Tmezo (antikva greka: τμῆσις tmēsis, „traĉado” < τέμνω temnō, "mi tranĉas") estas lingvoscienca fenomeno, en kiu vorto aŭ frazo malkuniĝas en du partojn, kun aliaj vortoj inter ili.[1]

Verboj redakti

Tmezo de verboj kun antaŭafikso (kie la antaŭafikso apartiĝis de la simpla verbo) estis aĵo de la antikva greka lingvo, kutima en Homeraĵoj (kaj postaj poeziaĵoj), sed ne uzita en Atika prozo. Tiaj apartigeblaj verboj ankaŭ estas parto de la normala gramatika uzo de iom da modernaj lingvoj, kiel la nederlanda kaj la germana.

La antikva greka lingvo redakti

Tmezo en la antikva greka estas ia misnomato, ĉar ne necese estas apartigado de la antaŭafikso el la verbo; anstataŭ la nuna interkonsento ŝajne estas, ke la aparta antaŭafikso aŭ antaŭverbo montras periodo el la lingvo, kie la antaŭafikso ne jam kuniĝis al la verbo. Estas multaj ekzemploj en la epopeoj de Homer, la Iliado kaj la Odiseado, ambaŭ el kiu konservas arĥaikajn ecojn. Unu kuntima kaj ofte citita ekzemplo estas κατὰ δάκρυα λείβων (kata dakrua leibōn; "verŝante larmojn"), en kiu la antaŭverbo κατά kata "malsupren" ne jam kuniĝis al la verba participo λείβων leibōn "verŝante". En posta greka, ĉi tiuj kuniĝos por iĝi la kunmetita verbo καταλείβων kataleibōn "verŝante (malsupren)".

La latina lingvo redakti

Tmezo troviĝas kiel poezia aŭ retorika ilo en klasika latina poezio, kiel Metamorfozoj de Ovid. Vortoj kiel circumdare ("ĉirkaŭi") apartiĝas kun aliaj vortoj de la frazo interiĝitaj ekz. circum virum dant: "ili ĉirkaŭas la viron" (laŭvorte: "ili ĉirkaŭ la viron donas"). Ĉi tiu ilo uziĝas ĉi tiel por krei vida bildo de la ĉirkaŭado de la viro per le vortoj in la line. En la verkaro de la poeto Ennio, la laŭvorta fendado de la vorto cerebrum kreas vivantan bildon: saxo cere comminuit brum "li disbatis la cerbon per roko" (laŭvorte: "per roko cer li disbatis bon.")[2]

La malnovirlanda lingvo redakti

Tmezo povas troviĝi en iuj fruaj malnovaj irlandaj skribaĵoj, kiel Audacht Morainn. Malnovaj irlandaj verboj troviĝas ĉe la komenco de frazo (en VSO-a vortordo) kaj ofte posedas prepoziciajn antaŭverbaj partikulojn, ekz. ad-midethar "taksas". Tmezo okazas kiam la antaŭverba partikulo apartiĝas el la verba radiko kaj la verba radiko metiĝis en frazofina pozicio dum la antaŭverba partikulo restas ĉe la komenco de la frazo. Ĉi tiu faras malnormalan vortordo, ekz. ad- cruth caín -cichither "[la] bela formo vidiĝos" (kie ad-chichither estas la estonta triapersona singulara pasiva de ad-cí "vidas").[3]

La malnovnordlanda lingvo redakti

Ekzemploj de tmezo troviĝis en skalda poezio. Cetere, kun la uzo de kenning-oj, skaldo uzis tmezo por malklarigi la signifon de la poemo.[4] Unu uzo de tmezo estis por dividi la elementoj de propraj nomoj.[4]

La germana lingvo redakti

Multaj germanaj verboj havas apartigeblan antaŭafikso, kiu ŝanĝas la signifon de la radikan verbon, sed tiu ne ĉiuj restas kunmetita al la radika verbo. Germana frazostrukturo kutime metas verbojn en dua pozicio aŭ fina pozicio. Por aparigeblaj antaŭafiksaj verboj, la antaŭafikso ĉiuj aperas en fina pozicio. Se aparta strukturo de frazo metas la tutan verbon en fina pozicio, tiam la antaŭafikso kaj radika verbo aperas kune. Se frazo metas la verbon en dua pozicio, tiam nur la radika verbo aperos en dua pozicio; la apartigita antaŭafikso restas ĉe la fino de la frazo. Ekzemple, la apartigebla verbo anfangen ("komenci") estas el la apartigebla antaŭafikso an kaj la radiko fangen:

Radika verbo en dua pozicio: Ich fange die Arbeit an. ("Mi komencas la laboron.")
Radika verbo en fina pozicio: Morgens trinke ich heiße Schokolade, weil ich dann die Arbeit anfange. ("Matene trinkas mi varman ĉokoladon, ĉar poste mi la laboron komencas.")

Tamen, en multaj aliaj germanaj verboj, la antaŭafikso (kiek be-ent-) estas neapartigeblaj, ĉiam restante kun la radika verbo.

La angla lingvo redakti

Familiaraj ekzemploj inkluzivas la kutima "unbe-[bloody]-lievable" (proksimume: "nekre-[diable]-deble") kaj variaĵoj de ĝi; multaj anglaj vortoj kuniĝas per la sakraĵa interafikso -fucking-, kaj unu el ili estas "unbefuckinglievable". La frazo A whole nother...(story / kettle of fish / ball game) "tute alia situacio" estas ekzemplo de tmezo en la angla. La vorto another "alia" apartiĝas de la kvalifikiĝinto whole "tute". La enigado eble fariĝas de la fakto, ke la vorto estas el nedefina artikolo kun la vorto other "alia", kaj ĝi estas ankoraŭ facile analizebla tiel. Sed la vorto estas ankoraŭ tiom unuaĵo, ke iuj parolanto kredas, ke estas nekompleta diri a whole other. Tiel, la vorto reanaliziĝas kiel a nother por plu teni la literon n, kiu permesas la uzo de kvalifikiĝinto dum konservi ĉiuj la literoj de la vorto.

En tiu sento, vortoj kiel apron "antaŭtuko" kaj uncle "onklo" eble vidiĝas, kiel la rezulto de tmezo de napron kaj nuncle.

La angla uzas multegaj frazajn verbojn, el kerna verbo kaj partikulo kiu povus esti adverbo aŭ preposicio; dum la fraza verbo estas skribita kiel du vortoj, la du vortoj analiziĝis semantike, kiel unuaĵo ĉar la intenco de la fraza verbo estas ofte nerilata (aŭ nur ete rilata) al la signifo de la kerna verbo. Ekzemple, turn off havas signifon nerilata al turn en Turn off the television set and the light.

Multaj anglaj frazaj verboj estas apartigeblaj, en la sento ke se ili estas transitiva, tiam la objekto metiĝas inter la kerna verbo kaj la partikulo se la objekto estas pronomo (kaj laŭvole se ĝi estas mallonga substantiva frazo, sed ne se ĝi estas longa substantiva frazo kiel en la supra ekzemplo). Ekzemple:

Turn off the lightTurn the light off (laŭvola tmezo)
Turn it off (deviga tmezo)

Ĉi tiu interveno de la objekto en la mezo de la fraza verbo povas vidiĝi, kiel ia tmezo eĉ se la semantika unuaĵo apartigita skribiĝas kiel du vortoj eĉ kiam ne apartigitaj.[mankas fonto]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Oxford Companion to the English Language, Oxford University Press (1992), p. 1044 [Angle]
  2. Cruttwell, Charles Thomas. A History of Roman Literature: From the Earliest Period to the Death of Marcus Aurelius [Angle]
  3. Russel, Paul (2014). An introduction to the Celtic Languages. London: Routledge. p. 288. [Angle]
  4. 4,0 4,1 Ross, Margaret Clunies (2005). A History of Old Norse Poetry and Poetics. Cambridge: D. S. Brewer. pp. 109–110. ISBN 1-84384-034-0. [Angle]