Huesca

(Alidirektita el Huesko)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Huesca (stacidomo).

Huesca (aŭ Ŭesko) estas urbo en la regiono Aragono en Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la t.n. Supra Aragono, nome Provinco Ŭesko. Oni foje uzas la esperantigon Osko, laŭ la malnova latina nomo Osca.

Huesca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22001–22006
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54 136  (2023) [+]
Loĝdenso 336 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 0° 25′ U (mapo)42.1401-0.40889722222221 [+]
Alto 488 m [+]
Areo 161,043005 km² (1 610 4.3 005 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huesca (Provinco Ŭesko)
Huesca (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Huesca
Huesca (Hispanio)
Huesca (Hispanio)
DEC
Situo de Huesca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huesca [+]
vdr

Ĝi havis (en 2022) 53 305 loĝantojn. Ĝi troviĝas je 488 m super marnivelo kaj je 70 km de distanco de Zaragozo.

Historio

redakti

La historio de Huesca ekis ĉe iberoj, kiuj nomis ĝin Bolskan; en tiu oni stampis lokan moneron el kiu oni trovis nombrajn ekzemplerojn. La romianoj konkeris la urbon, kaj en ĝi Kvinto Sertorio, romia generalo estro de hispana ribela konfederacio, fondis centron de latinaj studoj por la filoj de la hispanaj nobeloj. Tiu lernejo, nomita foje Akademio de Latineco, estas ofte konsiderata kiel antaŭaĵo de la mezepoka Universitato Sertoria.

 
Romia denaro el arĝento stampita en la monfarejo de Oska.

La urbo estis romia municipo, kiu same stampis monerojn, eĉ arĝentajn.

Post visigotoj, ankaŭ araboj posedis la urbon, kiu iĝis tiel unu el la plej nordaj urboj de Al-Andalus. Post la kristana rekonkero, la urbo estis ligita al la reĝoj de Aragono.

Islama epoko

redakti

La urbo estis ekkontrolita de araboj en la jaro 719 laŭ pakto aŭ kapitulaco iĝante unu el la plej nordaj urboj de Al-Andalus. ĝia nomo Oska en latino ŝanĝiĝis al Ŭaska (Wasqa) en araba, kaj dum la jarcentoj en kiuj estis la araboj la urba socio islamiĝis, la reganta lingvo estis la araba, de kiu restis ekzemple la nomoj de du riveroj proksimaj al la urbo: nome Guatizalema kaj Alcanadre. La klano Banu Salama dominis la hueskajn terojn dum la 8-a jarcento ĝis grupo de muladioj enpoviĝis. La mozaraboj restis ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Petro. Oni ne konas ĉu jam tiam estis juda komunumo en la urbo. En 797 malsukcesis unua klopodo fare de kristanoj rekonkeri la urbon, estre de Ludoviko, filo de Karolo la Granda kaj estonta sukcedanto kiel Ludoviko la 1-a. En 799, laŭ la Annales regni Francorum, la guberniestro de Wasqa donis al Karolo la Granda simbole la ŝlosilojn de la urbo, kiel signalo de submetiĝo. Sed la franka dominado tamen ne efektiviĝis, kaj en la jaroj 801, 811 kaj 812 malsukcesis novaj karolidaj klopodoj konkeri la urbon.

Dum la 8-a kaj 11-a jarcentoj oni konstruis la moskeon de Wasqa en la loko kie nun estas la katedralo. Aktuale apenaŭ restas iom de la iama moskeo, nur kelkajn hufum-arkoj. Ekde 875 la emiro Muhammad la 1-a ordonis al la guberniestro de Wasqa ĉirkaŭmuregigi la urbon kaj la kvartalojn por eviti la kristanajn klopodon konkeri, pli kaj pli oftajn. La arabaj muregoj formis ovalforman ĉirkaŭon preskaŭ du kilometrojn longan, kun ĉirkaŭ naŭ dek turoj kaj kvar ĉefaj pordegoj, orientitaj al la kvar kompasdirektoj.

Post la malapero de la Kaliflando de Kordovo, Wasqa estis parto de la tajfo de Zaragozo, regata sinsekve de dinastioj tujibia kaj hudia. Lubb ben Hud, kiu regis en Wasqa, stampis monerojn de malaltkvalita oro, kun arablingvaj skribaĵoj kaj la urbonomo. Ĝi estis la nura ormonero stampita en Huesca laŭlonde de ĝia historio.

Kristana epoko

redakti
 
Kastelo Montearagón.

Sancho Ramírez, nome la dua reĝo de Aragono, konstruis Montearagón, nome granda kastelo proksime de Wasqa, cele al ties konkero. En ĝia interno oni starigis preĝejon. La konstruado de la fortikaĵo estis plenplena je simbolaro: starigita en teroj kiuj ankoraŭ estis sub islama kontrolo. En la jaro 1094 la reĝo Sancho Ramírez mortiĝis antaŭ la muregoj de Huesca dum klopodo konkeri la urbon ricevinte sagopafon, sed finfine la urbo estis konkerita de lia filo Petro la 1-a de Aragono en 1096, kiu venkis super Al-Musta'in la 2-a de Zaragozo en la batalo de Alcoraz.

La 7an de septembro 1134 mortiĝis Alfonso la 1-a, la Batalema pro vundoj ricevitaj dum batalo ĉe la domaro Poleñino kaj estis entombigita en la abatejo de Montearagón. En 1135 okazis iu ribelo kiu rezultis en la legendo nomita de la Sonorilo de Huesca. La reĝo Ramiro la 2-a de Aragono, laŭ la legendo, senkapigis dek du nobelojn kiuj opoziciis al li. Ramiro la 2-a mortiĝis en la urbo en aŭgusto 1157 kaj estis entombigita en la monaĥejo de Sankta Petro la Maljuna. La 29an de junio 1136 naskiĝis Petronila de Aragono, filino de Ramiro la 2-a kaj Agnesa de Poitou, estonta reĝino de Aragono kaj grafino de Barcelono.

 
José Casado del Alisal, La Sonorilo de Huesca, 1880, oleo surtola. Ekspoziciita en la Urbodomo de Huesca. Romantika versio de mezepoka legendo.

En 1155 la reĝo Ludoviko la 7-a de Francio pasis tra Huesca pilgrime al Santiago de Compostela krome cele al vizito al la reĝo Alfonso la 7-a de Kastilio, kun kies filino li estis geedziĝinta konstatinte nuligon de sia geedzeco kun Eleonora de Akvitanio.

En la 12a de majo 1191 estis subskribita la Ligo de Huesca fare de la reprezentantoj de la reĝoj Alfonso la 2-a (Aragono), Sanĉo la 6-a (Navaro), Alfonso la 9-a de Leono kaj Sanĉo la 1-a (Portugalio) cele al milito kontraŭ la regno Kastilio, kie regis Alfonso la 8-a.[1]

En 1273 oni ekkonstruis la aktualan katedralon ĉar tiam jam estis 8 000 loĝantoj, maksimuma mezepoka demografio de la urbo. Dum la 13-a jarcento okazis konsiderinda disvolvigo kaj agrikultura kaj artmetia. Komerco intensiĝis pere de bonaj konektoj laŭlonge de la akso nord-suda, krom facilaj alirejoj kaj al Navaro kaj al Katalunio.[2]​ La epidemio de nigra pesto de 1348 okzasigis egan damaĝon en la urbo kaj la loĝantaro malpliiĝis de 8 000 fine de la 13-a jarcento ĝis 4 000 en la 15-a jarcento. Rezulte de tiu krizo oni haltigis la konstruadon de la katedralo.

En 1349 oni malpermesis urbe la uzadon de la hebrea, de la araba kaj de la eŭska en la bazaro de la urbo laŭ kiu oni devigis la uzadon de la latinida lingvo de la epoko, nome la aragona. Tiu malpermeso indikas la ekonomian gravon de jam certa juda komunumo, restado de la araba loĝantaro eĉ du kaj duono da jarcentoj post la konkero, kaj eĉ grava rilato kun la eŭskoparolanta loĝantaro de la montaraj navaraj proksimaj areoj. [3]

 
La minaco de kastilianoj de Pedro la 1-a de Kastilio rezultis en plifortigo de Huesca.

Inter 1357 kaj 1359 okazis milito inter Kastilio kaj Aragono. Dum la unua fazo de la Milito de la du Petroj, en kiuj konfliktis la reĝoj Petro la 4-a de Aragono kaj Pedro la 1-a de Kastilio, oni entreprenis en Huesca, pro la minaco de atako fare de kastilianoj, gravajn vorkojn. Oni plialtigis la defendajn eblojn de la muregoj. Oni malkonstruis domojn proksimajn al la murego kaj al la turoj, kaj tiukadre malaperis la unua preĝejo de lokaj franciskanoj kaj parto de la juda kvartalo. En la unua duono de la 15-a jarcento la urbo rekuperis la artmetian kaj komercan prosperon post la demografia katastrofo okazigita de la pesto de 1348.[4]

En 1461 la urba konsilantaro establiĝis en nova sidejo ĉe la placo de la katedralo, en kiu ĝi pluas ĝis nuntempo. De tiu dekomenca epoko oni konservas la korton kaj la salono de la "justicia" ―du grandaj supermetitaj ĉambregoj kun lignaj plafonoj. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la municipestroj faris diversajn aldonojn en la konstruaĵo (monumenta ŝtuparo, iama kunsidejo, fasado el briko), kiuj havigis fakte la nunan aspekton. Inter 1463 kaj 1465 okazis la definitiva refondo de la Universitato de Huesca. La urbo tiukadre ricevis la apogon de la reĝo Johano la 2-a. La Universitato de Huesca, diference de tio okazinta en la antaŭa jarcento, ja atingis papan aprobon (nome buleo de la papo Paŭlo la 2-a) kaj ekonomian financadon, havigitan el la hueska diocezo.

Moderna epoko

redakti
 
Blazono de la Universitato de Huesca (1601).

En 1515 oni finigis la konstruadon de la katedralo dum la longa episkopeco de Juan de Aragón y Navarra. La centra navo kaj la krucejo estis kovritaj per ŝtonaj volboj, post plialtigo de tiuj antaŭaj lignaj. Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo prosperis kulture kaj demografie, oni plifirmigis definitive la Universitaton de Huesca en permanenta sidejo, oni atingis interkonsenton en 1513 por ke la Universitato instaliĝu en la iama reĝa palaco kaj oni fondis ankaŭ la unuajn altlernejojn, inter kiuj elstaris tiuj de Santiago kaj San Vicente. En 1571 oni disigis la diocezon de Huesca-Jaca en tri episkopecoj; nome Huesca, Jaca kaj Barbastro. La presmaŝino alvenis al la urbo en 1575 pere de la propra Universitatoj kaj post unu jaro oni publikigis la unuan libron bazitan sur la komentarioj en latino pri la logiko kaj la dialektiko de Aristotelo.

En la 17-a jarcento floris la kulturo en la urbo; oni konstruis kelkajn ĉefajn monumentojn de la urbo ekzemple la preĝejojn de Sankta Laŭrenco kaj Sankta Dominiko, la oktangulan konstruaĵon de la Universitato kaj la akvobaraĵon de Arguis. En tiu jarcento elstaris grandaj gravuloj kiel Vincencio Juan de Lastanosa, mecenato de Baltasar Gracián kaj la artisto Francisco de Artiga.

En la 18-a jarcento startis la Milito de hispana sukcedo. Filipo la 5-a abolis la iaman hueskan konsilantaron, naskiĝintan en la Mezepoko, kiu estis prezidita de la gravulo "Justicia" de Huesca kaj la prioro de tribunaloj kaj anstataŭis ĝin per municipo simila al tiuj de kastilianoj, estrita de koregidoro, ĝenerale militista, kaj dek du lokaj registoj fidelaj al la ĵus ekregantaj Burbonoj. La Universitato vivis brilan periodon: aliĝis centoj de studentoj katalunaj, ĉar estis fermitaj la universitatoj de Katalunio per la Dekretoj de Nueva Planta.

Nuntempa epoko

redakti
 
Batalo de Huesca (1837) dum la Unua Karlisma Milito.

La Milito de Hispana Sendependiĝo en Huesca okazis en junio 1808 la murdo de la kolonelo Antonio Clavería, koregidoro. Dum la Sieĝoj al Zaragozo, lokaj fortoj partoprenis en la defendo de Zaragozo. La periodo de franca dominado en la urbo daŭris ekde 1809 ĝis 1813. La urbo iĝis provinca ĉefurbo dum la provinca divido de 1833. Dum la Unua Karlisma Milito okazis batalo antaŭ la urbo inter la isabelismaj kaj la karlismaj trupoj de la Reĝa Ekspedicio kiu iris el Navaro al Katalunio kaj kiu okupis la urbon. La karlistoj venkis super la generalo Iribarren kiu mortis rezulte de vundoj ricevitaj dum la batalo.

