Yésero
Yésero [ĜEsero] (aragone Yesero) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.
Yésero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22639 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 37′ N, 0° 15′ U (mapo)42.618888888889-0.25Koordinatoj: 42° 37′ N, 0° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 132 m [+] | ||
Areo | 30,229933 km² ( 302 2.9 933 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yésero [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Alto Gállego. Ĝi limas norde kun Panticosa, oriente kun Torla, okcidente kaj sude kun Biescas. Ĝi estas borde de la rojo Sia, alfluanto de la rivero Gállego. Nature la teritorio limas norde kun la montaro Tendeñera, oriente kun la montopasejo de Cotefablo kaj sude kun la monto Erata, kaj estas ĉirkaŭita de privilegia natura heredo de arbaroj, paŝtejoj, montopintoj kaj torentoj. La monto nomita ‘Chordonal’ estas loko de intereso.
La loĝloko Yésero mem (1132 msm) estas je 80 km norde de Huesca laŭ la ŝoseo N-260a kaj poste al la A-136 suden al Sabiñánigo kaj Ŭesko, kaj laŭ la sama ŝoseo nordokcidente al Francio tra Sallent de Gállego. La ŝoseo N-260a kondukas oriente al la valo de la rivero Ara.
La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
Historio
redaktiYésero estis grava en la historia pasinteco. Ĝi estis citita por la unua fojo en 1076, sed floris fine de la 15-a jarcento, kiam ĝi estis la plej grava loko de la valo de Gavín. Ĝi aperis menciata laŭ la literumoj ESERO, IESERO, YESSERO, JESSERO kaj YESERO.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Yésero kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 887 loĝantoj (2022).
Aktualo
redaktiLa loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Estas interpretejo pri la tradicia ekonomia gravo de la produktado de peĉo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, montara arkitekturo, urbaj kernoj de ardezaj tegmentoj kun belaj kamenoj, la riveroj kaj la proksima akvorezervejo de Búbal ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiBibliografio
redakti- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)