Koregidoro, en hispana corregidor [koreĥiDOR] kun signifo de kunreganto, estis reĝa funkciulo de la Hispana Imperio kies ofico enhavis kelkajn nivelojn kaj influsferojn, el provinca ĝis municipa, kaj estis ligilo inter tiuj teritoriaj instancoj kaj la monarko. Ilia politika jurisdikcio estis nomita Corregimiento (koregidorlando).

Portreto de Eustaquio Galavís y Hurtado, koregidoro de Santa Fe (pentraĵo de Joaquín Gutiérrez).

Dekomence oni starigis tiun el la sperto de antikvaj romiaj magistratecoj, kiel reĝa vaganta komisaro, simila al tiu nomata en Hispanio Justicia Mayor del Rey. En la kunteksto de la Granada Milito la funkcioj evoluis al aliaj jam permanentaj: nome strukturi la regadon de la Hispana Monarkio, administri la ekonomian kaj administracian disvolvigojn de la municipoj, prezidi la lokajn konsiliojn, validigante ties decidojn, estis baza aŭ meza juĝisto ktp. La figuro jam estis uzita ĉirkaŭ du jarcentojn antaŭ ties ĝeneraligita instituciigo fare de Isabel de Kastilio inter 1480 kaj 1500. La Katolikaj Gereĝoj uzis tiun tipon de funkciuloj ofte kiel reĝa delegito por finigi la lokajn kverelojn kaj plifortigi sian aŭtoritaton en vilaĝoj kaj urboj. Tiukadre koregidoroj estis gravaj figuroj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj en Hispanio. Ili ludis gravan rolon en la politika, socia kaj kultura vivo de la diversaj medioj. Tiukadre ekzemple ili estis oftaj roluloj en la teatraĵoj de la Hispana Ora Jarcento.

Dum la Eŭropa koloniado de Ameriko, hispanoj eksportis al Hispanameriko la institucion, kiu tiam havis pli ampleksan povon pro la malproksimeco disde la metropolaj regopovoj kaj pro la enormaj ekonomiaj disponoj de koloniaj teritorioj. Same la institucio ekzistis en aliaj kolonioaj teritorioj de la Hispana Imperio, kiel ĉe Filipinoj, kie estas insulo ankoraŭ nomita Corregidor, kie okazis batalo dum la Dua Mondmilito.