Esperantigo de vortoj

Esperanto havas vortojn el multaj fontoj. Ĉi-sube trovu regulojn, indikojn aŭ instrukciojn por plena esperantigo de vortoj (ankaŭ nomoj lokaj aŭ personaj) el diversaj lingvoj. Temas ne pli nura transliterumadotransskribado (lingvoscienco), sed pri plena asimilo.

Ĝeneralaj reguloj redakti

Grafismo aŭ fonetismo redakti

Cite el la 32-paĝa broŝureto de André Cherpillod "La zamenhofa radikfarado":

 
 Rilate la esperantan radikfaradon, oni povas konstati, ke du skoloj ekzistas jam de longe. / La unuan skolon oni povas nomi grafisma skolo. Ĝi montras plej grandan respekton al la grafismo de la vortoj, kaj al ilia internacia prononco, ne nur enlanda. [...] Male, la dua skolo estas la fonetisma skolo. Ĝia sola regulo estas la plej granda emo al la respekto de la nacia fonetismo, sen konsidero de la ortografio, nek de la diferencoj, kiuj povas ekzisti ene de unu ŝtato inter la anoj de diversaj provincoj, aŭ inter individuoj. [...] Bedaŭrinde, Zamenhof neniam donis precizajn regulojn por esperantigi etnolingvajn vortojn. Oni vidis, ke la ĉi-supra 15a regulo de la Fundamento estas tre malpreciza kaj malfermas la pordon al ĉiuj fantaziaĵoj. Reguloj pli-malpli precizaj estis eble en la menso de Zamenhof, kaj li aplikis ilin nekonscie, sed li ne skribis ilin en leĝofara formo. Ĝuste ilin mi volas retrovi, eĉ parte, esplorante la zamenhofan leksikon. La PIV skribas «Esperanto praktike kombinas en siaj vortoj la grafismon kun la fonetismo» (p. 302). Jes, sed bedaŭrinde ne tre regule. Kiel oni vidos, la esperantaj zamenhofaj vortoj respeguligas pli ofte la grafismon de la nacilingva etimo, ol ĝian fonetismon. 
— André Cherpillod, La Zamenhofa Radikfarado

Specialaj kazoj redakti

Duoblaj konsonantoj redakti

Vidu Duoblaj konsonantoj en Esperanto

Kvankam ne ofte, duoblaj konsonantoj en esperanto ja aperas ne nur en kunmetitaj vortoj, sed ankaŭ ene de radikoj (ankaŭ zamenhofaj kaj fundamentaj). Temas pri malofta fenomeno, tamen neniel malpermesita. Simile, sed pli ofte, okazas pri duoblaj vokaloj. Jen NPIVaj ekzemploj de nova duobla konsonanto: Gujjango, Tajjŭano.

Konsonantkombinoj ene de radiko redakti

Ekzistas neniu regulo malpermesanta ene de radikoj konsonantkombinojn egalajn al tiuj okazantaj kaze de kunmetoj (kiel la tute normalaj "dekkvara", "ekguti", "longkrura", "pagkarto" aŭ "strangkaraktera"). Tre oftas tiaj konsonantkombinoj en esperanto: katguto, kokcigo, koktelo, Mahatmo, magmo, orstedo, rentgeno, "ŝvabri". Ankaŭ de similaj aŭ proksimaj konsonantoj: amnestio, amnezio, amnio, hurlo, Irlando, Karlo, lirlo, perlo. Ankaŭ komence de radikoj: Dnepro, Dnestro, Dvino, Ftio, ftalo, Gdansko, ktenoforo, Lvovo, Nĝameno, Mbabano, pterodaktilo, Tbiliso, tmezo... Tute ne ekzistas eventuala sub- aŭ krom-regulo, ke ne eblus kombini konsonantojn kun la sama artikulacia punkto.

Ĉi-rilate, oni bonvolu legi en PMEG, en la ĉapitro pri elparolo, pri la fenomeno konsonanta variado, t.e. la diversaj manieroj prononci, ekzemple, la vorton "ekzemplo". Kaj oni ne forgesu, ke malofteco ne egalas al malĝusteco aŭ evitindo.