 
Vidaĵo de Huesca (1845).

En 1845 malaperis la Universitato de Huesca, kvin jarcentojn post sia fondo. En la sama konstruaĵo oni kreis poste la aktualan Muzeon de Huesca. Dum la desamortización Huesca perdis, kiel alia hispanaj urboj, siajn konventojn. Multaj el tiuj konstruaĵoj poste estis hejmo de civilaj institucio: Diputación Provincial, prizono kaj frenezulejo. La kastelo de Montearagón estis abandonita kaj la tomboj de Alfonso la 1-a kaj de la abato Fernando estis translokigitaj al la preĝejo de Sankta Petro la Maljunulo. En 1848 la loka respublikano Manuel Abad kaj ses kompanoj estis mortpafitaj en Huesca, post la revoluciaj okazaĵoj de tiu jaro. En 1864 alvenis fervojo al la urbo.

 
Ĉefa strato Coso Bajo en 1914.

Huesca superis por la unua fojo 10 000 loĝantojn komence de la 20-a jarcento. La tiam juna verkisto Ramón J. Sender estis dum kelkaj jaroj redaktoro de la loka gazeto "La Tierra", kaj lia frato Manuel Sender estis poste urbestro de Huesca dum la Respubliko, kaj ankaŭ aliaj intelektuloj kaj artistoj floris en la 1930-aj jaroj. En la unua triono de la 20-a jarcento oni konstruis ĉefajn monumentojn kiel la kazino, unu de la ĉefaj verkoj de la loka modernismo, kaj la taŭrludejo, en la sama loko kie ĝi estis ekde la mezepoko, kaj oni kreis la municipan parkon Miguel Servet, nome verda pulmo de la urbo, en la sama loko kiun estis okupinta en la 17-a jarcento la ĝardenoj de Lastanosa. Krome en 1933 oni fondis Radion Huesca.

Dum la Hispana Enlanda Milito, la ribeluloj de la urbo Huesca ekkontrolis en julio 1936 la areon kontraŭ la registaro de la Respubliko kaj iom poste ĝi estis sieĝita de la respublika armeo, fakte de milicanoj de la CNT kaj POUM. La batalfronto tie stabiliĝis ĉe la rivero Gállego kaj eĉ okazis ofensivo de Huesca fare de la respublika armeo, kiu tamen ne sukcesis rekonkeri la urbon. Dum la frankisma militokupo, kiel en la tuta lando, okazis teruraj reprezalioj kaj subpremado fare de la frankistoj, inter kiuj ekzekutoj de respublikanaj gravuloj kaj aŭtoritatoj, kiel ekzemple la urbestro Manuel Sender, frato de jam konata maldekstra verkisto Ramón J. Sender, kiun la ribeluloj ne sukcesis kapti.

En marto 1938 la frankistoj sukcesis rompi la fronton kaj la sieĝon al la urbo. Post la fino de la milito, koncerna institucio Dirección General de Regiones Devastadas kreita de la reĝimo de Franco rekonstruis loĝlokojn Banariés, Huerrios, Banastás, Igriés kaj Lascasas (el kiuj la du unuaj loĝlokoj estas aktuale apartenantaj al la municipo Huesca).

 
Aktuala Huesca vidita el la katedralo.

En 1949 oni fondis la Instituton de Estudios Oscenses, kiu ekde 1977 laŭ la nomo Instituto de Estudios Altoaragoneses, dediĉis sin al eldonado de granda nombro de publikaĵoj kaj realigis/realigas aktivecon de esplorado kaj disvastigado de kulturo, aparte pri temoj kun iu rilato al la provinco. Ekde la fino de la milito kaj ĝis la mezo de la 1970-aj jaroj Huesca, pro sia graveco kiel provinca ĉefurbo, duobligis sian loĝantaron, helpe de la rura elmigrado, kiu senhomigis multajn loĝlokojn de la samprovincaj komarkoj, multaj el kiuj venis al la ĉefaj urboj kiel Huesko; tio rezultis en la fakto, ke la urba areo konsiderinde pliigis sian spacon.

En 1979 okazis la unua demokratia balotado kaj la unua demokratia konsilantaro estis regata de tiama partio UCD. Ekde tiam estis urbestroj de la partioj PSOE (plej ofte), PAR kaj PP. Okazis ankaŭ grandaj sportaj kaj kulturaj eventoj, ekzemple en 1983, kiam la loka klubo de korbopilko CB Peñas Huesca povis partopreni en la Ligo ACB aŭ en 2007, kiam la futbalklubo SD Huesca povis partopreni en la Dua Divizio. Aliaj gravaj faktoj estis la kreado de la komarko Hoya de Huesca, kun ĉefurbo en Huesca, la kreado de la gazeto Diario del Altoaragón, la malfermo de la linio de rapidtrajnoj AVE Huesca-Madrido kaj la kreado de la flughaveno de Huesca.

Demografio

redakti

La municipo de Huesca havis 52 463 loĝantojn laŭ la popolnombrado de 2018 de la INE,[5]​ de kiuj 25 023 (47,7 %) estis viroj kaj 27 440 (52,3 %) esti virinoj. Laŭ la censo de 2010[6] oni povas konstati, ke la majoritata loĝantaro estas de plenkreskuloj, inter 35 kaj 49 jaroj, kaj la sektoro inter 30 kaj 34 años majoritata kun 4 432 censitaj loĝantoj. La kvartaloj plej loĝataj estas San Lorenzo kun 11 230 loĝantoj sekve de Santo Domingo kaj San Martín kun 10 623 loĝantoj en 2011.[7]

El la 1960-aj jaroj la loĝantaro ekpliiĝis pli rapide pro la elmigrado el ruraj zonoj de la provinco kaj la industriigo de la urbo. En 1960 Huesca havis 24 377 loĝantojn kaj en 1981 jam 44 372 loĝantojn, tio estas plus 19 995 loĝantoj en nur du jardekoj. La loĝantaro preskaŭ duobliĝis en du dek jaroj diference de la unua duono de la 20-a jarcento kiam la loĝantaro pliiĝis en 8 706 loĝantoj de 1900 ĝis 1950. En la lastaj jardekoj la enmigranta loĝantaro pliiĝis ĉefe el Orienta Eŭropo, Nordafriko kaj Sudameriko.

Vidindaĵoj

redakti
 
Klostro de la Monaĥejo de Sankta Petro la Maljuna.
 
Skulptaĵoj ĉe la pordego de la katedralo.
  • Muregoj
  • Monaĥejo de Sankta Petro la Maljuna
  • Konvento de Sankta Mikaelo
  • Katedralo de Huesko
  • Sanktejo de Nuestra Señora de Salas
  • Preĝejo de Santa María in Foris
  • Urbodomo de Huesca
  • Muzeo de Huesca
  • Palaco de Villahermosa
  • Palaco de Climent
  • Preĝejo de Sankta Laŭrenco
  • Ermitejo de Sankta Georgo
  • Preĝejo de Sankta Dominiko kaj Sankta Marteno
  • Sanktejo de Loreto
  • Fontano de Muzoj
  • Kazino (Círculo Oscense)
  • Ponto de Sankta Mikaelo

Famuloj

redakti

Provinco

redakti

Osko estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun urboj kiel Jaca, Barbastro, Fraga, Ayerbe, Monzón kaj Sabiñánigo.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Suárez Fernández, Luis (1975). Historia de España Antigua y Media. Volumen 1. Madrid: Closas-Orcoyen S. L. p. 632. ISBN 84-321-1882-6.
  2. Iranzo, 2021, 53.
  3. Fragmento de la Ordenanzas Municipales de Huesca de 1349: Item muyl corredor nonsia usado que faga mercaderia ninguna que compre nin venda entre ningunas personas, faulando en algarabía ni en abraych nin en basquenç: et qui lo fara pague por coto XXX sol. Anyo 1349.
  4. Iranzo, 2021, 54.
  5. Instituto Nacional de Estadística (INE). «Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero». Konsultita la 28an de Aŭgusto 2019.
  6. Instituto Nacional de Estadística. «Revisión del Padrón municipal 2010. Datos por municipios». Arkivita el la originalo la 5an de oktobro 2011. Konsultita la 6an de julio 2011.
  7. Ayuntamiento de Huesca. «Población de Huesca empadronada de Huesca en la web del Ayuntamiento». Konsultia la 6an de julio 2011.

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti