Dekretoj de Nueva Planta

Inter 1707 kaj 1716, la Dekretoj de Nueva Planta estis serio de dekretoj de Filipo la 5-a nuligis aŭ malpliigis la foruojn kaj morojn de la regnoj kaj teritorioj de Hispanio kiuj batalis kontraŭ li en la Milito de hispana sukcedo. Tiele malaperis la politikaj rajtoj kiujn havis la Regno de Aragono (ĝis tiam validaj en Aragonio kaj Katalunio) kiuj survivis dum la regado de la reĝoj de la dinastio de Habsburgoj en Hispanio. Ĝenerale ŝanĝis la politika kaj administra situacio de la lando kaj pro tio malaperis ankaŭ la rajtoj de la municipoj de la Regno de Kastilio. La ĝeneralaj institucioj de Kastilio etendiĝis al la orientaj teritorioj hispanaj nome Regno de Aragono. Fakte triumfis antikvaj planoj kiaj tiu de la Grafduko de Olivares.[1]

Kovrilpaĝo de la Dekretoj de Nueva Planta.
La Dekretoj de Nueva Planta okazigis la abolon fakte de la katalunaj polotikaj rajtoj de 1535).

En tiu direkto ekestis deviga la uzado de la kastilia lingvo kiel administra lingvo en preskaŭ ĉiuj institucioj kiuj ĝis tiam ne estis uzanta ĝin, laŭ la modelo centrisma de la Burbonoj kiun la absolutisma franca monarkio estis adoptinta ekde la epoko de Francisko la 1-a.

Notoj redakti

  1. Historia de España, Alfaguara. Tomo IV. El Antiguo Régimen: Los Borbones ‘’Gonzalo Anes’’. (Aianza Editorial. Madrid 1978)ISBN 84-206-2998-7