Ĥoto
La ĥoto (hispane jota) estas tipo de danco kaj muziko tre disvastigata kun diversaj variantoj en Hispanio, el kiuj la plej konata estas tiu de Aragono. Aliaj variantoj estas tiuj de Valencio, Kastilio, Navaro, Kantabrio, Asturio, Galegio kaj Murcio. Ekzistas parencaj formoj ankaŭ en Kolombio kaj Filipinoj.
La ĥota emas havi ritmon 3/4, kvankam kelkaj aŭtoroj asertas ke la 6/8 estas pli bone adaptita al la poezia kaj danca strukturo. Por ilia interpreto, gitaroj, bandurioj, liutoj, dulzajnoj kaj tamburoj estas uzataj en la kastilia stilo, dum la galegoj uzas sakŝalmojn kaj tamburojn. Teatraj versioj estas kantataj kaj dancataj kun regionaj kostumoj kaj kastanjetoj, sed ili ne estas uzataj kiam oni dancas en malpli formalaj okazoj.
La enhavo de la kantoj estas tre diversa, de patriotismo aŭ religio al seksaj aludoj. Krom tio ĉi, la kantoj ankaŭ havi la efikon helpi produkti senton de loka identeco kaj kohero. La kantoteksto emas esti skribita en ok-silabaj kvartetoj, kun asonanco en la unuaj kaj triaj versoj.
La paŝoj havas aspekton ne tre diferenca de la Valso, tamen en la kazo de la ĥoto, ĝi estas multe pli varia.
Kelkaj ne-hispanaj muzikistoj faris uzon de la ĥoto en diversaj verkoj:
- Georges Bizet, franca komponisto (1838-1875), en la opero Carmen kiu estas lokata en Hispanio, havas pecon (Aragonaise) kiu estas ĥoto.
- Miĥail Glinka, rusa komponisto (1804-1857), post vojaĝo tra Hispanio, uzis stilon derivitan de la ĥoto en sia verko La Aragona ĥoto.
- Franz Liszt, hungara pianisto kaj komponisto (1811-1886), skribis ĥoton por piano.
- Camille Saint-Saëns, franca komponisto (1835-1921), komponis orkestran ĥoton, same kiel faris la rusa komponisto Balakirev (1837-1910).
- Raoul Laparra, franca komponisto (1876-1943), verkis operon titolitan La ĥoto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Historio de la ĥoto (hispane) Arkivigite je 2004-12-02 per la retarkivo Wayback Machine