Biescas [BJESkas] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio​, en la centro de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Biescas
loĝloko • municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 602  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 0° 19′ U (mapo)42.628333333333-0.32111111111112Koordinatoj: 42° 38′ N, 0° 19′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 189,092452 km² (1 890 9.2 452 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Biescas (Provinco Ŭesko)
Biescas (Provinco Ŭesko)
DEC
Biescas
Biescas
Situo de Biescas
Biescas (Hispanio)
Biescas (Hispanio)
DEC
Biescas
Biescas
Situo de Biescas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Biescas [+]
vdr

En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Geografio redakti

 
Panoramo.

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Alto Gállego. Ĝia teritorio estas en la valo de la rivero Gállego kiel enirejo en la valon de Tena. Temas pri granda municipo, nome la plej granda en la centro de la komarko. Ĝi limas norde kun Sallent de Gállego, Hoz de Jaca kaj Panticosa, oriente kun Yésero, kaj sude kaj okcidente kun Sabiñánigo.

La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Aso de Sobremonte, Barbenuta, Betés de Sobremonte, Biescas, Escuer, Espierre, Gavín, Javierre del Obispo, Oliván, Orós Alto, Orós Bajo, Piedrafita de Jaca kaj Yosa de Sobremonte, plus la jam senhomejojn Búbal, Polituara, Saqués, Ainielle, Susín, Berbusa kaj Casbas de Jaca.

La loĝloko Biescas mem (860 msm) estas je 72 km norde de Huesca laŭ la ŝoseo A-136 suden al Sabiñánigo (je 16 km) kaj Ŭesko, kaj laŭ la sama ŝoseo nordokcidente al Francio tra Sallent de Gállego. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj.

Historio redakti

 
Dolmeno.
 
Brutobredado en Biescas.
 
Torraza de los Acín.

Estis prahistoria loĝado, kiel atestas du dolmenoj. En la epoko de la Romia Imperio estis ŝoseo. En la Mezepoko ĝi ekgravis kiel vojnodo.

Biescas estis citita por la unua fojo en Cartulario de San Juan de la Peña, inter 1020 kaj 1030. En 1391 ĝi aperis kiel Biescas Sobirón. Biescas estis loko de reĝlando. Estis kvar mezepokaj preĝejoj kaj du ermitejoj.

En la 16-a jarcento, Filipo la 2-a ordonis fortikigi la areon kiel protektado de la regnoj el eblaj minacoj el Francio. Kaj ĉefe pri la Citadelo de Jaca. Tiukadre la 6a kaj 7a de februaro 1592, ok cent francoj invadis kaj rabadis Biescas kaj la Valon de Tena dum dek unu tagoj, sed poste ili estis venkitaj en la Ravino des Luterians.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Biescas suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj same ĉe Biescas kie oni malaltiĝis el 1 656 loĝantoj en 1920 ĝis 1034 en 1940, sed poste rekuperiĝis ĝis nunaj 1 584 loĝantoj (2022) pere de aligo de loĝantoj de najbaraj lokoj.

La plej grava okazaĵo en la dua duono de la 20-a jarcento, estis torenta inundo en la Kampadejo Las Nieves, je 1 km de Biescas, en la 7a de aŭgusto 1996, pro kio perdis la vivon 87 personoj.[1]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la rekonstruita preĝejo, ermitejo de Santa Elena, la tiea dolmeno, la Fuorto de Santa Elena, montara arkitekturo, urba kerno de ardezaj tegmentoj kun belaj kamenoj, la turo Torraza de los Acín, la rivero Gállego kaj la proksima akvorezervejo (Búbal) ktp.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «Biescas quiere olvidar 15 años después de la tragedia». ABC. 8a de aŭgusto 2011. Konsultita la 13an de novembro 2013.

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti