Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2014/Julio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 13 marto 2014 17:07
Artikolo
[[::Kategorio:Francaj politikistoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nekorekteblaj eraroj en sistemo de kategorioj
Uzanto
Dima41 (diskuto) 17:31, 6 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
estas pli granda kontraŭo al forigo, sed restas nefindiskutitaj aferoj rilate naciecon --KuboF (diskuto) 14:46, 6 Jul. 2014 (UTC)
  Komento: "Francaj politikistoj" signifas "Politikistoj kun etna aparteno al francoj". En la kategorio, laŭ ĉi tiu logiko, devas esti konsiderata nur etneco, sed ne ŝtataneco (alimaniere estus Kategorio:Politikistoj de Francio aŭ "Kategorio:FrancIaj politikistoj"). Pro tio estas erara aparteno de la kategorio al la Kategorio:Politikistoj laŭ ŝtatoj kaj Kategorio:Politiko de Francio. Simile, Kategorio:Urbestroj de Francio ne rajtas esti ĝia subkategorio. Krome, mi opinias, ke divido de homoj laŭ etneco sen detala priskribo de la kriterio estas konfuziga. Ĉi tiu problemo estis antaŭe solvita por personoj de Rusio: ĉiuj kategorioj pri etna aparteno estis forigitaj, anstataŭe mi kreis aliajn pri ŝtato, ekzemple, Kategorio:Politikistoj de Rusio anstataŭ Kategorio:Rusaj politikistoj. --Dima41 (diskuto) 17:31, 6 Mar. 2014 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Laŭ mi sencas kategoriigi kaj laŭ nacieco kaj laŭ agadlando; des pli, ke enhavo de la kategorioj ne estos samaj. Se estas fonto apogantaj naciecon de koncerna homo, estu anakŭ kategorio laŭ nacieco. --KuboF (diskuto) 19:22, 19 Mar. 2014 (UTC)
  2.   Kontraŭ: nur rusiaj kaj ukrajna kaj panama kategorioj havas minoritatan nomon sub Kategorio:Politikistoj laŭ ŝtatoj. Pro unuecigi la kategoriajn titolojn, oni forigu male.--Salatonbv (diskuto) 03:45, 19 Maj. 2014 (UTC)
  3.   Kontraŭ: Tiu ĉi kategorio ekzistas en alilingvaj vikipedioj, kiuj ne pridemandas ĝian ekzisto-rajton. --Dominik (diskuto) 09:09, 20 Maj. 2014 (UTC)

  Komento: Ĝis nun neniu proponis korektadon de eraroj, pri kiuj mi skribis supre; sed ili restas, kaj mi povas proponi por forigo ankoraŭ kelkajn dekojn da erare faritaj kategorioj. Mi forigis la eraran enkategoriigon ĉi tie, tamen nun la kategorio estas malbone trovebla. Mi povas sammaniere kontinui korektadon de aliaj evidentaj eraroj en kategorioj, sed sen detala prilaboro la informo fariĝos netrovebla.--Dima41 (diskuto) 18:18, 19 Maj. 2014 (UTC)

Mi ne vidis antaŭe ĉi tiun diskuton, sed ŝajnas, ke vi estas ĉi tie la sola, kiu trovis la ideon de X-aj politikistoj erara, kaj malgraŭ 3 voĉoj "kontraŭ" vi tamen daŭrigas vian ŝanĝadon? Mi trovas la ideon de kunekzistado de la kategorioj Kategorio:Ukrainaj politikistoj kaj Kategorio:Politikistoj de Ukrainio ne havanta sencon, des pli, ke ĉe alilingvaj vikipedioj mi ne vidis ion tian. --Lohengrin (diskuto) 20:05, 8 Jun. 2014 (UTC)
Mi vidas la voĉojn, sed ne vidas kompreneblan respondon pri tio, kiel oni korektu la erarojn. Por mi ne tiom gravas, ĉu restos la kategorio aŭ ne. Tamen se oni ne priatentos la multajn erarojn, pri kiuj mi skribis supre de ĉi tiu diskuto, pri tio estos problemoj poste. --Dima41 (diskuto) 21:50, 8 Jun. 2014 (UTC)
@Dima41: Ignori la ideon de interkonsento povas riski forbaron.--Salatonbv (diskuto) 23:32, 9 Jun. 2014 (UTC)
Mi remetis por la dua fojo la kategoriojn Kategorio:Prezidantoj de Ukrainio kaj Kategorio:Ĉefministroj de Ukrainio en la laŭmodelan kategorion Kategorio:Ukrainaj politikistoj, kaj Dima41 denove remetis ĝin en la de si kreitan kategorion Kategorio:Politikistoj de Ukrainio, kiun mi proponis forigi. Dima enkondukas ĉi tie sian politikon, kontraŭan al la supra decido. Mi petas pri firma decido rilate tion --Lohengrin (diskuto) 07:16, 10 Jun. 2014 (UTC)
Mi jam kelkfoje detale priskribis, kial mia varianto estas ĵusta kaj aliaj ne taŭgas. Mi aldonis siajn argumentojn, sed neniu respondis. La unusola kontraŭa argumento estis t.n. "komuna decido"; do, ĝi ne sufiĉas, se mankas klarigoj. --Dima41 (diskuto) 14:13, 10 Jun. 2014 (UTC)
Mi pensas ke estus bone denove montri vian teorion ĉi tie aŭ ĉe Diskutejo kaj halti ŝanĝi parton da kategorioj permane aŭ varmakate antaŭ klara interkonsento. Se ĉiu komprenas vin, ni petu al roboto.--Salatonbv (diskuto) 14:26, 10 Jun. 2014 (UTC)
Jes, estas ĥaoso pri la afero (komparu Kategorio:Kategorioj laŭ nacieco kaj Kategorio:Kategorioj laŭ landoj) sed tio ne estas kialo por cedi pri unu el la ebloj. Ni povas ankaŭ en tiu ĉi afero labori laŭ viki-principo "donu fonton". Do se fidinda fonto (ofte la persono mem) asertas ian naciecon, la persono estu en koncerna kategorio laŭ nacieco kaj ĉiam estu en kategorio laŭ lando. Kaj mi vidas tute neniun principan problemon pri tio, ekz. mi mem estas samtempe "slovaka vikipediisto" kaj "Slovakia vikipediisto".
Dume bonvolu ne forigadi artikolojn de unu el tiaj kategorioj, ĉar evidente ne estas interkonsento por tion fari. --KuboF (diskuto) 15:58, 10 Jun. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 majo 2014 20:35
Artikolo
Movada agado de Amri Wandel (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La tuta artikolo estas originala esploro; artikolo sen fontoj, ebla reklamo pri persono
Uzanto
Dima41 (diskuto) 20:37, 28 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Neniu kontraŭas informoj nun estas en la diskutpaĝo de la ĉefa artikolo, eblas kunigi. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj) 14:19, 8 Jul. 2014

Ankaŭ tuj forigu Amri Wandel: Movada agado (alidirektilo).--Dima41 (diskuto) 20:37, 28 Apr. 2014 (UTC)

  • {por}, se necesas, ŝovu la enhavon al la persona artikolo.Narvalo (diskuto) 13:58, 29 Apr. 2014 (UTC)
  • Tio ĉi fakte apartenas al Vikipedio:KA, kaj la alidirektilo fariĝus superflua. --KuboF (diskuto) 11:40, 1 Maj. 2014 (UTC)
Mi redaktis iom la ĉefan artikolon. Tamen ĉi tio estas tute originala esploro kun ebla reklamo, tial mi ne povas kunigi ilin kaj proponis por forigo.--Dima41 (diskuto) 13:06, 1 Maj. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 9 majo 2014 9:25
Artikolo
Kategorio:Statistiko de Esperantujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ruboplena kategorio kun nekomprenebla nomo. Ĉiuj artikoloj el ĝia enhavo apartenu al Kategorio:Esperanto kaj Kategorio:Esperanto-komunumo kaj similaj
Uzanto
Dima41 (diskuto) 09:28, 2 Maj. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Mi ne forigis la kategorion mem, sed forigis el ĝi ĉiujn ĉefnomspacajn artikolojn, kies temo ne estas ia "statistiko de Esperantujo", sed kiuj pritraktas ĝenerale iun alian eron de Esperantujo kaj iu formo de statistiko aperas nur ie meze de la artikola teksto. La elkategoriigitajn artikolojn mi rekompence aldonis al la sekcio "Vidu ankaŭ" en la ĉefa artikolo Statistiko de Esperantujo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:52, 29 Jul. 2014 (UTC)

Transskribo de Esperanto en strekajn kanaojn redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 17 majo 2014 5:59
Artikolo
Transskribo de Esperanto en strekajn kanaojn (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La plej multo de la informo estas malbona. La literumoj "チャィ = ĉji", "ヂィ = ĝi", "ウァ = ŭa" ktp, estas ridindaj kaj de origina esplorado. Ekde septembro 2013 neniu aldonis eksterajn ligilojn. Strekaj kanaoj estas sufiĉa.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 05:15, 10 Maj. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
neniu korektis aŭ pravigis la enhavon dum pli ol du monatoj --KuboF (diskuto) 14:15, 21 Jul. 2014 (UTC)

  Komento: Se estas io utila en tiu ĉi artikolo, mi proponas unuigi kun Esperantigo de vortoj el japana fonto.--Goren (diskuto) 21:11, 22 Jun. 2014 (UTC)

EXO‎ redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 1 junio 2014 19:30
Artikolo
EXO (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉi tiu artikolo malfacile legeblas pro peza stilo. Parte sonas kiel devena el aŭtomata tradukilo. Eĉ ne indas korekti. Pli facile estus verki novan artikolon fare de tiu kiu interesas pri la temno. Krome la aŭtoro estas anonimulo al kiu ne eblas komuniki.
Uzanto
--Seminario (diskuto) 15:15, 26 Maj. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Forigita ĉar evidente temas pri maŝintradukaĵo, supozeble per Google Translate (ekz. "un nova boy band en Marŝas aŭ Aprilo" pro la angla "March" = kaj "marto" kaj "marŝo"). Tian tradukaĵon kiel komencon povas ĉiu ajn serioza kontribuanto facile produkti denove. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:04, 30 Jul. 2014 (UTC)

  Komento: Mi proponas konservi la artikolon por ebla reverkado. Mi provizore ne povas fari tion. --Dominik (diskuto) 09:49, 27 Maj. 2014 (UTC)

Kategorio:Politikistoj de Ukrainio redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 17 junio 2014 12:32
Artikolo
Kategorio:Politikistoj de Ukrainio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La kategorio ne kongruas kun la modelo uzata kaj en Esperanta, kaj en verŝajne ĉiuj alilingvaj vikipedioj: nome, ke oni uzas adjektivon prezentantan la naciecon (komparu ekz. kun en:Category:Ukrainian_politicians. La ĝusta kategorio estas Kategorio:Ukrainaj politikistoj, de kiu la uzanto Uzanto:Dima41 senĉese, kaj malgraŭ la antaŭa decido de la komunumo, ŝovas diversajn artikolojn en tiun de si kreitan (nome - tiun, kiun mi proponis forviŝi), prezentante sian vidpunkton la sola ĝusta. La antaŭa propono lia - nuligi la kategorion Francaj politikistoj, estis rifuzita, kaj ĝis nun ĝi restas la sola ĝenerala kategorio por la politikistoj de Francio.
Uzanto
Lohengrin (diskuto) 12:03, 10 Jun. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
ne estas klara interkonsento, indas pli da diskutado sed tio prefere okazu aliloke --KuboF (diskuto) 14:37, 6 Jul. 2014 (UTC)

  Por: Mi volis unuigi tian formon ekde la diskuto Kategorio-Diskuto:Homoj laŭ nacioj. Mi vere opinias, ke la formo "personoj de/en lando" (aŭ Kategorio:Politikistoj de Ukrainio) ankaŭ estas eblo. Tamen, klara kontranxaĵo videblas en la supra forigdiskuto #Kategorio:Francaj politikistoj. Do, pro la sama principo oni devas forigi ĉi tiun kategorion. Ĉiuokaze, tiaj multegaj kategoriaj ŝanĝoj post diskuto estu per roboto.--Salatonbv (diskuto) 13:08, 10 Jun. 2014 (UTC)

  Forte kontraŭ: "Ukrainaj X" kaj "X de Ukrainio" / "Ukrainiaj X" estas du tute aliaj aferoj. La unua temas pri nacieco, la dua pri ŝtataneco. Tiu diferenco estas kialo por restigi ilin, kvankam necesos ordigi multajn kategorioj (vidu interplektitajn kategorioj en Kategorio:Kategorioj laŭ nacieco kaj Kategorio:Kategorioj laŭ landoj). Mi pledas por uzado de la ambaŭ sistemoj samtempe, precipe, ĉar la enhavo de la kategorioj estos malsama. --KuboF (diskuto) 16:23, 10 Jun. 2014 (UTC)

Ne multajn, sed preskaŭ cent procentojn el ili. Kial la vikipedioj alilingvaj ne trovas tiun diferencon? Kial por poloj kaj angloj, ekzemple, polaj politikistoj estas la ĉefa kategorio, kiu arigas ĉiujn prezidantojn, ĉefministrojn kc., dum la kategorio politikistoj de Pollando en tiulingvaj vikipedioj tute ne ekzistas? Anstataŭ perforte antaŭenpuŝi vian "mi opinias" en nian vikipedieton, eble rigardu al aplikataj ekzemploj en vikipedioj multoble pli grandaj ol ĉi tiu. Cetere, lasi por ĉiuj landanoj po du kategoriojn signifos, ke ĉiuj tiulandaj politikistoj krom minoritatanoj devos esti metitaj en la kategoriojn kaj Politikistoj de X, kaj X-aj politikistoj, kio jam najbaras sensencon --Lohengrin (diskuto) 17:56, 10 Jun. 2014 (UTC)

  Komento: Laŭ la gramatiko de Esperanto,

  1. Ukrain-i-a estas adjektivo de la vorto Ukrain-i-o, do, rilatas al la ŝtato Ukrainio;
  2. Ukrain-a estas adjektivo de la vorto ukrain-o, do, rilatas al la etno ukrainoj;
  3. "Politikistoj de Ukrainio" = "Ukrainiaj politikistoj" = "Politikistoj, rilataj al Ukrainio"
  4. "Ukrainaj politikistoj" = "Politikistoj - etne ukrainoj"

Propono de Uzanto:Lohengrin signifas, ke ne devas ekzisti Kategorio:Politikistoj de Ukrainio (pri politikistoj, rilataj al Ukrainio) pro tio, ke ekzistas Kategorio:Ukrainaj politikistoj (pri politikistoj, rilataj al ukrainoj). Fakte tio ĉi estas propono tute forigi kategoriigon laŭ ŝtata aparteno kaj restigi nur kategoriigon laŭ etneco. Tial mi povas aserti, ke ĉi tiu uzanto malhelpas korektadon de evidenta eraro; tio ĉi povas esti de mi konsiderata kiel 1. Vikipedio:Vandalismo AŬ 2. nekompreno de la esperantaj vortoj, bazata sur eŭropcentrismo. Des pli la proponinto ligas al la angla lingvo, en kiu la vorto "ukrainian" estas multsignifa (ĝi povas signifi kaj "ukrain-aj", kaj "ukrain-i-aj"). Mi vidas, ke jam estas tempo por korekti ĉiujn similajn erarojn, ekzistantajn en la Vikipedio, kaj tute ŝanĝi la nunan sistemon; kaj mi okupiĝos pri tio, kiam mi havos sufiĉe da tempo, malgraŭ iuj strebas al tio malhelpi ne klarigante sian pozicion. Pri Rusio mi jam kreis normalan bone legeblan sistemon. --Dima41 (diskuto) 20:30, 10 Jun. 2014 (UTC)

Laŭ PIV
  1. ukraino - Ano de slava gento, loĝanta precipe en Ukrainio.
  2. ruso - Ano de slava gento, loĝanta precipe en Rusio.
  3. rusa - Rilata al rusoj aŭ al Rusio.
"ukraina" ne troveblas kiel artikolo; tamen laŭ la principo de "ruso - rusa", la adjektivo "ukraina" ne nur temas pri "etno" sed, "Rilata al ukrainoj aŭ al Ukrainio". Do, "ukrainaj politikistoj" signifas "etne ukrainaj politikistoj aŭ politikistoj en/rilataj al Ukrainio".--Salatonbv (diskuto) 22:22, 10 Jun. 2014 (UTC)
Laŭ logiko de Esperanto la ĉefa signifo estas tia, kian mi montris. Oni ne uzu ian apartan aldonitan signifon, por ke la nomoj ne estu dubindaj. --Dima41 (diskuto) 00:21, 11 Jun. 2014 (UTC)
Tio estas unu teorio sed ne interkonsento en Esperantio. Almenaŭ tio ne estas kialo por nomi "evidenta eraro", "nekompreno de la esperantaj vortoj" aŭ "vandalismo". Se ni elektus tiun sistemon, ni devus forigi tutajn "dubindajn" adjektivojn el kategoriaj kaj listaj titoloj en vikipedio. Jenaj estas simplaj demandoj:
Anstataŭ pretendi esti specialisto pri la lingvo, Dima, citu fontojn. Ja vikipedio ne estas loko por prezenti siajn teoriojn, sed uzi la jam uzitan enhavon. La pola Polscy politycy signifas ja Polaj politikistoj, punkto fino. Kaj jen kelkaj citoj el PIV, al kiu mi fidas iom pli ol al la dujara esperantisto:
  • sved/a Rilata al svedoj aŭ al Svedio: la sveda klimato, politiko, neŭtraleco (notu: ne Svedia)
  • hispan/a Rilata al la hispanoj aŭ al Hispanio
  • ĉin/a Rilata al la ĉinoj, aŭ al Ĉinio: la ĉina skribo, literaturo; la Sudĉina Maro
  • rus/a Rilata al rusoj aŭ al Rusio: la rusa alfabeto, lingvo, arto, poezio; la rusa registaro
Ukrainaj politikistoj estas ja politikistoj rilataj al Ukrainio.
PS. Eĉ la substantivoj ne estas evidente etnaj, se german/o, krom ano de ĝermana gento, estas ankaŭ Civitano de Germanio --Lohengrin (diskuto) 07:35, 11 Jun. 2014 (UTC)
La lingvo Esperanto donas sufiĉan eblon por distingi ĉi tiujn terminojn. La vortoj "Rusia", "Ukrainia", "Hispania" estas ĝustaj kaj unumaniere kompreneblaj; oni uzu ilin, por ke eblu kompreni, pri kio temas. Nun pro uzado de la dumaniere komprenablaj "ukrainaj", "hispanaj" ktp. oni miksas la du signifojn: ekzemple, Kategorio:Hispanaj politikistoj samtempe apartenas al Kategorio:Hispanoj kaj Kategorio:Politiko de Hispanio; el tio ĉi mi vidas, ke oni konfuzas la du signifojn kaj uzas ilin samtempe, tio por enciklopedio ne taŭgas. --Dima41 (diskuto) 16:34, 11 Jun. 2014 (UTC)
Dankon, Lohengrin, pro la valora rimarko (dume mi opinias havon de kategorioj laŭ nacieco kaj laŭ agadlando ne sensenca, tamen). Nun mi vidas, ke PIV difinas "ĉino"-n kiel "Civitano de Ĉinio", do tute ne nacieco sed civitaneco (kio por mi estas nova). Mi cerbumas, ĉu ne estas unu el (sistemaj?) eraroj en PIV. --KuboF (diskuto) 13:06, 16 Jun. 2014 (UTC)
Kial iuj Vikipedioj ne distingas inter nacieco kaj ŝtataneco? Ekzemple ĉar tiea lingvo la aferon ne distingas / kunigas. Ankaŭ en la slovaka "slovenský politik" signifas 1) politiko de slovaka nacio, 2) politiko politikumanta en Slovakio. Tamen, multaj aferoj estas distingataj, vidu Kategorio:Kategorioj laŭ nacieco kaj Kategorio:Kategorioj laŭ landoj. --KuboF (diskuto) 13:06, 16 Jun. 2014 (UTC)
Ne daŭrante senliman diskuton ĉi tie, sed kial ne fari baloton?--Salatonbv (diskuto) 09:50, 16 Jun. 2014 (UTC)
Propono A Propono B

Kategorio:Personoj de Hungario

- Kategorio:Pedagogoj de Hungario
- Kategorio:Pastroj de Hungario
- Kategorio:Personoj el Rumanujo al Hungario
- Kategorio:Esperantistoj de Hungario
- Kategorio:Naskiĝintoj en Hungario‎

Kategorio:Hungaroj

- Kategorio:Hungaraj pedagogoj
- Kategorio:Hungaraj pastroj
- Kategorio:Rumanujaj hungaroj
- Kategorio:Hungaraj esperantistoj
- Kategorio:Naskiĝintoj en Hungario‎

Kategorio:Hungaroj

- Kategorio:Hungara lingvo
Balotojn ni provas eviti, ĉar opinio de plejmulto ne estas nepre plej taŭga opinio (vidu balotojn pri politikistoj). Sed dankon, pro la resumo de proponoj. --KuboF (diskuto) 13:06, 16 Jun. 2014 (UTC)

Koncepto de nacieco redakti

En la diskuto estis uzitaj ekzemploj de PIV (ĉefredaktita de franco nome de sennacieca asocio). Onidire la kompreno de "nacio" ĉe okcidenteŭropanoj (kiel la ĉefredaktisto) kaj orienteŭropanoj estas tute alia (pri aliaj homoj mi ne scias). Ĉu tio influis la difinojn en PIV? Se jes, ni prenu PIV-on singarde rilate al naci(an)eco. --KuboF (diskuto) 15:46, 16 Jun. 2014 (UTC)

La kompreno de termino "nacieco" estas diversa en eŭropaj lingvoj kaj en la rusa lingvo. (Pro ĉi tiu konflikto, interalie, estas multaj eraroj en interviki-ligiloj.) Esperanto ebligas tute eviti ĉi tiujn problemojn; tiel mi opinias, ke en PIV estas portempa eraro - rompigo de la reguloj de Esperanto, kaŭzita de neĝusteco de naciaj lingvoj. Krome, mi vidas, ke en ruslingva Vikipedio estas organizita tiel, ke la problemoj ne ekzistas; jen estas la sistemo:

Do, mi jam formulis sian proponon, ke en E-Vikipedio ne estu kategorioj, kiujn oni povas diversmaniere kompreni. Estu nenie "Ukrainaj ..." aŭ "Francaj ..." aŭ "Rusaj ..."; estu nur:

  • "Politikistoj de Ukrainio", "Aktoroj de Francio" ktp.
  • "Ukrainoj", "Francoj" ktp., sed ili ne enhavu informon pri konkretaj homoj
  • kategorioj laŭ lingvoj por lingvo-rilataj uloj, ekzemple, verkistoj: "Ruslingvaj verkistoj", "Ukrainlingvaj poetoj" kaj similaj

Se en la Esperanto-Vikipedio estos alia sistemo de kategoriaj nomoj, kun la nomoj kiujn oni povas kompreni alimaniere, nepre bezonatas priskriboj sur kategoriaj paĝoj (kiel, ekzemple, en Kategorio:Rusoj). --Dima41 (diskuto) 02:52, 17 Jun. 2014 (UTC)

@Dima41: Kiel vi povas diri, ke la difino de "Ukraino(j)" enhavus lingvon kiel la rusa... ruslingva vikipedio? La adjektiva formo "la ukraina" ja signifas "la ukraina lingvo" en kutima esperanta konversacio, sed ĝi estas preterlasado, kaj mi ne pensas, ke oni konsentas kun tia ideo ke "Ukraino" estus "lingvo sed ne homo". Plue, el viaj ekzemploj "Ruslingvaj verkistoj", "Ukrainlingvaj poetoj", kiel vi kreus novan esprimon por "ukrainaj esperantistoj"? Mi ne almenaŭ komprenus la signifon de "ukrainlingvaj esperantistoj".
@KuboF: Jes, opinio de plejmulto ne estas nepre plej taŭga opinio, sed niaj opinioj ankaŭ ne estus ĝustaj. --Salatonbv (diskuto) 04:42, 17 Jun. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 24 junio 2014 12:32
Artikolo
Ŝvitĉemizo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Enhavomanka. Mi markis mankon de alilingvaj ligiloj: ĉikaze gravas, ĉar kondukas al konfuzo. En la ĝermeto, fare de anonimulo, oni diras, ke angla vorto estas "Sweat shirt", sed ne estas en la anglalingva vikipedio tiu artikolo, kvankam foje oni uzas tiun esprimon. Tamen en la franca versio aŭ la koresponda hispanlingva kondukas al la anglalingva , kio tute ne estas "shirt". Do, pri kio temas? Sen iu ajn priskribo la ĝermeto meritas forigon aŭ ŝanĝi ĝin al korespondo kun la menciitaj artikoloj.--kani (diskuto) 15:45, 17 Jun. 2014 (UTC)
Uzanto
----kani (diskuto) 15:45, 17 Jun. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
neniu kontraŭo, restis ĝermeto dum pli ol monato, vortareca, la vorto apenaŭ retroveblas ekstervikipedie --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:13, 30 Jul. 2014 (UTC)

  Komento: Tiaj ĉi kazoj klare montras al mi neceson jam vere prilabori politikon por Ŝablono:Urĝe korekti. Bone, mi klopodos fari sekvan semajnon. --KuboF (diskuto) 13:12, 18 Jun. 2014 (UTC)

  Komento: Tio eble estas Hoodie (bluzo kun kapuĉo, sportbluzo, sportpulovero... mi ne scias kiel nomi) --Lohengrin (diskuto) 08:12, 19 Jun. 2014 (UTC)

  Komento: Laŭ la malgranda enhavo kiun tiu ĉi artikolo jes havas, mi ne povas deveni pri kio temas. Angla vorto en:Sweatshirt fakte signifas tipon de pulovero kun sola diferenco ke ĝi estas tajlorita ne el lano, sed el dika kotona materio. Se temas pri ĝi, mi dubas ke endas havi apartan artikolon pri tio. Unuigo kun pulovero laŭ mi estus enorda.--Goren (diskuto) 21:05, 20 Jun. 2014 (UTC)

Putin ĥujlo! redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 25 junio 2014 21:29
Artikolo
Putin ĥujlo! (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi dubas pri menciindeco de la artikolo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 21:19, 18 Jun. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
--KuboF (diskuto) 13:44, 1 Jul. 2014 (UTC)

  Komento: Ankaŭ en kelkaj aliaj vikipedioj jam okazas diskutoj pri forigo. Krome la titolo sonas maldece en la rusa. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 21:19, 18 Jun. 2014 (UTC)

Nun ĝi estas sufiĉe notinda kaj menciata en multaj informiloj. La diskutoj en aliaj vikipedioj komenciĝis pli frue, kiam ĝi ne estis tiom konata, kaj nun ĝenerala konsento estas ke ĝi menciendas.--Goren (diskuto) 21:25, 18 Jun. 2014 (UTC)

  Komento: La fakto ke la temeto aperis en amaskomunikiloj kaj en alilingvaj vikipedioj ne malhelpas ke ĝi estas absolute neneutraleca afero. Ĉu ĉiu frazo uzata en sociaj aŭ politikaj aferoj meritos artikolon?--kani (diskuto) 21:52, 18 Jun. 2014 (UTC)

Ne, nur tiu, kiu iĝas memo kaj komencigas tutmondan movadon.--Goren (diskuto) 22:12, 18 Jun. 2014 (UTC)

  Kontraŭ: Certe, la artikolo estas malneŭtrala: la kanto estas priskribita nur kiel ilo por politika luktado, malgraŭ multaj konsideras ĝin kiel stulta insultaĵo sen iu serioza ideo. Tamen populareco (kaj de tie menciindeco) de la kanto estas pruvita en citataj fontoj. --Dima41 (diskuto) 07:07, 19 Jun. 2014 (UTC)

  Kontraŭ: Malneŭtrala estas la kanto mem, sed la artikolo ja objektive prezentas faktojn kiuj rilatas al ĝi. La teksto estas polurinda, sed artikoli pri ofendaj materialoj ne estas kontraŭ la principoj de Vikipedio - des pli, ke ĉi-kaze temas pri afero mondfama kaj kun pluraj fontoj --Lohengrin (diskuto) 08:02, 19 Jun. 2014 (UTC)

  Kontraŭ: konata kanto --81.177.140.211 11:21, 19 Jun. 2014 (UTC)

  Kontraŭ: Pro antaŭpriskribitaj kialoj. Cetere, ĉu ne jam venis tempo fermi la diskuton? Ĝi estis finunta je la 24-a de junio, kaj nun jam estas la 1-a de julio.--Goren (diskuto) 11:46, 1 Jul. 2014 (UTC)

Personaj ŝablonoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 29 junio 2014 21:26
Artikoloj
[[::Kategorio:Personaj ŝablonoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Persona ŝablono (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Ŝablonaro Ĉiuĵaŭde (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Pejnaĵoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Personaj ŝablonoj prefere estu kreitaj en uzanto-nomspaco, ne en la ŝablona. Dume mi konas nur du personajn ŝablonoj - ambaŭ provizas navigilon, kiu grupigas ŝablonojn laŭ kreinto, ne laŭ uzokampo, kion mi konsideras tute maltaŭga grupigo (kaj aldone ambaŭ redaktantoj ne plu aktivas). Mi eventuale povus imagi lason de la kategorio kaj la ŝablono, sed dume mi ne vidas utilon.
Uzanto
KuboF (diskuto) 21:54, 22 Jun. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--KuboF (diskuto) 14:31, 6 Jul. 2014 (UTC)

  Komento: (volonte aldonu pliajn personajn ŝablonojn) --KuboF (diskuto) 21:54, 22 Jun. 2014 (UTC)   Komento: Krome mi forigis ankaŭ Ŝablono:AlilingvaArtikolaro Ĉiuĵaŭde kaj alinomigis Ŝablono:Pejno al Uzanto:Pejno Simono/Ŝablono:Pejno, ĉar anakŭ tio estas persona ŝablono (se ne plu aktiva redaktanto), sed laŭ mi pli indas konservi ĝin po li. Se vi trovas pliaj personajn ŝablonojn, bv. informi. --KuboF (diskuto) 14:31, 6 Jul. 2014 (UTC)

Ŝablono:PortaloHs dekstre redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je sabato 5 julio 2014 17:03
Artikoloj
Ŝablono:PortaloHs dekstre (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:PortaloHs maldekstre (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La unua ŝablono estas ne uzata, ne dokumentata ŝablono kaj eĉ sen intervikioj. La dua estas nur ne uzata ŝablono. Tamen ankaŭ ĝi estas superflua.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:46, 28 Jun. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
la ŝablonoj estas relative belaj sed ili ne estis akceptitaj --KuboF (diskuto) 14:36, 6 Jul. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 16 julio 2014 13:03
Artikolo
Hendrix Adi Surya (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Hoakso evidenta: brita aktoro kiu ne estas en angla vikipedio, kun memportreta foto farita de propra komputilo, partopreninta en filmoj ekde la 1970-aj jaroj al la aktualo, ĉiuj el superherooj kun Casting (?) de superuloj kiaj Jackie Chan, jean claude van damme, arnold schwarzenegger, sylvester stallone... tio estas agado de la propra knabo de la foto kiu enuas ferie hejme anstataŭ iri al strando
Uzanto
Rezulto
  Forigita
—La komenton aldonis, sen subskribo, Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj) 09:41, 9 Jul. 2014

  Komento: La knabo jam estis forbarita en du vikioj kaj liaj artikoloj same forigitaj. Mi ĵus proponis por forigo ankaŭ liajn bildojn en Komunejo. --KuboF (diskuto) 09:37, 10 Jul. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 23 julio 2014 19:52
Artikolo
Nolziz28 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉi tiu YouTube-kanalo ne estas sufiĉe notinda aĵo por enciklopedio. Fuŝa gramatiko.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 19:04, 22 Jul. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
ne menciinda --KuboF (diskuto) 13:57, 25 Jul. 2014 (UTC)
  Por: Krome mankas alilingvaj versioj en la rilata Vikidatuma ero. Kaj mi nenion rilatan trovis en Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:23, 22 Jul. 2014 (UTC)
  •   Por: Mi konas pli menciindajn YouTube-kanalojn, kiujn nur malfacile oni akceptus. Mi krome ŝanĝis la tempolimon, ĉar laŭ la regularo pri forigado estas por neenciklopediaĵoj limo unu tago. (kaj eblus eĉ uzi tujan forigon, pro suspekto pri reklamo) --KuboF (diskuto) 15:38, 23 Jul. 2014 (UTC)