Villanueva de Gállego

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villanueva de Gállego (stacidomo).

Villanueva de Gállego [biljaNŬEba deGAljego] estas municipo de Hispanio, en la norda parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villanueva estas komprenebla kiel "nova urbo", dum de Gállego aludas la trafluantan riveron.

Villanueva de Gállego
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50830
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 806  (2023) [+]
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 0° 50′ U (mapo)41.7682637-0.82641599999999Koordinatoj: 41° 46′ N, 0° 50′ U (mapo) [+]
Alto 244 m [+]
Areo 75,987694 km² ( 759 8.7 694 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Gállego (Provinco Zaragozo)
Villanueva de Gállego (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Villanueva de Gállego
Villanueva de Gállego (Hispanio)
Villanueva de Gállego (Hispanio)
DEC
Situo de Villanueva de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Gállego [+]
vdr

Geografio

redakti

Villanueva de Gállego estas municipa teritorio en la norda parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de Zaragozo, kaj ĉe la rivero Gállego, ĉirkaŭita de la teritorio de la ĉefurbo Zaragozo sude, oriente kaj okcidente, dum norde estas la teritorio de Zuera. La aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23) kaj N-330 trapasas la municipan teritorion kaj la loĝlokon, dum la A-123 iras paralele trans la rivero el San Mateo de Gállego norde ĝis Zaragozo sude. La altitudo gamas inter 453 msm okcidente kaj 220 msm borde de la rivero Gállego. La municipo enhavas la loĝlokojn Villanueva de Gállego kaj El Comercio.

La loĝloko Villanueva de Gállego mem estas je nur 17 km norde de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 244 msm. La loĝloko mem estas tute inter Zaragozo mem sude kaj Zuera norde laŭ la fluejo de la rivero Gállego.

Nordokcidente: Zaragozo Norde: Zuera Nordoriente: Zuera kaj Zaragozo
Okcidente: Zaragozo   Oriente: Zaragozo
Sudokcidente: Zaragozo Sude: Zaragozo Sudoriente: Zaragozo

Historio

redakti

Oni trovis mozaikojn de romiaj vilaoj. Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Tiam la loko nomiĝis Burjazud aŭ Turo de la azudo. La konkero de Zaragozo fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.

Ramón Berenguer la 4-a havigis rajtojn por reloĝado, kadre de la jurisdikcio de Zaragozo. En 1160 cisteraj monaĥoj instaliĝis en la nomita Torre de Juncería,[1] ĉe Gállego, kaj ekde tiu abatejo ekekspansiis laŭ la valo de Ebro, nome al Rueda en 1202. En 1248 la konsilantaro de Villanueva, kun la lokanoj de Burjazud kaj Merzalar (poste El Comercio), decidis unuiĝi en unusola loĝloko nomita Villanueva de Burjazud kaj starigi preĝejon kie nun estas la placo de Villanueva; de tiu praloko restas nur la renesanca turo de fino de la 16-a jarcento.

Fine de la 15-a jarcento estis kelkaj paperfabrikaj muelejoj, kaj meze de la 18- jarcento la loĝantaro ege pliiĝis pro la instalado de la Real Compañía de Comercio en la nun samnoma kvartalo. Villanueva pasis de apenaŭ 200 loĝantoj al 600 antaŭ la Milito de Hispana Sendependigo, dum kiu la loko antaŭ la dua sieĝo de Zaragozo estis okupita de preskaŭ dek mil francaj soldatoj de la divizio de la generalo Gazan. Fine de la milito la loko estis perdinta la duonon de loĝantoj. La 15an de Aŭgusto 1813 Villanueva elektis sian unuan konsilantaron sendependan de la urbo Zaragozo kaj iĝis municipo pere de la nova leĝaro de la Kortumo de Kadizo pri nuligo de la jurisdikciaj senjorlandoj. En la 20-a jarcento estis krizo de la paperfabrikado kaj la ekonomio transformiĝis al la kultivo de beto, pro kio Villanueva pliigis sian loĝantaron ĝis 2 000 loĝantoj ĉirkaŭ 1920.

Dum la Hispana Enlanda Milito estis italaj militistoj, aliancanoj de la frankisma armeo, kiuj okupis la urbeton. En la 1950-aj jaroj gravis ekonomie forstado.

Villanueva de Gállego demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villanueva de Gállego tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 4 679 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio

redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun du mudeĥaraj turoj, la kvin palac-domegaj turoj, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Demografia evoluo

redakti
Loĝantara evoluo
(Fonto : INE)
1900191019201930194019501960197019811991200120112021
1281137117782110209421382157229423602483327145264725

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. La vorto "torre" en la regiona parolmaniero signifas ne nur turon, sed ankaŭ kampardomegon.

Eksteraj ligiloj

redakti