Numantio

urbo en Hispanio
(Alidirektita el Numancio)

NumancoNumantio (latine Numantia, hispane Numancia) estas la nomo de iama keltibera urbo en Hispanujo, kies ruinoj troviĝas maldekstre de Doŭro, je 7 kilometroj, norde de urbo Sorio kaj apud vilaĝo Garrajo.

Rekonstruo de keltibera domo en Numanco
41.809586-2.444258

Numanco eniris en okcidentan historion pro ĝia efika dudekjara rezisto kontraŭ la romiaj legioj kaj ĝia tragedia fino, post romia dektri-monata sieĝo. Numancanoj fine decidis en 134 a.K. forbruligi la urbon kaj multaj preferis mortigi sin ol iĝi sklavoj de la romianoj. Tamen la legendo rakontas ke romianoj, konkerinte la urbon, trovis en ĝi neniun postvivanton.

La numanca sinteno impresis al romianoj kaj fakte, estis romiaj verkistoj, kiuj rekordis kaj elstarigis la historian rezistadon de Numanco. Tial, tian rezistadon oni nomas "numanca" en la nuntempa hispana lingvo.

La urbo estis rekonstruita kaj reloĝigita de romianoj kaj iliaj aliancanoj de aliaj ĉirkaŭaj keltiberaj triboj. Tamen, pro veteraj kaj agrikulturaj kialoj, aldonitaj al senneceso de milite strategia loĝoloko, post longa tempo, oni forlasis la monteton, sur kiu estis Numanco. La tempo forgesigis la situon de la urbo, kaj oni eĉ teoriis ke ĝi troviĝis en la nuna hispana provinco Zamoro, pro la detajloj donitaj de la romiaj verkistoj. En 1860, Eduardo Saavedra malkovris la ruinojn. La situo de la romiaj kampadejoj, kiuj ĉirkaŭis Numanco, estis precizigita de Adolf Schulten kaj nuntempe estas markitaj per blankaj fostoj. Arkeologiaj laboroj komencis en la jaro 1906. Tiaj laboroj ankoraŭ ne estas finitaj.

La ruinoj estas viziteblaj kaj oni rekonstruis keltiberan domon kaj alian romian por montri numancan vivomanieron al vizitantoj.

Vidu ankaŭ redakti