Kastanjeto
Kastanjeto[1], (el la hispana Castañuelas = kaŝtanetoj) estas idiofona muzika instrumento tipa de la folklora muziko de Hispanio, Portugalio kaj Italio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a5/Castagnetten.jpg/220px-Castagnetten.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/10/Castanets_%28PSF%29.jpg/220px-Castanets_%28PSF%29.jpg)
Ĝi estas emblemo de la Flamenko.
Kastanjeto konsistas el du rondaj, konkavaj platetoj el ligno au eburo, garnitaj de elstaraĵo, traboritaj de du aŭ tri truoj, tra kiu pasas ŝnureto kunliganta ilin, la du konkavaj partoj unu kontraŭ la alian.
Deveno
redaktiLa kastanjetoj estis kreitaj de la Fenicoj, antaŭ tri jarmiloj, kaj enkondukita en la mediteraneajn landojn dum iliaj komercaj vojaĝoj.
Uzo
redaktiOni tradicie uzas du kastanjetojn, unu en ĉiu mano. Interŝokante la du diskojn per rapidaj fingromovoj la muzikisto aŭdigas rapidan serion da klakoj, iusence knaletoj.
Unu kastanjeto aŭdigas akutan knalon,[2] la alia pli obtuzan sonon, la akuta estas tiel nomata « hembra » (ino), oni ĝin prenas en la dekstra mano, kaj la alia, « macho » (viro) estas en la maldekstra mano.
Taŭga movo de la fingroj neprigas longan trenadon.
Notoj
redakti- ↑ (aŭ paro da kastanjetoj) laŭ PIV
- ↑ noto knalo en PIV 2020