Gállego (rivero)

(Alidirektita el Gállego)

Gállego [GAljego] (en aragona Galligo) estas rivero kiu fluas tra la regiono Aragono, Hispanio. Temas pri unu el la ĉefaj alfluantoj de la grandrivero Ebro. Ĝi drenas basenon de 4008,8 km² kaj havas longon de 193,2 km.​ La kurioza nomo de tiu rivero, koincide kun la literumado de la vorto "gallego" (galega) sed kun absolute nenia rilato) deriviĝas de la nomo en latino de ĝia devenloko, nome Gaŭlio: nome Gallicus, de kiu Gállego.

Gállego
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr
Rekonstruo de tradiciaj metioj en la rivero Gállego.

La rivero Gállego elfluas en Pireneoj nome ĉe Col d'Aneu, sur 2 200 msm, proksime de la montopasejo Portalet. Fluas laŭ la valo Tena tra la municipoj Sallent, Panticosa kaj Biescas. En tiu supra areo ĝi ricevas la ĉefaj alfluantoj: nome Aguas Limpias, Caldarés, Escarra, Lana Mayor kaj Aurín. En la meza kaj malsupra basenoj, la riveroj Guarga, Seco, Asabón kaj Sotón havigas malabundan akvokvanton. La rivero estas regulita per hidroelektraj akvorezervejoj de Gállego, nome Lanuza, Búbal, Sabiñánigo kaj per irigaciaj akvorezervejoj La Peña kaj Ardisa, de kiu eliras akvo al akvorezervejo La Sotonera laŭ la kanalo de Gállego (90 m³/sekundo).

En supra fluejo estas praktikata riskaj sportoj, same kiel ĉe alfluantoj Caldares kaj Escarra. El Sabiñánigo ĝi fluas al Triste. La akvokvanto de Gállego ĉe ĝia elfluejo en Zaragozon estas malabunda; la intensa reguligo kaj la devojigoj de la akvokvanto faras ke la averaĝa akvokvanto estas nur 10% de la natura akvokvanto. Antaŭ alveni al Zaragozo la rivero fluas ĉe Sabiñánigo, Caldearenas, Riglos, Murillo de Gállego, Santa Eulalia de Gállego, Biscarrrués, Ardisa, Puendeluna, Marracos, Gurrea de Gállego, La Paúl, Ontinar de Salz, Zuera, San Mateo de Gállego kaj Villanueva de Gállego.