Aparte de tiuj jam okazantaj en la radikaro de la Fundamento, novaj kombinoj povas aperi kaj daŭre aperas en la lingvo: Bharato, ĥmero, Lhaso ktp. Eble kelkaj parolantoj bezonas fari paŭzon aŭ paŭzeton (kun diversaj longecoj) por prononci tiajn vortojn; ĉiel ajn, la samo validas koncerne aliajn aŭ la samajn parolantojn, se temas pri prononcado de fundamentaĵoj kiel "knabo" aŭ "scienco".

KV kaj GV redakti

Fonetika fenomeno de pra hindeŭropa lingvaro estas la "dulipa apendikso", malklara kaj tre mallonga sono antaŭ vokaloj. Nur kelkaj hindeŭropaj lingvoj, ĉefe la angla, konservis tiun sonon, ekzemple, en weather. Tiu sono okazas per la rapida malfermo kaj fermo de lipoj kune la sono de sekva vokalo. Greka lingvo konservis tiun sonon ĝis homera periodo, sed poste perdis ĝin. Latina lingvo (kaj sekve latinidaj lingvoj) por konservi ĝin aldonis fonemoj /k/ kaj /g/ antaŭ ĝi. Dum Mezepoko la plejparto de la ĝermanaj kaj de la slavaj lingvoj ŝanĝis la dulipan apendikson al /v/, kaj latinidaj lingvoj ŝanĝis ofte la grupojn /gw/ kaj /kw/ al simplaj /g/ kaj /k/, sed konservis ortografie la digrafojn gu kaj qu, kiuj ofte originas grupoj /kv/ kaj /gv/ en pruntoj el latinidaj lingvoj al la slavaj kaj ĝermanaj lingvoj.

Zamenhof sekvis la rusan prononcon de latino: kvar (lat. quattor), kvin (lat quinque), akvo (lat aqua), kvankam (lat. quanquam), kiu ŝajnas tre stranga al latinidoj. Unu el la plej rezolutaj probatalantoj de la uzo de la grafemoj "kv" kaj "gv" en Esperanto estas André Albault, prezidinto de la Akademio de Esperanto. Li provas pravigi sian starpunkton surbaze de tute persona interpreto de la Fundamento, argumentante, ke vokalo ne rajtas sekvi la sonon de la duonvokalo "ŭ". En Fundamenta Gramatiko oni malkovris, ke en Fundamento de Esperanto nur la rusa kaj germana tekstoj informas, ke la litero "ŭ" estas uzata post la vokalo(j). Krome, "ŭ" estas difinita kiel mallonga "u" en la franca, germana, rusa kaj pola tekstoj, sed ne en la angla, kiu diras, ke "ŭ" estas uzata en diftongoj kiel en mount. Rimarku, ke la vorto "diftongo" malestas en la alilingvaj versioj.

La uzo de "kv" kaj "gv" estas nek fonetisme nek grafisme pravigebla en nuntempaj latinidaj lingvoj, ĉefe iberiaj lingvoj, kies nomoj kaj vortoj havas diftongojn kun u ("gu" = /kw/ kaj "qu" = /kw/).

Variantoj de vorto aŭ nomo redakti

Por kelkaj formoj ekzistas varianto, en kiu forestas aŭ malaperas unu konsonanto de tia literkombino: "Bharato" = Barato, Hongkongo = Honkongo. Cetere, ĉi tiaj kaj aliaj duoblaj formoj havas sian lokon en vortaroj: Donjuano = Donĵuano, Lacedemono = Lakedemono, Lasao = Lasso = Lhaso, Sivao = Ŝivo = Ŝivao

Ekzemple, EVPN nomas la NPIVan formon Ŝanhajo erara, kaj anstataŭe prezentas la pli konsekvencan Ŝanghajo. Tamen, kiel vidite, ambaŭ formoj povas kunekzisti.

Esperantigo de neesperantaj fonemoj redakti

Tre ofte okazas, ke oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de la angla (la samo validas por pinjino), [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan 'ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng].

Precize same okazas en vortoj prenitaj, ekzemple, el la hispanuja hispana lingvo. La literon c (prononcatan [θ] antaŭ e kaj i, sed [k] antaŭ a, o kaj u) oni redonas respektive per la esperantaj c [ts] kaj k. En la unua kazo, fonemo ne ekzistanta en la hispana ([ts]) respondas al fonemo ne ekzistanta en esperanto ([θ]), kio konservas la distingon.

Esperantigo de vortoj laŭ la devenlingvo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti