzive en la bengala, aspektas iom ridinde, konsiderante ke la kategorio de vikipediistoj kiuj regas la bengalan havas ekzakte nul membrojn: Tiuj referencoj bonus en la bengala vikipedio, kie ĉiuj komprenus kaj povus kontroli la fidindecon, sed en esperanta aŭ belorusa tekstoj aspektas senesperige... En la armena lia nomo estus Սուսովան Սոնու Ռոյ, sed je tiu nomo - Kani tute pravas - oni trovas nenion en la armena vikipedio (sed eĉ se oni trovus ion, se tie ankaŭ citiĝus nur bengalaj referencoj kaj neniuj armenaj, la teksto tie ne pli konvinkus ol la esperanta aŭ belorusa tekstoj). Mi simple vidas bengalan viron kiu filmiĝis en unu filmeto en jutubo, kaj mi konas amason da infanoj kiuj per siaj amikoj filmiĝis en unu filmeto en jutubo, kvankam ne ĉiuj tiuj infanoj pro tio havas biografian artikolon en la esperanta vikipedio - pli precize: neniu el ili. Do ankaŭ mi   Por: pro manka videblo de ia menciindeco. ThomasPusch (diskuto) 20:15, 6 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

  •   Kontraŭ: Trovis ĉi tiun artikolon en pola Vikipedio tie ne forigis la artikolon vidu ĉi tiun ligon (Wikipedysta:Brudnopis gościnny/Susovan Sonu Roy). -- aldonis [eble kun helpo de google translate] sen subskribo la anonimulo 169.197.142.48
    •   Komento: Diras kiu? Prave, tie la pola traduko identa al la esperanta aŭ belarusa estas ŝovita for de la artikola spaco al "gastprojekta spaco" ("brudnopis gościnny"). Sed la kritiko pri la esperanta aŭ belarusa tekstoj daŭre ankaŭ validas por la forŝovita pola versio: vidu supre. Mi daŭre ne konvinkitas pri konservo. ThomasPusch (diskuto) 07:29, 7 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  •   Kontraŭ: Laŭ fontoj Se mi vidas, ke li faris ses spektaklojn, pro kiuj li estas fama, se mi vidas lian fonton de la Frua vivo-sekcio tie diris, ke li faris multajn koncertajn spektaklojn kiel dancisto kaj tial mi pensas, ke ni povas konservi ĉi tiun artikolon. 2401:4900:104A:9F5C:0:1F:209B:4901 17:20, 9 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

  Komento: 4 esperantistaj redaktantoj (se kalkuli ankaŭ RG72, kiu nur prezentis la kazon ĉi-tie) voĉdonas por forigo, konsentite: neniu el ili kaj entute neniu en la esperantista vikipedio povas vere juĝi la referencojn en la bengala lingvo, kaj probable unu sama anonimulo - kiu tute ne estas redaktanto kaj probable nur uzas aŭtomatan tradukilon por aŭdigi sin - je malsamaj IP-adresoj argumentas kontraŭ forigo, voĉdonante plurfoje, kaj citas la referencojn en la bengala lingvo, kiujn neniu krom li/ŝi ĉi tie povas juĝi. Mi proponas forigi la tekston je voĉdono 3:1 (ne kalkulante RG72) post plilongigita fazo de du semajnoj, la 14-an de marto. Ĝis tiam bonvenas pliaj voĉdonoj, kaj eble ja en tiuj kvar tagoj ankoraŭ venas iu vikipedia redaktanto (do ne-anonimulo) kiu samtempe regas la bengalan kaj Esperanton. ThomasPusch (diskuto) 13:48, 10 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Daŭre   Por: Oni devas konsenti, ke neniu ĉi tie sufiĉe komprenas la bengalan kaj povas juĝi la multajn bengalajn fontojn. Sed daŭre 4 esperantistaj redaktantoj voĉdonas por forigo, kaj nur unu anonimulo, supozeble pere de aŭtomata tradukilo, forte voĉdonas kontraŭ. La belarusa teksto intertempe estas forigita, en la korea vikipedio oni ankoraŭ skeptike proponas la forigon - ĉiuj havas samajn problemojn kompreni referencojn ekskluzive en tre malmulte konata lingvo. Mi dirus ke teksto pri tia homo devus unue konvinki en la bengala vikipedio, kaj poste oni eventuale povas klopodi pri tekstoj en la hindia aŭ angla, kie entute ekzistas vikipedianoj kiuj ankaŭ indikas almenaŭ koneton de la bengala. Mi tial nun forigas la tekston - neniu el la esperantlingva redakta komunumo konvinkiĝis. ThomasPusch (diskuto) 13:04, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Bui Quoc HuyRedakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 8 marto 2023 13:12
Artikolo
Bui Quoc Huy (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Eble ĉi tiu (nekonata) kantisto ne estas sufiĉe populara/konata por havi propran artikolon en Vikipedio. Ankaŭ la hispana vikipedio diskutas pri (ebla) forigo. Ĉu ri troveblas en Guglo?
