Banastás [banasTAS] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Banastás
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 334  (2023) [+]
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 0° 27′ U (mapo)42.183333333333-0.44999999999999Koordinatoj: 42° 11′ N, 0° 27′ U (mapo) [+]
Alto 532 m [+]
Areo 4,655413 km² (46 5.5 413 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Banastás (Provinco Ŭesko)
Banastás (Provinco Ŭesko)
DEC
Banastás
Banastás
Situo de Banastás
Banastás (Hispanio)
Banastás (Hispanio)
DEC
Banastás
Banastás
Situo de Banastás

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Banastás [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Isuela proksime al provinca kaj komarka ĉefurbo, sed sur la dekstra bordo anstataŭ sur la maldekstra kiel aliaj samvalaj loĝlokoj kiel Yéqueda kaj Igriés. La loĝloko Banastás mem (532 msm) estas je 9 km norde de Huesca, inter Chimillas kaj Yéqueda.

Historio redakti

Plej frua mencio estas el marto 1098 alude al heredaĵoj en “Banastas”. [1]

Banastás iĝis loĝloko kun minoritato de kristanoj kaj majoritato de mudeĥaroj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. La loĝloko devis esti rekonstruita de la servo Regiones Devastadas.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Banastás akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 121 loĝantoj en 1900 ĝis 66 en 1940 kaj poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 333 loĝantoj (2022) pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, krom servoj propraj de dormurbo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, n.º 48, p. 280.

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti