Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto

Esperantigo de vortoj el Sanskrita fonto temas pri la karakterizo de vortoj el Sanskrita fonto adoptitaj en la nuntempa Esperanto.

La Rigvedo en Sanskrito

IAST redakti

De la fino de la 18-a jarcento, Sanskrito estas transskribita uzante la latinan alfabeton. La plej uzita sistemo nuntempe estas IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu estas la akademia normo ekde 1888, kaj el kiu la vortoj estas esperantigitaj.

Radikoj redakti

Konsonantoj redakti

Aspiraciaj plozivoj redakti

Aspiraciaj plozivoj (mahāprāṇa sparśa), en la originala skribsistemo de Sanskrito, nagario, havas siajn proprajn simbolojn:

k → क, kh → ख; d → द, dh → ध; t → त, th → थ.[1]

Ĉar per IAST la aspiraciaj plozivoj estas transliterigitaj per aldono de -h kiel surogato, same kiel en Esperanto la ĉapelitaj literoj estas kelkfoje transliterigitaj per aldono de -x-h, ofte okazas, ke vortoj el Sanskrito iĝas erare transliterigitaj en Esperanton. Ekzemploj de tiuj okazoj estas bodhisattvo, dharmo, sangho, Bhagavadgitao, Theravado, Bharato; kiuj respektive estas bodhisattvabodisatvo[2], dharmadarmo[2], saṃghasangao (aŭ samgo[2]), Bhagavad-gītāBagavadgito[2], TheravādaTeravado[2] kaj BhāratamBarato.[2]

Okazas la sama kun kelkaj digrafoj de Latino, por vortoj de greka fonto: Thermometrum → termometro, sed ne thermometro, ĉar la digrafo th reprezentas apartan sonon [tʱ], ne kombinon de konsonantoj [t] kaj [h].

Homofonaj konsonantoj redakti

ś, ṣ → ŝ redakti

Ĉar la sonoj [ɕ] kaj [ʂ] estas homofonoj en Esperanto, vortoj en Sanskrito skribitaj per ś kaj ṣ estas transliterigitaj per ŝ: ŚivaŜivo[2] (aŭ Ŝivao[noto 1]), ViṣnuViŝnuo[2], KṛṣṇaKriŝno.[2]

d, dh, ḍ, ḍh → d; t, th, ṭ, ṭh → t redakti

Ĉar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive: TripiṭakaTripitako.

n, ṇ kaj ṅ → n redakti

Ĉar sonoj [n], [ɳ] kaj [ŋ] kaj n estas homofonoj en Esperanto, n, ṇ kaj ṅ iĝas n: NirvāṇaNirvano.[2]

Ceteraj konsonantoj redakti

m → m redakti

La konsonanto m restas kiel m. Ne konfuzu ĝin kun la simbolo , kiu iras post vokalo por reprezenti nazan vokalon nomitan anusvāra.

Kelkaj substantivoj[noto 2] havas -am ĉe la fino. En tiuj okazoj, ĝi estas transliterita kiel -o: MahābhāratamMahabarato[2]

ṃ → n redakti

La simbolo [ ̃] reprezentas nazan vokalon (anusvāra), do ĝi ofte fariĝas transliterigita per n: Saṃskṛtam → Sanskrito.[2]

Ekzistas escepto en kiu ĝi estas transliterita kiel m pro miskompreno de la sistemo IAST, kiu fariĝis kutimo: Saṃgha → samgo.[2][3][4][5]

ñ → nj, ñj → nĝ redakti

Simbolo ñ [ɲ] fariĝas kombino nj: prajñāpraĝnjo, same kiel ĉe la esperantigo de vortoj el hispana fonto. La kombino ñj tamen fariĝas transliterita , ne njĝ: MañjuśrīManĝuŝrio.

v → v redakti

Simbolo v [ʋ] estas transliterita v: SarasvatīSarasvatio.

h redakti

Post konsonanto, h reprezentas surogaton de aspiracia plozivo, kaj do ĝi ne estas transliterita: dharmadarmo; saṃgha → samgo.[2] Ekzistas escepto en kiu ĝi estas transliterita kiel h, ĉar ĝi fariĝis kutimo: buddhabudho.[2]

Kiam ĝi aperas ĉe la komenco de vorto aŭ post vokalo, ĝi estas transliterita kiel h: MahāyānaMahajano; MahābhāratamMahabarato[2]

redakti

Kiam la simbolo [h] troviĝas meze de vorto, ĝi estas transliterita kiel h: DuḥkhaDuhko.

En kelkaj substantivoj[noto 3] troviĝas -ḥ ĉe la fino (visarga). En tiuj okazoj, ĝi estas transliterita kiel -o: RāmaḥRamo.[2]

j → ĝ, y → j redakti

Simbolo j [d͡ʑ] estas transliterita ĝ kaj simbolo y [j] estas j: JātakaĜatakoj, yogajogo.[2]

Duoblaj konsonantoj redakti

Duoblaj konsonantoj estas transliteritaj per nur unu, kiam eblas: ŚuddhodanaŜudodano, SiddhārthaSidarto.[2]

Vokaloj redakti

Longaj vokaloj transliteriĝas kiel simplaj vokaloj (ā → a), ekcepte औ (au) → aŭ, kaj ऐ (ai) → aj.

ṛ → ri redakti

La vokalo ṛ estas transliterita ri : KṛṣṇaKriŝno[2], ṚgvedaRigvedo.[2]

ḷ → l redakti

La vokalo ḷ estas transliterita li: PāḷiPalio.[2]

a/ā → o redakti

Vortoj kun fino ĉe o, a aŭ ā, esperantigitaj finiĝas per o: GaṇeśaGaneŝo[2]; Bhagavad-gītāBagavadgito.[2]

Kiam jam ekzistas homofono, tamen, la vorto povas konservi la finan vokalon por diferenciĝi: BrahmāBrahmo[2]Brahmao[2]; stūpastupostupao.[2]

Ceteraj vokaloj redakti

Vortoj kun fino ĉe ceteraj vokaloj konservas tiun finan vokalon: LakṣmīLakŝmio; ViśnuViŝnuo; śaktiŝaktio.[2]

Homonimoj redakti

Kiam homonimo, a/ā → ao redakti

Kiam okazas, ke jam ekzistas vorto kun la sama formo en Esperanto, la kutimo estas lasi la finan vokalon, se eblas.  

Ekzemplo: stūpastupostupao;[2] MāraMaroMarao.

Kiam ne ekzistas homonimo por la esperantigita vorto, la unua formo estas preferata.

Ekzemplo: GaṇeśaGaneŝo[2]Ganeŝao; KarmaKarmo[2]Karmao; DharmaDarmo[2]Darmao.

Ceteraj vokaloj redakti

Kiam la vorto finiĝas per cetera vokalo, la homonimeco estas ĝenerale akceptita.

Ekzemplo: KālīKalio (ĥemia elemento)Kalio (diino).[2]

Esceptoj redakti

Ekzistas kelkaj esceptoj, kiuj fariĝis kutimo.

Budho redakti

Ekzistis ĝenerala malkonsento pri la esperantigo de la vorto buddha, por kiu ekzistas tri proponoj:

  1. Buddo: Proponita de Zamenhof por distingi ĝin el la jam ekzistanta budo, same kiel ĉe la duopo fino - finno.
  2. Budao:[6] Nature aperinta, konservanta la finan vokalon -a el buddha. La esperantigo funkcias laŭ la interkonsento: buddha → budo → budao.
  3. Budho[2]: Nature aperinta, disvastiĝinta kaj uzita de Budhana Ligo Esperantista. Nuntempe, ĝi estas la plej uzita el la tri proponoj.

Samgo redakti

La vorto saṃgha estus esperantigita sango → sangao, sed ĉar la fonta latinigo enhavas simbolon ṃ, kelkaj preferas la formon samgo,[3][4][5] kiu aperas en PIV.[2] En aliaj okazoj, oni ĉiam transliterigu simbolon ṃ kiel n, kiel en la okazo Saṃskṛtam → Sanskrito.[2]

Tabelo de transskribo redakti

Konsonantoj
IPA Nagario IAST Esperanta transskribo
b b b
bh b
c c ĉ
ch ĉ
d d
d̪ʱ dh d
ɖ d
ɖʱ ḍh d
ɡ g g
ɡʱ gh g
h h
h
j y j
d͡ʑ j ĝ
d͡ʑʱ jh ĝ
k k k
kh k
l l
m m m
n n
ɳ n
ɲ ñ nj[noto 4]
ŋ n
p p p
ph p
r r r
s s s
ʂ ŝ
ɕ ś ŝ
t t
t̪ʰ th t
ʈ t
ʈʰ ṭh t
ʋ v v
Vokaloj
IPA Nagario IAST Esperanta transskribo
ə अ, प a a (o, ĉe fino)[noto 5]
आ, पा ā a (o, ĉe fino)[noto 5]
ए, पे e e
i इ, पि i i
ई, पी ī i
ऌ, पॢ li
l̩ː ॡ, पॣ li
ओ, पो o o
ऋ, पृ ri
r̩ː ॠ, पॄ ri
u उ, पु u u
ऊ, पू ū u
əi ऐ, पै ai aj
əu औ, पौ au


Aliaj simboloj
IPA Nagario IAST Esperanta transskribo
 ̃ n
ˈ akcento
(uzita antaŭ akcentitaj silaboj)

Notoj redakti

  1. Ĉe la formo Ŝivao, la a estas superflua, ĉar ne ekzistas homonimo en Esperanto: Śiva → Ŝivo → Ŝivao.
  2. Ekz. neŭtra nominativo, akuzativo, plurala genitivo i.a.
  3. Ekz. maskla nominativo i.a.
  4. Ĉe kombino ñj (ञ्ज), ĝi fariĝas anstataŭ njĝ.
  5. 5,0 5,1 Ĉe la fino de vorto, -a fariĝas -o, escepte kiam ekzistas homonimo en Esperanto.

Referencoj redakti

  1. The Original Pronunciation of Sanskrit. Ulrich Stiehl (9-an de septembro de 2002). Alirita 24-an de julio de 2016.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 2,24 2,25 2,26 2,27 2,28 2,29 2,30 2,31 2,32 2,33 2,34 2,35 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  3. 3,0 3,1 Komitato de Japana Budhana Ligo Esperantista. (1983) La Instruoj de Budho (esperante). Tokio, Japanio: Budhisma Misia Fonduso. “Disĉiplo de Budho devas kredi je la tri trezoroj: — la Budho, la Darmo kaj la Samgo”.
  4. 4,0 4,1 T. Ĉodron. (2002) La Esenco de Budhismo (esperante). Ĝ. Ŭ. Starling.
  5. 5,0 5,1 Ŝunrju Suzuki. Zena Menso, Komencanta Menso (esperante). D. Gibbons.
  6. "Inter Japanaj Kamparanoj", letero de Lanti al k-do K. B. en Nederlando,sendita el Jamaŝiro-maĉi, Japanio, 14-5-1937.