Uzanto
Super nabla (diskuto) 13:30, 1 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 13:23, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

  Kontraŭ: Mi trovas la eksterajn referencojn ĉe IMDb kaj discogs tute konvinkaj, ankaŭ la du vjetnamlingvajn paĝojn ĉe "ohay.tv" - stranga aliflanke estas la retpaĝo en la retejo caa.com [Preskaŭ nenia enhavo, nur hazarde sama pseŭdonimo "Samaria", kaj la homo sur bildo aspektas tute aliel ol la homo en retejo ohay.tv], sed tiun duban referencon eblas forviŝi, kaj restas kvin bonaj. Kaj la JuTubo-kanalo almenaŭ prezentas tri sondosierojn nomeblajn en vasta senco muziko. Do la referencoj kiu pruvu ke li ekzistas kaj jam havas unuajn profesiajn spertojn kiel muzika prezentisto (konsiderante ke li laŭ la fontoj estas nur 19-jara, ne devas esti longega listo de profesiaj spertoj), do estas iel menciinda, aspektas konvinkaj. Sed aliflanke la enhavo de la paĝo ne estas pli ol tiu de artikola ĝermo, do mi aldonis {{ĝermo|vjetnamo}}, sen konsidero ke la enhavo de artikola ĝermo ĉi tie laŭ simpla kalkulo estas dividata al pli ol tri formalaj frazetoj (artikola ĝermo povas senprobleme esti pli ol tri frazoj). Persone mi ankoraŭ emus forviŝi la por enciklopedio ridindan frazon "Lia ama vivo estas nekredeble sekreta; estas multaj datadaj rakontoj pri li kaj li neniam faris ajnajn publikajn montriĝojn de amikeco" - klaĉgazeta frazo, kiu tiom mislokas ĉi tie, ke ĝi jam aspektas amuziga. Sed tamen, se oni aldonus tian amuze mislokan frazon al iu alia artisto de 19 jaroj, kies artikolo jam ekzistis pli longe en la esperanta vikipedio, oni reage forigos la frazon kaj ne la tutan artikolon. Ankoraŭ mi rimarkas ke la oficiala retejo havas aldonan varbaĵon ne rilatan al la temo, sed tiaj estas multaj retejoj, kaj ke tie indikiĝas kanaloj en facebook, instagram kaj twitter, kiuj ne (eble ne plu) ekzistas. Sed tio jam estas kritiko pri ekstera retejo, ne pri la artikolo. Kaj por esti temo de artikolo, ne nepre necesas kanaloj en facebook, instagram kaj twitter. ThomasPusch (diskuto) 21:20, 6 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Cetere: ĉiuj fontoj indikas ke li estas klare viro kaj neniu fonto indikas ke li havus problemon pri tio, do sen hezito eblas nomi lin "li". ThomasPusch (diskuto) 21:20, 6 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  •   Por: Denove ĝi estas Cross-vikia spamo kaj ĝi estis forigita en la angla Vikipedio. Forigu ĝin. -- aldonis [eble kun helpo de google translate] sen subskribo la anonimulo 2409:4060:315:26db::2204:a8b1 ŝajne el Barato
    •   Komento: Diras kiu?? Eblas pripensi ĉu konsideri la paĝon "nur komerca" informo, sed la referencoj estas en ordo, la lingvaĵo de la teksto estas en ordo, kaj la prijuĝo ĉu artikola ĝermo estas "baza informo" aŭ "informo nur komerca" estas subjektiva kaj disputebla. Mi vere ne volus nun disputi pri ĉiu nova artikolo ĉu ĝi estas "baza informo" aŭ eble "informo precipe komerca". ThomasPusch (diskuto) 07:38, 7 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
    •   Komento: Bonvolu ne uzu kiel argumento por forigo la kialon "apenaŭ estas pli ol artikola ĝermo", ĉar tio estas nur, ĉar mi redakte forviŝis ĉion kio aspektis al mi iusence dubinda kaj ne sendiskuteble pruvita per referencoj. Mi alvokas, ke vikipediaj redaktantoj diskutas pri tio ĉu referencoj sufiĉas por ĝerma artikolo, kaj ke oni ne premiĝu per fremdlingvano, kiu nur metas {{delete|crosswiki spam}} al la artikolo (ĉi tie same kiel en aliaj lingvaj versioj, kies lingvojn la batalanto eble ankaŭ ne komprenas) kaj per google translate argumentas ĉi tie "... ĝi estis forigita en la angla Vikipedio". Inter la kondiĉoj por ĝerma artikolo NE estas ke esperantlingva teksto nur rajtas esti se ĝi ekzistas en la angla kaj hispana vikipedioj! Probable iuj aliaj vikipedioj kliniĝas antaŭ tia premo de fremda krucmilitisto, sed tia dinamiko estas kritikenda. ThomasPusch (diskuto) 15:11, 10 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 08:39, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Pri la unua demando de Super nabla, ĉu li troveblas en Guglo. Jes, Guglo vaste trovas ĝin, la problemo nur estas ke "Bui Quoc Huy" estas tre oftaj vjetnamaj nomoj, tial necesas inter 32 milionoj da trovoj en Guglo mem elserĉi tiujn kiuj vere temas pri la ĝusta persono, per serĉo "Bui Quoc Huy 2003" ne estas multe pli bona situacio. Sed videblas sufiĉaj retpaĝoj pri la ĝusta homo en Guglo. La hispana vikipedio, kiu tre facile forigas tekstojn, forigis tiun ĉi tekston, la japana, malajala kaj simpla angla decidis lasi ĝin, la rusoj ankoraŭ diskutas, sed eĉ se la rusoj decidas ke la rusa teksto ne sufiĉas por la nivelo de la rusa vikipedio, tio ne influas la esperantan prijuĝon. Tial la e-lingva teksto restu. Ĝi aspektas iom komerca, kiel ankaŭ aspektas centoj da aliaj malgrandaj artikoloj pri muzikistoj aŭ aktoroj, sed ankaŭ enciklopedia informo kiu aspektetas iom komerca estas enciklopedia informo. Do: ne forigita. ThomasPusch (diskuto) 13:23, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: ... kvankam la limdato jam pasis, kaj mia opinio ne plu vere gravas. --Aidas (diskuto) 17:09, 21 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Melis TreatRedakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 marto 2023 12:22
Artikolo
Melis Treat (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Cross-wiki spam, see m:Talk:Wikiproject:Antispam#Papa2004, or Wikibusines_again.
Uzanto
MER-C (diskuto) 12:05, 11 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:46, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Mi ne scias ĉu ĉi tiu biografio taŭgas por Vikipedio: la aŭtoro certe ne helpis demonstri la gravecon de la biografion, ĉar ri enmetis tre malbonajn ligilojn kaj ankaŭ la nivelo de la Esperanto (gramatiko, ktp) estas ege malalta kaj plenas de eraroj. — Super nabla (diskuto) 22:18, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Ne vere konvinkas. Apenaŭ estas informoj en la blovigita teksto ("Bohdan estas en rilato, sed li ne malkaŝas detalojn pri sia persona vivo..." ekstas tipa ekzemplo de ne-informo). Li naskiĝis, elpensis pseŭdonimon kaj nun interesiĝas pri muziko. Punkto. Neniu plu. Tio ne estas "biografio". ThomasPusch (diskuto) 17:25, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Cetere: Bohdan Andrijoviĉ Smirnov klare estas vira nomo en la rusa kaj ne indikiĝas ie ke li havus dubon pri tio. Do li estas "li", ne "ri". ThomasPusch (diskuto) 17:27, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Persono tute nekonata eĉ en Rusio, kun 5 200 abonantoj en socia reto VK, do absoluta nulo. RG72 (diskuto) 04:46, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: --Aidas (diskuto) 17:12, 21 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Socia-Pedagogia Instituto de MoskvoRedakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 marto 2023 12:26
Artikolo
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Cross-wiki spam, see m:Talk:Wikiproject:Antispam#Papa2004, or Wikibusines_again.
Uzanto
MER-C (diskuto) 12:07, 11 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 16:10, 11 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Absolute   Kontraŭ: . Mi ne komprenas kial oni akceptis lastatempe multajn artikolojn pri lernejoj en Parizo kaj nun ne pri lernejo en Moskvo. Ĉu estas politikaj tialoj? Proponanto ne estas vikipediisto. Mi konstatas, ke la artikolo estas korektinda (eĉ mankas majusklo en la titolo), kaj mi pretas fari tion.--kani (diskuto) 11:00, 13 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: Ne aspektas kiel spamaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 11:21, 13 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Respondante al @Kani:: mi pensas ke ni devas decidi kriteriojn pri kiuj lernejoj estas akcepteblaj, eble surbaze de ecoj kiel
  • la nombro de studantoj
  • la aĝo de la lernejo (ju pli aĝa des pli taŭga por Vikipedio)
  • citaĵoj el gazetoj
Mi subtenas la fortigon de ĉi tiu paĝo ĉar ĝi estas ege tre malbone skribata en ĉiuj partoj. Sed mi volas doni ŝancon al Uzanto:Kani por ke li klopodu savi ĝin. — Super nabla (diskuto) 22:14, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Mi pensas ke tendence en lingvo de vastasence eduka iniciato, kia estas Esperanto, oni estu tendence bonveniga rilate al artikoloj pri lernejoj, kompreneble se ili plenumas la bazajn kondiĉojn de artikola ĝermo, do konsistas el almenaŭ tri gramatike senriproĉaj plenaj frazoj, havas informkeston (ĉi-tie {{informkesto lernejo}}, aŭ la alternativo {{informkesto mezlernejo}}), ne tute malplenan, plej bone ankaŭ ligon al oficiala retejo, kaj enordiĝas al taŭgaj kategorioj. Krome mi mem substrekus ke gravas ke la teksto nepre ne estu "orfa": tio ne nur estas kriterio formala sed enhava - se aliaj e-lingvaj paĝoj bezonas artikolon pri la lernejo, tiam ĝi bezonatas. Por tio ja jam sufiĉas se iu faras al si la laboron en la koncerna paĝo pri la urbo mencii frazon pri la lernejo kun interna ligilo. Kompreneble la teksto eĉ pli bezonatas, se ekzemple iam verkisto aŭ konata esperantisto estis instruisto en tiu lernejo, aŭ se du konataj esperantistoj estis samtempe lernejanoj kaj tiel konatiĝis, aŭ se nacia esperanto-kongreso okazis en la lerneja konstruaĵo. Se estas tia menciindeco, deduktebla el alia paĝo kiu ligas al la lerneja paĝo, tiam tute egalas la kvanto de lernejanoj aŭ la jaro de ekfunkcio. Mi supozas ke el la tekstoj pri parizaj lernejoj, kiujn menciis Kani, ne ĉiuj plenumas tian menciindecon, sed se ili ĉiukaze ne orfas, kaj estas kvalitaj artikolaj ĝermoj (en tio pravas kaj Kani kaj Super nabla), oni povas esti grandanimaj, same pri moskvaj lernejoj. ThomasPusch (diskuto) 16:40, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
PS: Tiu ĉi artikolo ĝis nun ankoraŭ estis orfa (ne kalkulante la ligon al "Vikipedio:Forigendaj artikoloj"). Mi nun baze ligis ĝin al la artikoloj Basmannij kaj Centra administra arondismento. Eble iu ankoraŭ havas plian ideon, kiel interligi. Kaj la teksto mem ankoraŭ ne vere fluas. Sed tio estu riparebla. Krome mi ĝustigis la koordinatojn en vikidatumoj, kaj movis la titolon al "Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo", kiu pli bone korespondas al la rusa originalo ol la antaŭa titolo. ThomasPusch (diskuto) 17:15, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Mi pene ankoraŭ povis krei artikolon pri la tenisistino Anna Ĉakvetadze, diplomito pri psikologio en 2008, kiu estas plia interna ligilo al la paĝo pri la instituto. Kun tri veraj internaj ligiloj plus du alinomigoj tien (kiuj ne plene kalkuleblas kiel internaj ligiloj) jam eblas konsideri la tekston ne plu orfa - tio jam estas pli bonkvalita nivelo ol ekzemple la hispana paĝo, kiu estas plene orfa. ThomasPusch (diskuto) 00:41, 19 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: Mi ne vidas ion probleman en tiu senkulpa teksto... --Aidas (diskuto) 17:10, 21 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
George Power (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas eraro.
Uzanto
--kani (diskuto) 14:44, 13 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:43, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: eĉ ne plenumas kondiĉojn por ĝermeto. Krome mankas intervikiaj ligiloj, fontoj kaj referencoj. Do, menciindeco estas sufiĉe duba. --Tlustulimu (diskuto) 19:26, 13 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Super nabla (diskuto) 00:47, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Tio estas nur vakuo, tute neniu informo. ThomasPusch (diskuto) 16:00, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

15 subpaĝoj de "Interlingvaj ligiloj"Redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-03-20
Artikolo
Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Vikipedio:Interlingvaj_ligiloj/ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
projekto mortinta ekde jaro 2013, la koncerna laboro nun estas farata ĉe wikidata
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 16:47, 13 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:42, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: ĉar mi ne komprenas la utilo de tiu paĝaro, kaj tiu strukturo ŝajnas tre malkutima kaj malfacile komprenebla. — Super nabla (diskuto) 22:02, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Ankaŭ mi ne komprenas, por kio ankoraŭ povus utili tiuj listoj. Mi konjektos ke ili ne mankos al iu ajn uzanto... ThomasPusch (diskuto) 15:57, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: parto estas forigita, sed 3 paĝoj restas. Taylor 49 (diskuto) 20:05, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: --Aidas (diskuto) 17:12, 21 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 21 marto 2023 22:22
Artikolo
Asad Ali Palijo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La celo de Vikipedio ne estas biografigi ĉiujn homojn de la mondo. Mi kredas, ke la aŭtoro de la artikolo ne provizis sufiĉe da datumoj kiuj montru la gravecon de la biografio. Krome, mi forte opinias, ke la kvalito de la artikolo (gramatiko, ligiloj sen nomoj, ktp) estas tro malalta por Vikipedio: ni havas nur frazeton kun nomo. — Super nabla (diskuto) 22:00, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 22:00, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 03:51, 22 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Por biografia artikolo estas sufiĉe malmulte da teksto. Krome menciindeco estas duba. --Tlustulimu (diskuto) 08:42, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: La teksto formale estas "ĝermeto", origine estis 2 gramatike malbonaj frazoj, nun estas unu gramatike bona frazo. Kvankam la informkesto aŭtomate pleniĝas, kaj kvankam la tekstoj en la franca kaj hispana vikipedioj ankaŭ nur konsistas el po unu frazo, por la esperantlingva vikio unu frazo simple ne sufiĉas. Tial mi aldonas ŝablonon {{ĝermeto}} al la teksto. Kaj la menciindeco vere estas duba: eble pakistana esperantisto nomus lin tute menciinda, eble ne, sed el nur unu frazo ne eblas konjekti ke li estus menciinda. ThomasPusch (diskuto) 15:54, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Mi forigis la referencojn, ĉar konsultis kelkajn el ili kaj ili vere ne referencis la diskojn. Amaso da referencoj estis mensogo: oni supozis, ke ni ne kontrolos tion.--kani (diskuto) 19:22, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: --Aidas (diskuto) 17:11, 21 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 21 marto 2023 22:00
Artikolo
Nicolas Micheletti (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi scias ke eble kelkaj kontraŭos mian proponon. Mi kredas, ke ĉi tiu biografio ne estas taŭga por Vikipedio. La celo de Vikipedio ne estas priskribi ĉiujn la ~8 miliardojn da homoj kiuj vivas sur la tero. Por priskribi propran karieron ekzistas aliaj projektoj kiuj estas pli taŭgaj, kiel ekzemple LinkedIn. Mi ne komprenas, kial ĉi tiu artikolo utilus al la celo de Vikipedio. — Super nabla (diskuto) 22:39, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 22:39, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Tempolimo pasis, kontraŭoj dominas. RG72 (diskuto) 03:50, 22 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: Prave la demando estas ĉu aliaj vikipediaj artikoloj bezonas la tekston - do, ĉu la teksto ne estas tute orfa. Mi nun metis ŝablonon pri orfeco, tamen mi trovis la paĝon Itala Animalisma Partio, al kiu mi ĵus aldonis la mankan informkeston, kaj tiu informkesto kaj rezulte la paĝo bezonas la tekston pri Nicolas Micheletti. Konsentite ke eble iuj pensos ke aktivado pri bestaj rajtoj aŭ pri veganismo en la Eŭropa Unio ne estas menciinda temo, sed aktivulo por tio jam ne estas simple "unu el la 8 miliardoj da homoj kiuj vivas sur la tero". Tion mi opinias, mem estante nevegetarano, do ne el ideologia vervo. Daŭre mi kritikas ke bonus se ankoraŭ pli da paĝoj ligus al la koncerna artikolo, ĉar teksto por vikipedio nur utilas se oni trovas ĝin. Sed ne ĉiu "orfa artikolo" tuj devas esti forigita - eblas simple pripensi kiel ligi ĝin al pli da paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 14:39, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
PS: Nun sep solidaj internaj ligiloj montras ĉi tien: tio por tiom ekzotika temo kaj por artikola ĝermo sufiĉas por ne plu nomi la tekston "orfa".ThomasPusch (diskuto) 07:47, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: --kani (diskuto) 19:20, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Kontraŭ: --Aidas (diskuto) 17:10, 21 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 22 marto 2023 17:27
Artikolo
Conejera (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉi tiu apartigilo nenion apartigas, ĉar la apartigataj paĝoj ne ekzistas (nur ruĝaj ligiloj). — Super nabla (diskuto) 17:09, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 17:09, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Kialo ne plu validas. RG72 (diskuto) 04:16, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  •   Kontraŭ: Kompreneble la argumentado sencas, sed estas la alternativo simple krei la tri mankajn artikolojn - tiam la apartigilo bonorde apartigas. Tion mi ĵus faris. Nun la apartigilo ne plu sensencas. ThomasPusch (diskuto) 15:37, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
      Komento: Dankon! :-)   Kontraŭ: Super nabla (diskuto) 21:44, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 22 marto 2023 23:27
Artikolo
Ŝablono:Nombro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝablono:Nombro kaj Ŝablono:FormatNum estas la sama ŝablono. Mi proponas forigi {{Nombro}} kaj, poste, alinomi {{FormatNum}}. Fakte, mi volas manteni la strukturon de {{FormatNum}} (kiu ŝajnas pli bone farita), sed mi volas ankaŭ manteni la nomon de {{Nombro}}.
Uzanto
Super nabla (diskuto) 23:15, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Mi tute ne spertas pri la ŝablonoj kaj nur deziras atentigi ke la nomo {{nombro}} estas pli klara kaj evidenta por esperantistoj, do pli facile uzebla. Mi mem aktive uzas ĝin. Do se necesos ŝanĝi la enhavon mi proponas lasi la nomon. RG72 (diskuto) 04:15, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: forigo post zorga analizo de probemo. Ŝablono:Nombro dependas de Ŝablono:TriopaciferGrupigo kaj estas daŭre uzata do NE tuj forigebla. Ŝablono:FormatNum dependas de Modulo:FormatNum kaj esperanta dokumentaĵo forestas. Ambaŭ estas nesaĝe komplikaj, sed "Nombro" almenaŭ havas memteston (nesaĝe komplikan). Preferinde forigu la ŝablonon "FormatNum" kun ĉiuj ĝiaj partoj POST transŝalto al "Nombro". Taylor 49 (diskuto) 20:30, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Se mi bone komprenas, mi pensas ke estas same se ni unue forigas {{Nombro}} kaj tuj poste alinomas {{formatNum}} al {{Nombro}}. @Taylor 49:, ĉu ne? — Super nabla (diskuto) 09:33, 22 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 24 marto 2023 12:22
Artikolo
Listo de homaraj heredaĵoj en Panamo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Menciinda temo, sed ege malbona kvalito. Mi ne havas tempon nun por plivastigi ĝin ĝis ĝermo. — Super nabla (diskuto) 12:52, 17 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Uzanto
Super nabla (diskuto) 12:52, 17 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  •   Komento: Menciinda temo, sed la listo estas vere malpli ol artikola ĝermo. Tia telegramstila listo vere apenaŭ helpas. Sed eble ene de la sekvaj ses tagoj iu kompatos la temon kaj ankoraŭ plivastigos la liston, kaj kreos ĝermajn artikolojn de almenaŭ iuj el la ses heredaĵoj. ThomasPusch (diskuto) 15:43, 18 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 26 marto 2023 20:58
Artikolo
Vihannes Jorolainen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
stulta ŝercaĉo (ofendo?) pri politikisto kiun la verkinto malŝatas (kvankam la ŝercaĉulo asertas verki nun pli "aferece" ol antaŭe)
Uzanto
Moldur (diskuto) 20:49, 19 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Rezulto
  Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:13, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Legomo

https://en.wikipedia.org/wiki/Sananmuunnos

Estas vere ordinara ludema nomo pri li Vihannes Jorolainen.je 21:26, 19 mar. 2023 Uzanto:Jyväskylämies lasis ĉi tiun komenton forgesante subskribi. — Super nabla (diskuto) 22:01, 19 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

  •   Sindetena: Mi ne scias ĉu la kromnomo ĉu la kromnomo disvastiĝis sufiĉe por meriti alidirekton. Krom, mi ne scias ĉu tiu formo da ludema nomo estas taksata respektema aŭ honta. — Super nabla (diskuto) 22:01, 19 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
      Komento: Mi vidis ke la kreinto de la alidirekto estas nun forigita. MDR. — Super nabla (diskuto) 22:11, 19 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Ĝi laŭvorte signifas "legomo el Joro". En la plej bonvola interpreto tio estas nur neseriozaĵo samnivela kiel liaj umadoj pri kalveco, en la plej malbona kazo tio estas ofendo. La "ludema" nomo estis forigita kun komento "ofendo forigita" el la finna paĝo pri tiaj vortludoj (proksimume bervalaĵoj): jen. En tiun paĝon en la finna la sama uzanto ankaŭ provis ripete entrudi krudajn obscenaĵojn per redaktomilito, ĝis kiam tieaj administrantoj haltigis lin kaj protektis la paĝon. Similajn obscenaĵojn li uzis antaŭ nelonge por nomi siajn gantopupojn en nia Vikipedio. Guglo facile tradukos por nefinnlingvanoj. - Moldur (diskuto) 11:50, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Ĝi ne estas moko de Johannes Virolainen, sed nur vortludo.
  Komento: Ĉiuokaze Uzanto:Jyväskylämies jam revenis krei fuŝajn artikolojn aŭ ne ligitajn al aliaj lingvoj aŭ sen Informkesto aŭ sen internaj ligiloj, kio fakte iĝas ilin ĝermeto forigebla aŭ aŭ ktp. Ni estu atentemaj kaj ne toleremaj por ĉiuj ĉiaj liaj kreaĵoj.--kani (diskuto) 19:33, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 marto 2023 19:51
Artikolo
Craaaqdi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar aspektas mempropagando, fuŝa artikolo, metita de anonimulo kiu kreis nur tion, kun nekomprenebla unua frazo kaj konfuza dua frazo. Ankaŭ la referencoj estas konfuzaj kaj 2 kaj 3 apenaŭ havigas informon. La artikolo ne ekzistas en aliaj lingvoj, kaj aparte ne ekzistas en la hispana artikolo pri hispano (?).
Uzanto
--kani (diskuto) 19:43, 20 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Por: Super nabla (diskuto) 09:34, 22 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]