Mia nomo estas Goren. Mi mem elektis tiun ĉi nomon kiam mi aĝis ĉ. 3 jarojn. Mi ankaŭ havas pasportan nomon, donitan far miaj gepatroj kaj la Ŝtato, sed mi preferas ne uzi ĝin kiam tio eviteblas. Dum plejparto de mia vivo mi loĝis en Sankt-Peterburgo, Rusio. Dum kelkaj jaroj mi loĝis en urbo Aŭklando en Novzelando, sed ne plu.
Mi havas kelkajn edukojn. Unue mi studis biologion, en kiu aparte specialiĝis pri zoologio, fiziologio kaj kondukscienco. Poste mi ricevis alian gradon pri pura matematiko. Nun mi laboras en la kampo de kvantuma fiziko. Mi ankaŭ memstare studis kaj legis multajn tekstojn pri komputiko, historio kaj lingvistiko. Do, mi havas sufiĉe grandan sferon de interesoj. Alia aĵo kiun endas scii pri mi estas ke mi havas sindromon de Asperger, pro tio oni ofte rigardas min "stranga" en persona komunikado.
Politike mi estas anarkiisto. Mi kondemnas ekziston de perforto kaj centralisma maŝino de perforto, t.e. la Ŝtato. Mi tamen subtenas liberan merkaton kaj uzon de mono por faciligi interŝanĝon de risurcoj. El skoloj de anarkiismo, do, mi asociiĝas kun anarkiismo sen adjektivoj, libertarianismo kaj agorismo.
Mi forte kontraŭas ĉiujn formojn de imperiismo. Mi en iuj kondiĉoj subtenas separismon de regionoj, ĉar ĝi faras la mondon pli diversa kaj apartajn ŝtatojn pli malforta. Mi, tamen, kredas ke la pli grandaj kaj potencaj ŝtatoj devas dispartiĝi unuaj, pli frue, ol najbaraj pli malgrandaj ŝtatoj. Aliokaze apartiĝintaj partoj de malgrandaj ŝtatoj estos tuj englutitaj far pli grandaj aŭ iĝos iliaj pupoj, kiel ni vidis jam multfoje dum la plej nova historio. Pro tio mi, ekzemple, subtenas apartiĝon de Tibeto kaj Iĉkerio, sed ne disfalon de Ukrainio aŭ Kartvelio.
Mi estas ateisto kaj entute mankas iun kredon je iuj supernaturaj estaĵoj. La sola kredo kiun mi havas estas informo, mondo de informoj kaj interŝanĝoj de scioj kiuj formas unuitan infosferon de la homaro. Mi forte kaj sisteme kontraŭas ĉiun leĝaron pri kopirajtoj. Laŭ mi ĝi estas formo de perforto, cenzuro kaj baro kontraŭ procezo de libera interŝanĝo de informoj, je kiu dependas tuta progreso de la homaro. Pro tio mi nepre ne volas pagi iun monon al kopirajtistoj, kiuj uzos ĝis por lobiado de reprizaliaj kopirajtaj leĝoj. Por eviti tion mi estas pirato kaj uzas teknologiojn de dosiera interŝanĝo kiel BitTorrent. Mi ankaŭ subtenas la movadon de libera programaro kaj laŭeble uzas liberajn programojn je mia komputilo. Mia operaciumo dum jam longa tempo estas Ubuntu.