Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Por esperantigo el aliaj lingvoj, vidu ĉe: Esperantigo de vortoj

Por la sonoj de la hispana lingvo, vidu ĉe: Hispana literumado

Ĝeneralaj reguloj redakti

Ĉu grafisme aŭ fonetisme? redakti

Kvankam Golden (vidu la bibliografion ĉi-sube) asertas, ke "estas eble sistemigi la transskribadon kaj asimiladon per starigo de kohera regularo", en la praktiko tamen ne eblas esperantigi vortojn el la hispana lingvo uzante unu solan ĉionsolvan regul(ar)on aŭ sistemon. Foje konvenas transskribi grafisme, foje fonetisme, foje laŭ la tradicio, foje kompromisante inter lingvoj aŭ inter kriterioj, foje kombinante du aŭ pli da sistemoj.

Ekzemple, ofte okazas, ke oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon.

Precize tiel okazas kiam la literon c (prononcatan [θ] antaŭ e kaj i, sed [k] antaŭ a, o kaj u) oni redonas respektive per la esperantaj c [ʦ] kaj k. En la unua kazo, fonemo ne ekzistanta en la hispana ([ʦ]) respondas al fonemo ne ekzistanta en esperanto ([θ]), kio konservas la distingon.

Golden mem akceptas, ke "plurfoje estas necese akcepti kompromisajn formojn" kaj ke "la bazo de tiu kompromiso estas proporcia aplikado de fonetismo kaj grafismo tiel, ke asimilaĵoj plej fidele prezentas la skribbildojn de siaj etimoj kaj samtempe estas facile prononceblaj."

La fontoj de hispanlingvaj vortoj redakti

Antaŭ ol esperantigi vorton el la hispana lingvo, necesas studi la devenon mem de la vorto, ĝian etimologion. Eble ĝi estas vorto de latina origino, ekzistanta ankaŭ en almenaŭ aliaj latinidaj (konkrete iberaj) lingvoj. Eble ĝi devenas de la araba, de la eŭska, aŭ de latin-amerikaj lingvoj kiel la navatla aŭ la keĉua.

Ekzemple, por esperantigi la nomon de la iama romia urbo kies hispana nomo estas Numancia (kaj adjektivo — numantino) oni povus pensi pri la sekvaj formoj: Numancio (simila al "Valencia" = Valencio) aŭ, laŭ ĝia latina etimo Numantia, Numanco (simile al Florentia = Florenco).

Diverseco de prononcoj redakti

La prononcado de diversaj fonemoj de la hispana lingvo sufiĉe varias ne nur inter Hispanujo kaj Latin-Ameriko, sed ankaŭ ene de unuopaj regnoj kaj regionoj, ekzemple ene de Hispanujo mem. Kiel diras Golden, "por eviti kromajn malfacilaĵojn, la transskribado kaj asimilado en ĉiuj kazoj devas baziĝi sur la eŭropa hispana normlingvo, nomata ankaŭ la kastilia".

Formoj prenitaj el alia lingvo ol la hispana redakti

Ĉe Andalucía = Andaluzio eblas supozi, ke Zamenhof esperantigis ne el la hispana sed el la franca Andalousie (kie intervokala -s- = [z]), kio cetere kongruas kun: andaluz = andaluzo.

Koncerne la paron Duero = Doŭro, oni elektis kiel bazon por esperantigo la formon Douro de la portugala lingvo.

La formoj Córdoba = Kordovo kaj (La) Habana = Havano estas escepte asimilitaj ne rekte el la hispana, sed el la formoj en la franca, angla kaj aliaj lingvoj. La hispana urbo Córdoba nomiĝas Cordoue en la franca kaj Cordova en la angla, dum la samnoma argentina urbo (foje nomata en esperanto Kordobo) ricevas en tiuj lingvoj la formon Cordoba. Simile estas pri la sekvaj ekvivalentoj:

"Guadalupe" = Gvadelupo, asimilita el la franca "Guadeloupe"

"Granada" = Grenado, el la angla "Grenada" (la insularo kaj regno, ne la urbo Granado)

"Puerto Rico" = Porto-Riko, el la angla "Porto Rico"

Por "Pamplona" PIV prezentis Pampluno, el la franca "Pampelune", dum en NPIV aperas Pamplono.

Cetere, pri vortoj kiel espanjoleto ("falleba"), kastanjeto ("castañuela"), Kastilio ("Castilla"), Katalunujo / kataluno ("Cataluña / catalán") aŭ ŝereo ("jerez", ne la urbo sed la vino), ne eblas aserti, ke ili venas unuavice, rekte aŭ nur el la hispana.

Fine, la urbon nomatan hispanlingve Alicante oni povas esperantigi Alikanto, aŭ Alakanto (laŭ la formo en la valencia lingvo: Alacant).

Formoj interlingve kompromisaj redakti

Aparte de formoj kompromisaj inter diversaj transskribaj aŭ asimilaj kriterioj, ekzistas ankaŭ aliaj rezultantaj el kompromiso inter pluraj fontlingvoj, ekzemple:

anzino, kompromise inter hispana "encina", portugala "azinha / azinheira" kaj kataluna "alzina"

Taĵo, kompromise inter hispana "Tajo" [taĥo] kaj portugala "Tejo" [teĵo / teĵu] (certe preferinda al Taĥo en NPIVTago en PIV)

Konveno elekti el la vortfamilio redakti

Kiel bazon por esperantigi la hispanan encomienda (kun la diftongo ie), Fernando de Diego elektis en GDEE la verbon encomendar aŭ la derivaĵon encomendero, kun la jena formo en esperanto: enkomendo.

Estas utile kompari kun derivaĵoj aŭ aliaj formoj de esperantigota vorto, antaŭ ol elekti plej konvenan radikon.

Laŭalfabeta superrigardo redakti

Por rapida konsulto, vidu la tabelon sube de la artikolo.

B kaj V redakti

La literon b oni transskribas grafisme per b, kaj la literon v oni transskribas grafisme per v. La literoj b kaj v en la skribata lingvo respondas al nur unu fonemo en la parolata lingvo. Ni uzu /b/ por tiu fonemo. Ĝenerale la elekto inter b kaj v dependas de la formo de la fontvorto en la latina. Caballo devenas de caballus kaj cueva devenas de cavus. La literoj revelas nenion pri la prononco. En la moderna hispana (specife dum la lastaj 400 jaroj) la fonemo /b/ havas du sufiĉe malsamajn alofonojn: [b] (dulipa plozivo) kaj [v] (dulipa frikativo). En aliaj lingvoj tiuj sonoj estas plejofte malsamaj fonemoj, ekzemple, en Esperanto, la angla, kaj la germana. La regulo kiu priskribas la distribuon de la du alofonoj estas: post naza sono (/m/ kaj /n/) kaj en la unua pozicio en spirad-grupo (breath group, grupo fónico) elparolu [b]; aliloke elparolu [v].

(Nur kiel klarigo ni menciu ke la sonoj [b], [d], kaj [ɡ] estas voĉaj plozivoj kaj en la moderna hispana la fonemoj /b/, /d/, kaj /ɡ/ kondutas simile. Ĉiu el la du fonemoj /d/ kaj /ɡ/ havas du sufiĉe malsamajn alofonojn, unu el kiu estas plozivo kaj la alia el kiu estas frikativo. /d/ realiĝas kiel [d] kaj [ð], kie [ð] estas voĉa interdenta frikativo, identa al la 'th' en la angla vorto 'then'. /ɡ/ realiĝas kiel [ɡ] kaj [ɣ], kie [ɣ] estas voĉa vela frikativo. La distribua regulo tre similas al la regulo pri [b] kaj [v]. Ĉi tiu komento estas nur klarigo ĉar la fonologiaj faktoj pri /d/ kaj /ɡ/ ne rolas en transskribo.)

Kiel dirite, la formoj Córdoba = Kordovo kaj (La) Habana = Havano estas escepte asimilitaj ne rekte el la hispana, sed el la formoj en la franca, angla kaj aliaj lingvoj. La hispana urbo Córdoba nomiĝas Cordoue en la franca kaj Cordova en la angla, dum la samnoma argentina urbo (foje nomata en esperanto Kordobo) ricevas en tiuj lingvoj la formon Cordoba.

C, K, Q, Z redakti

CA, QUE, QUI, CO, CU; K redakti

La litero k, kaj la literoj c kaj z en la kombinaĵoj ca, que, qui, co, cu reprezentas la fonemon /k/, kaj oni transskribas ĉiujn 3 literojn fonetisme per k. Notu ke u post q kaj antaŭ ei ne elparoliĝas en la hispana. Tiu u funkcias en la literumsistemo por indiki ke q reprezentas /k/, ne /θ/ aŭ /s/ (Vidu sube). Ekzemploj:

cacique = kaciko

Cádiz = Kadizo

quebracho = kebraĉo

Torquemada = Torkemado

mosquito = moskito

Quito = Kito

Kvankam foje uzataj por redoni que, qui, respondaj formoj kun kv- estas evitindaj: ne *kvecalo kaj *pulkvo, sed kecalo kaj pulko.

CUA, CUE, CUI, CUO redakti

La litero c, kiu reprezentas la fonemon /k/ en la kombinaĵoj cua, cue, cui, cuo transskribiĝas fonetisme per k en Esperanto.

La semivokalo /w/ ['ŭ' esp.] post /k/ transskribiĝas tradicie per v, nek fonetisme nek grafisme sed laŭ rusa kaj germana prononcmaniero. Vidu GUA, GÜE, GÜI, GUO ĉi-sube.

ZA, CE/(ZE), CI/(ZI), ZO, ZU redakti

La literoj z kaj c en za, ce/(ze), ci/(zi), zo, zu respondas al la fonemo /θ/ en la plejmulto de Hispanio kaj al /s/ en la nova mondo. Ĉiuokaze oni transskribas ambaŭ literojn grafisme per la sama litero en Esperanto.

Ekzemploj:

centavo = centavo

(el) Cid = Cido

cigarro = cigaro

Dulcinea = Dulcinea

Murcia = Murcio

Pacífico = Pacifiko

alcazaba = alkazabo

alcázar = alkazaro

Chimborazo = Ĉimborazo

mestizo = mestizo

Zaragoza = Zaragozo

zarzuela = zarzuelo

Parenteze, la literkombinoj ze kaj zi tre maloftas en la hispana lingvo.

En ĉiu alia pozicio, oni redonas z tute grafisme:

gazpacho = gazpaĉo

CH redakti

Ĉi tiun fonemon oni redonas per ĉ:

chicle (maĉgumo) = ĉiklo

chinchilla = ĉinĉilo

(la) Mancha = Manĉo

Sancho = Sanĉo (rolulo)

G kaj J redakti

GA, GUE, GUI, GO, GU redakti

La litero g, kiu reprezentas la fonemon /ɡ/ en la kombinaĵoj ga, gue, gui, go, gu transskribiĝas per la sama litero en Esperanto. Notu ke u post g kaj antaŭ ei ne elparoliĝas en la hispana. Tiu u funkcias en la literumsistemo por indiki ke g reprezentas /ɡ/ ['g' esp.], ne /x/ ['ĥ' esp.] (Vidu sube). Ekzemploj:

Aragón = Aragono

(islas) Galápagos = Galapagoj

guitarra = gitaro

guerrilla = gerilo

Kvankam foje uzataj, respondaj formoj kun gv- estas evitindaj: ne *gverilo, sed gerilo.

GUA, GÜE, GÜI, GUO redakti

La litero g, kiu reprezentas la fonemon /ɡ/ en la kombinaĵoj gua, güe, güi, guo transskribiĝas per la sama litero en Esperanto.

La semivokalo /w/ ['ŭ' esp.] post /ɡ/ transskribiĝas tradicie per v, nek fonetisme nek grafisme sed laŭ rusa kaj germana prononcmaniero.

Ekzemploj:

alguacil = algvazilo

iguana = igvano

Guadalquivir = Gvadalkiviro

Guadiana = Gvadiano

guaraná = gvarano

guaraní = gvaranio

Guatemala = Gvatemalo

Ĉi-kaze oni sekvis la regulon por esperantigo de similformaj vortoj el la latina kaj el aliaj latinidaj lingvoj. Tamen oni retrovas ankaŭ anomaliajn esperantigojn influitajn de la franca:

guayaco = gvajako kaj gajako (france: gaïac)

guayaba = gujavo (france: goyave)

Fakte ekzistas rezisto al tia tradicia redono per gv-, sed samtempe funkcias tabuo kontraŭ antaŭvokala ŭ en gŭ- (kvankam NPIV rompis tiun tabuon en la asimilo de nomoj el la ĉina: Gŭangdongo, Gŭangŝjio). Eble tial oni trovas netradiciaĵojn aŭ duoblaĵojn provantajn mezan vojon, simile al la hiataj guaŝo (el la franca) kaj jaguaro (el la portugala):

guano = guano

guanaco = gvanako kaj guanako (KEV)

güemul, huemul = gvemulo kaj guemulo (KEV)

Resume, por unu sola vorto hispanlingva eblas almenaŭ tri malsamaj asimiloj:

Guantánamo = Gvantanamo (tradicie), Guantanamo (meze) kaj Gŭantanamo (novisme).

JA, GE/JE, GI/JI, JO, JU; (X) redakti

La literoj j kaj g en la kombinaĵoj ja, ge/je, gi/ji, jo, ju reprezentas la fonemon /x/ ['ĥ' esp.], kaj tradicie oni transskribas ilin per ĥ. En Hispanio tiu fonemo realiĝas per la sono [ĥ] (senvoĉa vela frikativo). Ekster Hispanio ĝi plejofte realiĝas per [h] (senvoĉa glota frikativo). En la hispana ekzistas nur unu fonemo, kaj en la elparolo de ĉiu parolanto ekzistas nur unu realiĝo de la fonemo, sed tiu realiĝo varias inter unuopuloj kaj dialektoj. En Esperanto, kontraŭe, ekzistas du malsamaj fonemoj /h/ kaj /ĥ/. Se oni transskribas fonetisme, argumento favora al h estas tiel forta kiel (aŭ eĉ pli forta ol) argumento favora al ĥ. Se oni transskribas grafisme, la problemo malaperas.

Pri la malnovaj prononcoj de x [ĥ, ŝ], vidu sub ĝi.

En la komenco, oni tradicie redonis la fonemon /ĥ/ fonetisme per ĥ

azulejo = azuleĥo, sed ankaŭ azuleĵo (KEV, el la araba az-zullajĝ)

jota = ĥoto

marijuana, marihuana = mariĥuano

mudéjar = mudeĥaro, sed ankaŭ mudeharo (PIV) kaj mudeĵaro (KEV)

(Don) Quijote = Don Kiĥoto (rolulo)

Tamen ĉiam ekzistis rezisto al tiu tradicia transskribo, jen pro etimologio, aŭ pro internacieco kaj kongruo kun la lingvoj najbaraj al la hispana, kio klarigas la aperon de duoblaĵoj. Golden skribas, ke "sekve, la hispanaj konsonantoj 'j' en ĉiuj pozicioj, kaj 'g' antaŭ 'e' kaj 'i' estu grafisme transskribitaj per «j» kaj «g» respektive".

Rezulto estus, ke la esperanta j fariĝus grafisma ekvivalento de du hispanaj grafemoj (kaj fonemoj), nome j [ĥ] kaj y [j] (pri tiu ĉi vidu poste), kaj la esperanta g sendistinge respondus al g [g, ĥ] kaj gu [g]. Tiu fenomeno ne estus unikaĵo: r kaj rr sumiĝas al unuobla r, kaj ekzistas simila tendenco redoni l kaj ll, kaj (malpli evidente) n kaj ñ, respektive per simplaj l kaj n.

Jen do ke, krom la jam menciita jaguaro (el la portugala), oni trovas en NPIV la sekvajn grafismajn formojn:

Argentina = Argentino (komparu kun arĝento)

Cartagena = Kartageno (cetere, kongrua kun Kartago)

corregidor = koregidoro

Don Juan, donjuán = donjuano kaj donĵuano (rolulo kaj/aŭ homtipo)

Gibraltar = Gibraltaro kaj Ĝibraltaro (ĉi tiu formo aperas kiel kapvorto)

Jamaica = Jamajko

junta = junto (diktatura estraro; grupo de kundiktatoroj)

San José = San-Joseo

San Juan = San-Juano (en NPIV sub Porto-Riko)

Tamen tri ekzemploj el NPIV montras la eblon konservi distingon per modifite grafisma asimilo, laŭ kiu j en ĉiuj pozicioj, kaj g antaŭ e kaj i estu redonitaj per ĵ kaj ĝ respektive. Ĉar Generalife estas la nomo de konstruaĵo en Hispanio, oni uzu la hispanlingvan formon. Ĝibraltaro probable devenas de al angla formo de la nomo, ne de la hispana formo.

donjuán = donĵuano

Generalife = Ĝeneralifo

Gibraltar = Ĝibraltaro

Resume, por unu sola vorto hispanlingva eblas almenaŭ tri malsamaj asimiloj:

Badajoz = Badaĥozo (fonetisme), Badajozo (nur grafisme), Badaĵozo (modifita grafismo)

Jaén = Ĥaeno, Jaeno, Ĵaeno

Jerez = Ĥerezo, Jerezo, Ĵerezo

Rioja = Rioĥo, Riojo, Rioĵo

La kazo montriĝas trioble pli komplika por Guadalajara, de Gvadalaĥaro ĝis Gŭadalaĵaro tra ĉiuj eblaj kombinoj.

H redakti

En la hispana la litero h estas sensona. Oni transskribas ĝin grafisme per h. Ekzemploj:

Alhambra = Alhambro

Bahamas = Bahamoj

hidalgo = hidalgo

Huelva = Huelvo (prefere al Onubo, el ĝia latina nomo aŭ el la adjektivo onubense)

Huesca = Huesko (prefere al *Osko*Osco, el la adjektivo oscense)

LL redakti

En la plejmulto de la hispane parolanta mondo la digrafo ll realiĝas kiel la duonvokalo [j]. Nur en kelkaj regionoj ĝi realiĝas kiel [lj] (aŭ [ʎ], la simbolo uzata de lingvikistoj por palatala lateralo). Fonetisma transskribo alfrontas problemon pri dialektoj, sed oni kelkfoje vidas la fonetisman transskribon lj. Grafisme oni transskribas ll per l. La artikolo de Golden asertas heziton pri la plej bona transskribo de ll.

Tamen, kaj kvankam multaj nuntempaj vortaroj de la hispana ne plu traktas la digramojn ch, ll (kaj rr) kiel apartajn literojn (kaj do listigas vortojn enhavantajn ilin respektive sub c kaj sub l), oni ĝenerale konceptas ilin kiel unuoblajn literojn, respondajn al po unu fonemo.

Eble tio klarigas la pli ĝeneralan tendencon eviti transskribi ll per la digramo lj, favore al la redono per simpla l:

Antillas = Antiloj (probale tra la franca Antilles)

armadillo = armadelo

banderilla = banderilo

camarilla = kamarilo

caudillo = kaŭdilo (Rikolto)

chinchilla = ĉinĉilo

cordillera = Kordilero

guerrilla = gerilo

llama = ljamo, por eviti homonimecon kun lamo

mantilla = mantilo

Melilla = Melilo (aŭ Meliljo, aŭ eĉ Melilio)

paella = paelo (aŭ, en NPIV) paeljo

Sevilla = Sevilo (aŭ Seviljo)

Valladolid = Valadolido

Malgraŭ tio, NPIV enhavas :

tortilla (mexicana) = tortiljo

Tradicia escepto : Castilla = Kastilio (laŭ Golden, eble prenita ne rekte aŭ ne nur el la hispana)

Ñ redakti

La litero ñ reprezentas la palatalan nazan fonemon, kiu similas al [nj] (/ɲ/). Ĝi transskribiĝas fonetisme per nj. Ĉi-kaze oni trovas formojn kun nj:

cañón (speco de valo) = kanjono (por eviti homonimecon kun la jam homonima kanono)

dueña = duenjo

Miño (galega nomo) = Minjo

Sed foje ankaŭ per n:

vicuña = vikunjo (KEV)).

Golden preferas simetrian redonon de ll kaj ñ per lj kaj nj. Tamen, kiel vidite en la antaŭa sekcio, la preferata asimilformo de ll estas simpla l, kio kongruas kun la fakto, ke ankaŭ r kaj rr sumiĝas al unuobla r.

La kombino nj, malofta en esperanto krom en la sufikso -nj-, povus retroviĝi en eventualaj formoj SanjoseoSanjuano ; se unu-elemente skribitaj (legu pri tio en posta sekcio). Ĉi-kaze ne eblus retrospuri ilin al neekzistanta ñ.

Resume, daŭre eblas du malsamaj asimiloj:

Logroño = Logronjo

(A / La) Coruña (fakte galega nomo) = Korunjo

Parenteze, ĉi lastajn du nomojn oni prefere rigardu asimiloj ne el la hispana, sed el la galega. Simile, pri Katalunujo / kataluno ("Cataluña / catalán") ne eblas aserti, ke ĝi venas unuavice, rekte aŭ nur el la hispana.

R kaj RR redakti

En esperanto oni ne konservas la distingon inter ambaŭ fonemoj de la hispana, kaj asimilas ilin sendistinge per simpla r:

alcarraza = alkarazo

arroba = arobo (KEV)

cigarro = cigaro

garrote = garoto

guerrilla = gerilo

guitarra = gitaro

Navarra = Navaro

Sierra Leona = Sieraleono

Tarragona = Taragono

S redakti

Laŭ Cherpillod (en ZRF), Zamenhof transskribis la intervokalan s de la latina kutime per z (aŭ tute escepte per c), kio respondas al la franca-itala prononcmaniero, apogita de slava influo. Kaj li aldonas: "Strange, Zamenhof neniam transskribis la intervokalan latinan 's' per «s»". El la greka, li simile redonis la intervokalan Σ per z aŭ, tre malofte, per s (pri kio Cherpillod protestas aliloke). Ekzistas neniu motivo aŭ kialo sekvi tiun procedon por vortoj el la hispana lingvo, kie la litero s neniam fariĝas voĉa (t.e. [z]) inter vokaloj. Kiel menciite, oni asimilu s kaj z grafisme respektive per s kaj z. Ekzemploj:

pasodoble = pasodoblo

sangría = sangrio

sisal = sisalo

V redakti

Ĉi tiun literon oni transskribas grafisme per v. Vidu la diskuton ĉi-supre ĉe B. Ekzemploj:

Huelva = Huelvo

Quevedo = Kevedo

Valladolid = Valadolido

vaquero = vakero

X redakti

La litero x, kiu en la latina reprezentis la sonon [ks], ne ekzistas en Esperanto. Do grafisma transskribo ne eblas. Oni transskribu fonetisme. Ofte en la moderna lingvo x estas [ks]. En kelkaj vortoj, ekzemple Xavier, x estas [ĥ] aŭ [h], sed en ĉi tiu kazo, ĝenerale la formo kun x estas arkaika kaj ekzistas alia pli moderna formo kun j (Javier). Oni uzu la formon kun j kiel bazon por transskribo. En Meksiko x havas 4 sonojn en vortoj de indiĝena origino: [s] en Xochimilco, [ŝ] en Xola, Xomali, [ks] en Texcoco, Tlaxcala, kaj [ĥ] en Mexicali, Xalapa.

Don Quixote = Don Kiĥoto (rolulo)

Ximena (aŭ Jimena) = Ĥimena

Golden proponas fonetisman transskribadon. Tio probable validas por latin-amerikaj vortoj aŭ nomoj, kiuj fakte ne estas asimiloj el la hispana lingvo mem. Tamen, kiel ĝeneralan regulon, ŝajnas pli oportune redoni ĉi tiun grafemon tradicie per ks. Ekzemploj:

Extremadura = Ekstremaduro (hispana regiono, nekonfuzinda kun la portugala Estremadura = Estremaduro; la portugala kontinuaĵo de Ekstremaduro geografie estas ne Estremaduro, sed Alentejo)

México (aŭ Méjico) = Meksiko (verŝajne transprenita ne rekte el la hispana, sed el la franca, la germana aŭ la rusa)

Texas (aŭ Tejas) = Teksaso

Y redakti

Antaŭ vokaloj la litero y reprezentas la semivokalon /j/ kaj transskribiĝas fonetisme per j.

Por la kombinoj ay, ey, oy, samsonaj kiel ai, ei, oi, vidu ĉe diftongoj kaj triftongoj. Ekzemploj:

arroyo (portugale arroio) = rojo

maya = majao

yuca = jukao

Yucatán = Jukatano

Vokaloj redakti

La vokalojn a, e, i, o, u de la hispana lingvo oni redonas per la sama vokalaro a, e, i, o, u en esperanto. Por la diversaj vokalkombinoj vidu ĉe diftongoj kaj triftongoj.

Hiatoj redakti

La hiatojn de la hispana lingvo, t.e. la sinsekvojn de du vokaloj ne konsistigantaj unu solan silabon aŭ diftongon, oni transskribas per la sama vokalsinsekvo en esperanto. Oni atentu, ke en la subaj ekzemploj akcentita iu hiatigas vokalduon. Ekzemploj:

cacao = kakao

Bilbao = Bilbao

Baleares = Balearoj

paella = paelo

maíz = maizo

Vortfine, la anstataŭigo de la dua vokalo per la substantiva finaĵo povas estigi novan hiaton, nome -oo:

balboa = balboo

Diftongoj redakti

Kun i duonvokala (fine de diftongo) redakti

La diftongojn ai, ei, oi aŭ la tute samsonajn ay, ey, oy [aj, ej, oj] oni pli ofte redonas fonetisme per aj, ej, oj:

aimara, aimará = ajmara (GDEE, KEV)

caimán = kajmano

Jamaica = Jamajko

Foje oni renkontas ankaŭ grafismajn asimilojn per hiato:

boina (eŭska bereto) = boino (KEV)

ceiba = ceibo

La unua procedo ŝajnas pli kongrua kun la redonado de diftongoj kun fina u, kaj do preferinda:

Teide = Tejdo

Kun i duonkonsonanta (komence de diftongo) redakti

La diftongojn ia, ie, io, iu, kies sonoj similas al la esperantaj [ja, je, jo, ju], oni redonas grafisme per la hiatoj ia, ie, io, iu. Nur kiam la i estas en la antaŭlasta silabo, ŝanĝiĝas signife la elparolo.

Santiago = Santiago

Diego = Diego

Sierra Leona = Sieraleono

siesta = siesto

Asunción = Asunciono

Ciudad Real = Ciudad-Realo

Vortfine, la fina vokalo de la diftongo povas forfali favore al la esperanta finaĵo:

Bolivia = Bolivio

Canarias = Kanarioj

Indias = Indioj

Murcia = Murcio

Segovia = Segovio

Soria = Sorio

Kun u duonvokala (fine de diftongo) redakti

La diftongojn au, eu, ou [aŭ, eŭ, oŭ] oni redonas fonetisme per aŭ, eŭ, oŭ:

araucano = araŭkano (KEV)

araucaria = araŭkario

caudillo = kaŭdilo

gaucho = gaŭĉo

La diftongo ou [oŭ] verdire ne apartenas al la hispana, kaj aperas nur en vortoj aŭ nomoj pruntitaj de aliaj lingvoj.

Kun u duonkonsonanta (komence de diftongo) redakti

La diftongojn ua, ue, ui, uo, kies sonoj similas al la esperantaj [ŭa, ŭe, ŭi, ŭo], oni redonas grafisme per la hiatoj ua, ue, ui, uo. Nur kiam la u estas en la antaŭlasta silabo, ŝanĝiĝas signife la elparolo. Notu ke u post gq kaj antaŭ ei ne elparoliĝas en la hispana. Tiu u funkcias en la literumsistemo por indiki ke g reprezentas [g] (/ɡ/), ne [ĥ] (/x/), kaj ke q reprezentas /k/, ne /θ/ aŭ /s/.

marijuana, marihuana = mariĥuano

quechua = keĉua

Cuenca = Kuenko (prefere al *Konko, el la adjektivo conquense)

Huelva = Huelvo (prefere al Onubo, el ĝia latina nomo aŭ el la adjektivo onubense)

Huesca = Huesko (prefere al *Osko*Osco, el la adjektivo oscense)

Puerto Rico = Puerto-Riko (anstataŭ la NPIVa Porto-Riko)

Teruel = Teruelo

Venezuela = Venezuelo

Aparta kazo: Ecuador = Ekvadoro (probable influita de ekvatoro, siavice el la latina)

Kvankam ekzistas tabuo pri antaŭvokala ŭ, foje oni renkontas novismajn formojn (kun duoblaĵoj):

náhuatl = navatla (nahŭatlanahuatla en GDEE)

Cetere, kiel jam klarigite, ĉi tiujn diftongojn, kiam antaŭatajn de g-, oni kutimas redoni tradicie per gv-, kvankam ĉi tiu ne estas la sola uzata procedo por asimilado (vidu pli supre ĉe la koncerna konsonanto):

iguana = igvano

guano = guano

Kiel dirite, ekzistas rezisto al tia tradicia redono per gv-, sed samtempe funkcias tabuo kontraŭ antaŭvokala ŭ en gŭ-.

Triftongoj redakti

Ĉio antaŭe dirita validas por la triftongoj uai, uei / üei aŭ la tute samsonaj uay, uey / üey [ŭaj, ŭej], kiujn oni trovas nur en du nomoj, tradicie asimilitaj:

Paraguay = Paragvajo

Uruguay = Urugvajo

Restas decidi, ĉu oni procedu same por transprenindaj novaj nomoj:

Camagüey = Kamagvejo, Kamagŭejo aŭ Kamaguejo

Apartaj kazoj redakti

Vortoj kun fina vokalo redakti

La fina vokalo normale forfalas okaze de esperantigo:

peso, peseta = peso, peseto

Tamen foje oni preferas konservi ĝin, ekzemple por montri la lokon de la akcento:

Perú = Peruo

Simila emo foje konstateblas ĉe vokalfinaj nomoj, kiuj, sen konservo de la vokalo, konsistigus homoniman (kaj ofte unusilaban) radikon. Eble tio klarigus la ekziston de duoblaj formoj kiel la jenaj:

coca = kokao (konfuzebla kun koko)

Goya = Gojo (konfuzebla kun gojo) aŭ Gojao

inca = inkao (konfuzebla kun inko)

mate = mateo (konfuzebla kun mato)

maya = majao (konfuzebla kun majo)

muleta = muletao (konfuzebla kun muleto)

yuca = jukao (konfuzebla kun juko)

Tamen ne ĉiam estas tiel:

Lima = Limo (konfuzebla kun limo)

Esperantigo de la familiida finaĵo -ez redakti

Konvenas unuece transskribi resp. per -ezo kaj -eso hispanajn kaj portugalajn/galegajn nomojn finiĝantajn per -ez kaj -es, kontraste kun la individuaj nomoj sen tia familiida finaĵo.

Tiel, Lope = Lopo (nomo individua), sed López = Lopezo (familia).

Pri la konsisto de hispanaj nomoj vidu: Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj.

Vortoj kun fina -s neplurala redakti

Kvankam PIV uzas la formon Cervanto, analoge al la familiidaj nomoj kelkaj aŭtoroj preferas Cervanteso.

Oni povas argumenti, ke tia fina -s foje malaperas en derivaĵoj en la hispana lingvo ("cervantino" = cervantesa, cervanta). Aliflanke, en esperantigoj el la hispana kutime forfalas nur vortfinaj vokaloj, sed ne vortfinaj konsonantoj.

Tial Burgos = Burgoso (prefere al Burgo).

Similaj ekzemploj: Honduro = Honduraso, Karako = Karakaso.

Duoblaj formoj redakti

Krom la ĵus menciitaj ekzemploj de duoblaj formoj, kies diferenco estas la konservo aŭ nekonservo de la vortfina -s, ekzistas aliaj similaj paroj de esperantigoj. Ekzemploj:

Huelvo (el Huelva) kaj Onubo (el la latina, aŭ el la adjektivo onubense = huelvano, huelva).

Plur-elementaj nomoj redakti

Kiam la esperantigita nomo estas origine plur-elementa, kaj kvankam ekzistas emo aŭ tendenco unuradikigi la esperantigon, foje oni videbligas la plur-elementecon per ligstreketo. Ekzemploj: La-Pazo, Los-Anĝeleso.

Nomoj kun artikolo redakti

Kiam la unua elemento origine estas artikolo, oni povus sin demandi, ĉu ĝi povus forfali okaze de derivado. Tiukaze, apud la formoj "la-pazano" kaj "los-anĝelesano", eble povus kunekzisti "*pazano" (hispane "paceño") aŭ "*anĝelesano" ("angelino").

Eble plej bone estus forigi tiujn artikolojn el la esperantigoj: Anĝeleso, Pazo. Ekzemple, en la kazo de La Coruña, galege A Coruña, senartikoligo helpas trovi kompromisajn solvojn: Koruno = Korunjo = Korunio.

La oportunecon de forfalo de la artikolo montras la formo:

(La) Mancha = Manĉo

Titolvortoj Don kaj Doña redakti

Don kaj Doña estas hispanlingvaj respekttitoloj. Ofte ili estas tradukataj per sinjoro kaj sinjorino, sed ili estas pli formalaj kaj respekt-indikaj ol la titoloj señor kaj señora (kiujn ili ofte akompanas). Simile al la angla respekttitolo Sir, ili estas malofte esperantigitaj.

Diverseco de opinio pri la plej bona Esperantigo de "Don" + propra nomo.

Ne ekzistas konsento pri tio, kiel oni traktu ĉi tiujn respekttitolojn en esperantigoj.
Kelkaj preferas lasi la titolon ne-asimilita, kvankam oni esperantigas la nomon:

Aliaj malŝatas la fakton, ke tiel oni nur esperantigas la nomon, sed ne la titolon. Iuj tial preferas esperantigi ilin kune, ligante ilin per streketo aŭ kunigante ilin en unu vorton (tion faras ankaŭ PIV):

Ambaŭ vidpunktoj estas subtenataj de propraj argumentoj.[1]

Ordinaraj substantivoj derivitaj de "Don" + propra nomo.

Tia unuvotigo tamen estas pli akceptebla, kiam oni parolas ne pri iu homo, sed pri tipo de homo:

Gravas konscii ke ordinaraj substantivoj kiaj donkiĥoto kaj donĵuano gramatike estas konsiderataj unuecaj radikoj; tio estas, ili ne estas kunmetitaj vortoj, konsistantaj el du vortoj, ĉar kunmemtitaj vortoj fareblas nur el akceptitaj Esperantaj vortoj (pro tio softvaro ne estas konsiderata kunmetita, kaj soft-varo estas ne uzata).

Pro la malmulta semantika pezo de la ekstitolvorta silabo kompare kun la eksnomo mem, oni renkontas ankaŭ mallongigitajn formojn:

Tabelo redakti

litero (proksimuma) sono transskribo ekzemploj
a [a] a andaluz = andaluzo
b [b] kaj [v] b bolero = bolero
c [k] antaŭ a, o, u

[s] antaŭ i, e
[θ] antaŭ ie en Hispanujo

k antaŭ a, o, u
c antaŭ ie
cacique = kaciko
ch [ĉ]
[ŝ], [ĝ] en kelkaj regionoj
ĉ chinchilla = ĉinĉilo
d [d] kaj [ð] d muda = mudo
e [e] e Eldorado = Eldorado
f [f] f flamenco = flamenko
g [ɡ] ĝenerale sed
[h] aŭ [ĥ] senpere antaŭ ie
g Aragón = Aragono

iguana = igvano, guano = guano
guitarra = gitaro

Argentina = Argentino
h (preskaŭ ĉiam silenta)
[h] en kelkaj regionoj
h hidalgo = hidalgo
i [i]
[j] post vokalo
i Indias = Indioj
vidu la koncernajn diftongojn
j [h] aŭ [ĥ] ĥ, jĵ azulejo = azuleĥo, junta = junto, donjuán = donjuano, donĵuano
k [k] k apenaŭ uzata, krom en pruntvortoj
l [l] l Lima = Limo
ll [j]

[ʎ] en Hispanujo

[ĵ] aŭ [ŝ] en kelkaj regionoj
l (aŭ lj) llama = lamo (aŭ ljamo), mantilla = mantilo
m [m] m Madrid = Madrido
n [n] n Navarra = Navaro
ñ [nj] nj dueña = duenjo, vicuña = vikuno
o [o] o Oviedo = Oviedo
p [p] p picador = pikadoro, picaresca = pikaresko
q [k] k: que, qui = ke, ki quebracho = kebraĉo, mosquito = moskito
r [r] r rumba = rumbo
rr [rr] r guerrilla = gerilo, guitarra = gitaro
s [s] s sisal = sisalo
t [t] t toreo = toreo
u [u]
[ŭ] apud vokalo
u

ŭ post vokalo

ŭ, u, v antaŭ vokalo
Uruguay = Urugvajo
vidu la koncernajn diftongojn
v [b] kaj [v] v vaquero = vakero
w [ŭ] v (aŭ ŭ, malofte) apenaŭ uzata, krom en pruntvortoj
x [ĥ], [s], [ks], [ŝ] ks (k.a.) Extremadura = Ekstremaduro, México = Meksiko
y [i]

[j] apud vokalo

[ĵ] aŭ [ŝ] apud vokalo en kelkaj regionoj
j maya = majao
z [s]
[θ] en Hispanujo
z alcázar = alkazaro, mestizo = mestizo
ai, ay [aj] aj (aŭ ai) caimán = kajmano
ei, ey [ej] ej (aŭ ei) ceiba = ceibo, Teide = Tejdo
oi, oy [oj] oj (aŭ oi) boina = boino
au [aŭ] gaucho = gaŭĉo
eu [eŭ] Ceuta = Ceŭto
ou [oŭ] apenaŭ aŭ neniom uzata
ia (-ia) [(ja)] ia (-io vortfine) Santiago = Santiago; Bolivia = Bolivio
ie [(je)] ie Diego = Diego, siesta = siesto
io [(jo)] io Asunción = Asunciono
iu [(ju)] iu Ciudad Real = Ciudad-Realo
ua [ŭa] ua guano = guano, San Juan = San-Juano
ue [ŭe] ue Venezuela = Venezuelo
ui [ŭi] ui  
uo [ŭo] uo  
uay [ŭaj] vaj Paraguay = Paragvajo
üey [ŭej] vej Camagüey = Kamagvejo

Piednotoj redakti

  1. Argumentoj por ligita formo (kun aŭ sen streketo): Don-Pedro, Don-Alberto, Don-Kuiĥoto, Don-Juano, ktp:
    • Memstara "Don" ne vere povas esti Esperanta vorto: Ĝi ne havas finaĵon (kiel "-o") kaj certe ne apartenas al la limigita grupo de "vortetoj" (laŭ la PMEG-a terminologio).
    • Esperantigi la propran nomon kaj ne la titolon impresas nekonsekvence.

    Argumentoj kontraŭ ligita formo (kun aŭ sen streketo): Don Petro, Don Alberto, Don Kiĥoto, Don Juano, ktp:
    • Estas tre malfacile trovi per Google la streketajn formojn ekster Vikipedio, kio montras ke temas pri neologisma reformeto aŭ Vikipedia dialektaĵo.
    • Manke de ia (komplika?) escepteca regulo, uzi streketon faras la titolon parto de la nomo, kvankam ĝi ne estas tio en la originalo, kio prezentas diversajn problemojn:
      • Ĉu kaj kiel uzi ĝin kun aliaj titoloj, ekz. sinjoro?
      • Ĉu la novaj nomoj kiaj Don-Alberto kaj Donalberto troviĝu en la alfabeto sub D aŭ sub A?
      • Sen akcesora regulo, kiel ordinara Esperantisto nefamiliara kun la hispana divenu ke Don(-)alberto kaj Alberto signas la saman personon?
    • Ne ekzistas ia regulo ke Esperantigo de unu vorto postulas la Esperantigon de apuda vorto.

Bibliografio redakti