Esperantigo de vortoj el japana fonto
Esperantigo de vortoj el japana fonto temas pri la varieco kaj karakterizo de japanaj fontaj vortaj plene adoptitaj en la nuntempa Esperantolingvo. La substantivoj finiĝas kun la litero “O” samkiel aliaj fontaj vortoj. Ne konfuziĝu kun la maniero por latinigi la japanlingvon per Esperantan alfabeton, kiu eble uzas aliajn literojn kaj signojn (kiel "ō" kaj apostrofo), kaj ne estas koncernata kun Esperanta gramatiko pri vortofinaĵo aŭ pri la limo de esperantaj literoj (kiel “Ŭ” en la komenco aŭ poste "O").
Radiko redakti
Konsonantoj redakti
La baza maniero por esperantigi la japanan vorton estas plejparte sama kiel la transskrib-tabeloj per la Esperantajn literojn, kiuj estis konsiderataj de kelkaj japanaj esperantistoj. Alivorte, la uzataj literoj ĉi tie estas multe transliterumebla kun la transskribado Hepburn, ekzemple, Hepburn-sisteme sa estas Esperante "sa", shi = "ŝi", ta = "ta", chi = "ĉi", tsu = "cu", fu = “fu”, ktp. Ankaŭ, malgraŭ la alofonoj de R-sonoj en la japana, kaj trilo estas malofta, Esperantigita vortoj nepre uzas "R"-on tiel kiel aliaj Rōmaji-oj.
Ŭ kaj V (W) redakti
Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de W en la japana, oni povas uzi Ŭ-on. Tamen, se oni plene Esperantigas, oni ne povas uzi Ŭ komence de vorto aŭ post konsonanto,[1] ĉar la Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”, kvankam nur du versioj en la rusa kaj germana.
N kaj M redakti
Esperantigi la sonon/literon de hatsuon estas malsame kun "Transskribado Hepburn por Trafiksigno" (HT), sed samkiel "Transskribado Hepburn por Stacidom-signo" (HS).
- 神道, shintō = ŝintoo[3]
- 天ぷら, tenpura (HT)/tempura (HS) = tempuro[3][noto 3]
- 短歌, tanka = tankao[3][noto 4]
Pri silabfina "N", bonvolu vidi sube.
J (Y) redakti
La sono/litero de yōon (ekzemple kyo) kutime ne estas transskribata en Esperanto (ne "kjo", sed "kio").
- 東京, Tōkyō = Tokio[2][3][4][6] (ne *Tokjo)
- 京都, Kyōto = Kioto[2][3][4][6] (ne *Kjoto)
- 九州, Kyūshū = Kiuŝuo.[4] Sed ankaŭ povas esti Kjuŝuo.[6]
Malgraŭ la komuna radiko en multaj eŭropaj lingvoj, iuj vortoj rekte transskribas la nuntempan japanan sonon.
Kiam la vokalo i sekvas konsonantojn kiel "k", "n", "h", ktp, samkiel aliaj Rōmaji-sistemoj, la Esperantalitero ne tre zorgas pri la fonta sono.
Z (Z) kaj Ĵ (J) redakti
Tiuj literoj iomete estas elektitaj ne laŭ japana literumo (yotsugana), nek laŭ sonoj ĉe la komenco aŭ meze de vorto.
Duobla konsonanto redakti
Duobla-konsonantoj (sokuon) emas esti ignorataj.
- 河童, kappa = kapao
- 札幌, Sapporo = Saporo[2][4]
- 鳥取, Tottori = Totoro[2]
- 北海道, Hokkaidō = Hokajdo.[2][3][4] Sed ankaŭ povas esti Hokkajdo.[6]
Vokaloj redakti
Baze la transskribo de vokaloj estas sama kiel aliaj sistemoj de Rōmaji: a = a, i = i, u = u, e = e, o = o.
Pri silabfinaj vokaloj, bonvolu vidi la sekvan sekcion.
Longaj vokaloj redakti
La longeco de vokaloj (Chōon) ofte estas ignorataj samkiel de HT.
Diftongo redakti
Samkiel japana-cirila transskribado de Sistemo de Polivanov, Esperantigita vorto emas rigardi la kombinacion de iuj vokaloj kiel diftongo.
Tamen, ankaŭ estas ekzemplo de 合気道, aikidō = aikido.
Silabfino redakti
Malgraŭ la litero/sono de nacia vorto, Esperantigita formo de la substrantivo nepre havas O-finaĵon. Jen estas la ekzemploj de japanaj fontaj vortoj, kiuj origine havis en silabfino nur la literon de A, I, U, E, O, aŭ N.
A redakti
- a --> ao
- a --> o
I redakti
- i --> io
- 寿司, sushi = suŝio[3]
- 草履, zōri = zorio[3]/zorioj
- 折り紙, origami = origamio
- 餅, mochi = moĉio[3] (rizkuko)
- i --> o
- i --> jo
U redakti
- u --> uo
- 豆腐, tofu = tofuo
- u --> o
- 俳句, haiku = hajko/hajkaro
E redakti
- e --> eo
- e --> o
O redakti
- o --> oo
- o --> o
- ō --> oo
- ō --> o
- 柔道, jūdō = ĵudo
- 合気道, aikidō = aikido
N redakti
Kvankam la finsono de N en la japana havas plurajn alofonojn, ĝi nepre estas transskribata nur per la litero "N" samkiel aliaj Rōmaji-oj.
- n --> no
Kritiko redakti
Jenaj ekzemploj povas esti konsiderataj kiel superfluaj vortoj.[8]
- 箸, hashi = haŝioj[3] --> manĝobastonetoj
- 茶の湯, chanoyu = ĉanojo[3] --> te-ceremonio.
- 津波, tsunami = cunamo --> marondego.
Notoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Bertilo Wennergren, 2005
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Poŝatlaso de la Mondo (Prago, 1971)
- ↑ 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 3,26 3,27 3,28 3,29 3,30 3,31 3,32 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 4,9 Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
- ↑ La Ondo de Esperanto - Deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ pri deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ la 9-an de aprilo de 2023.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)
- ↑ Verbo "Harakiri" aperas en PIV.
- ↑ Superfluaj Vortoj laŭ persona listo de Thierry Salomon