Igriés [iGRJES] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Yéqueda (Yequeda en aragona​) estas loĝloko apartenanta al municipo Igriés.

Igriés
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 719  (2023) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 0° 26′ U (mapo)42.2145679-0.43036609999999Koordinatoj: 42° 13′ N, 0° 26′ U (mapo) [+]
Alto 599 m [+]
Areo 19,167726 km² ( 191 6.7 726 ha) [+]
Igriés (Provinco Ŭesko)
Igriés (Provinco Ŭesko)
DEC
Igriés
Igriés
Situo de Igriés
Igriés (Hispanio)
Igriés (Hispanio)
DEC
Igriés
Igriés
Situo de Igriés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Igriés [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Isuela survoje al provinca kaj komarka ĉefurbo. La plej alta pinto de la municipa teritorio estas Santacoba (775 m).

La altitudo gamas inter 791 m norde kaj 550 m borde de la rivero. La loĝloko Igriés mem (599 msm) estas je 11 km norde de Huesca; laŭ la ŝoseo A-23 ĝi estas komunikata kun Sabiñánigo norde kaj kun Ŭesko sude.

Nordokcidente: Nueno Norde: Nueno Nordoriente: Ŭesko
Okcidente: Nueno   Oriente: Ŭesko
Sudokcidente: Banastás Sude: Ŭesko Sudoriente: Ŭesko

Historio redakti

Plej frua mencio estas el januaro-februaro 1104, pri kunsido inter la episkopo de Ŭesko kaj la abato de Montearagón. [1]

Igriés iĝis loĝloko kun minoritato de kristanoj kaj majoritato de mudeĥaroj. La konverto de mudeĥaroj en moriskoj devigis la ampleksigon de la iama preĝejo en la 16-a jarcento. Dum la Nezepoko, la iama romia ŝoseo estis uzita por la reto de transmigra brutobredado inter la Valo de Ebro kaj la Pireneoj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Igriés: oni malaltiĝis el 453 loĝantoj en 1910 ĝis 181 en 1986 kaj poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 703 loĝantoj (2022) pro aligo de najbaraj loĝlokoj kaj pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, krom servoj propraj de dormurbo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, romanika ermitejo, kaj ekstere montaraj naturaj lokoj. Venas vizitantoj por fiŝkaptado, montogrimpado, ciklismo, motociklismo, naturaj sportoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (Ubieto Arteta, Cartulario de Montearagón, n.º . 38)

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti