Garray

municipo en Hispanio

Garray [gaRAJ] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.

Garray
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 767  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 2° 27′ U (mapo)41.814444444444-2.4477777777778Koordinatoj: 41° 49′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 031 m [+]
Areo 76,24 km² (7 624 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garray (Provinco Sorio)
Garray (Provinco Sorio)
DEC
Garray
Garray
Situo de Garray
Garray (Hispanio)
Garray (Hispanio)
DEC
Garray
Garray
Situo de Garray

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garray [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
 
Loko de Garray en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 76,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 750 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĝi duobligis la loĝantaron el la 1990-aj jaroj pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 8 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Garray, Tardesillas, Chavaler, Canredondo de la Sierra, Dombellas, Santervás de la Sierra kaj Finca de Garrejo. Ĝi limas kun Villar del Ala, Rebollar, Almarza, Fuentelsaz de Soria, Fuentecantos, El Royo, Velilla de la Sierra kaj Soria mem. En la teritorio estas la arkeologia kuŝejo de la antaŭromia urbo Numantio.

En la teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 163 hektaroj, nome 2 % de la teritorio kaj la Loko de Komuna Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 53 hektaroj, nome 1 % de la teritorio.​

Historio redakti

 
Numantio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Canredondo de la Sierra, Chavaler, Dombellas kaj Tardesillas.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la arkeologia kuŝejo de la antaŭromia urbo Numantio, la preĝejoj kaj ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti