Andaluzo

Vikimedia apartigilo

Andaluzo estas homo loĝanta en aŭ naskita en Andaluzio.

Estas ankaŭ andaluza dialekto, kiu rilatas al ĉiuj elparoloj de la hispana en Andaluzio.

Historio redakti

La nomo devenas el la araba Al-Andalus, arabe: الأندلس), kiu estis la nomo de la parto de Iberio regata de islamanoj de 711 ĝis 1492. Oni kutime konsideras la nomon originanta el "Vandalicia"; tiu estus la nomo donita al la Baetica, romia provinco de suda Iberio, post ol la vandaloj ĝin trairis voje al Nordafriko en la 5-a jarcento. Sed aliaj teorioj ekzistas, kaj lingvistoj substrekas ĝian malcertan etimologion. Ekzemple, kelkaj subtenas ke ĝi devenas de la latina Atlanticum.[1] La nomo Andalucía estis uzata en la kastilia ekde 13-a jarcento, prenante ĝin rekte de la araba adjektivo por Andaluso, por nomi la lastaj islamanaj teritorioj el Iberio sude de Bruna Montaro.

Referencoj redakti

  1. VALLVE, Joaquín. "El nombre de al-Andalus". Al-Qantara Nº IV. Madrid. 1983. Pp. 301-355.