Monaĥejo de Sankta Petro la Maljuna

La Monaĥejo de Sankta Petro la Maljuna, antaŭe nomita "iama preĝejo de Sankta Petro la Maljuna de Huesca", estas romanika konstruaĵo de la 12-a jarcento en la historia kerno de la urbo Huesca (Aragono, Hispanio). Ĝi estis katalogita kiel Nacia Monumento ekde 1885, kaj​ ĝiaj arkitekturo kaj skulptarto faras ĝin unu de la plej gravaj historiaj kompleksoj de la aragona romaniko. Krome tio kio estis ĝia kapitula kunsidejo plenumas la funkcion de reĝa tombejo, enhavante la tombojn de du reĝoj de Aragono: nome Alfonso la 1-a kaj lia frato kaj sukcedanto, Ramiro la 2-a.

Enirejo al la monaĥejo.

Historio redakti

 
La klostro.

Gi estis konstruita sur romia nekropolo aŭ templo, kaj poste sur la sama loko estis preĝejo de visigotoj, kaj ekde 719 jam dum islama dominado estis preĝejo de mozaraboj jam dediĉita al Sankta Petro. Post la konkero fare de la kristanoj en 1096 ĝi estis donita al la benediktanoj que en 1117 kiu konstruis la aktualan monaĥejon.

Priskribo redakti

 
Timpano de la pordego.

La preĝejo estas trinava kun respektivaj duoncirklaj absidoj. Kvankam la komplekso estas romanika la kupolbazo estis konstruita jam kiel gotika ĉirkaŭ 1240. Estas murpentraĵoj ankaŭ gotikaj (13-a jarcento) kun temoj pri Davido kaj lia batalo kun Goliato kaj de Moseo kun la bruliĝanta rubusarbo. La ĉefretablo estas de plurkolora ligno estas prezidita de Sankta Petro, kun la triobla tiaro de la papeco. Ĝi estis datita de 1602 kaj estas verko de la navaraj skulptistoj, lokanoj de Sangüesa, nome Juan de Berrueta​ kaj Juan de Alli.

La klostro enhavas 38 kapitelojn, el kiuj 18 estas originalaj kaj la 20 ceteraj estas reproduktoj kiuj anstataŭis la originalajn damaĝitajn pro la restaŭrado farita fine de la 19-a jarcento;​ parto de la anstataŭitaj estas ekspoziciita en la Muzeo de Huesca. La fugo de la kapiteloj montras scenojn de la vivo de Jesuo, kaj scenojn de alegoria kaj historia enhavo. Ĉe la klostro estas tri kapeloj el kiuj unu funkcias kiel reĝa tombejo, enhavante la tombojn de du reĝoj de Aragono: nome Alfonso la 1-a kaj lia frato kaj sukcedanto, Ramiro la 2-a.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti