Kenning (de la norena vorto kenna "signi", parenca al la germana vorto „kennzeichnen“, plurale kenningar) en la ĝermana, ekzemple la malnovaltgermana kaj islanda aliteracia poezio (Edda, skaldoj) estas parolfiguro de poezia priskribo de simplaj nocioj. Kontraste al unupartaj adjektivaj metaforoj nomataj heiti, la kenning estas plurparta bilda priskribo el pluraj simplaj vortoj.

Ĝenerale la parolfiguto divideblas je "baza vorto" (Stofnorð) kaj "signa vorto" (Kenniorð), kvankam ambaŭ partoj ankaŭ rajtas konsisti el pluraj vortoj, ne nepre nur el unu. La "baza vorto" anstataŭigas la priskribendan objekton por nur parte taŭga vorto (ekzemple "arbo" por "viro"). Nur la "signa vorto" (en Esperanto konvene en adjektiva formo, kvankam ne nepre, ekzemple "batala") plifortigas la aludon al la origine celata objekto kaj per tio plifortigas la substrekindan karakterizaĵon de la objekto. Tiel viro priskribiĝas per la parolfiguro "batala arbo" aŭ "batalanta arbo".

La kenning-parolfiguroj de la norenaj kantoj kaj sagaoj en sia multeco kaj la lingva aŭdaco de iliaj poeziaj komparoj al nefakulo povas ŝajni kvazaŭ stile artefaritaj aŭ troigitaj. Sed en la literature klera, malnovaltgermana kaj islanda nobela publiko de la mezepoko ilia aŭdado vekis vivajn memorojn kaj enhavajn ligojn al temoj de la konataj mitoj kaj sagaoj. Epopeoj de la epoko ne uzis kenning-ojn. En la okcidentĝermana mezepoka poezio la norena parolfiguro transpreniĝis, kutime en kombino kun aliteracio, kaj rekoneblas ankoraŭ en iuj poeziaĵoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj.

Jorge Luis Borges en eseo jene pravigis la parolfiguron kenning: „La [germanlingva] bildosigno Schulterblatt ("ŝultra folio" por la osto skapolo) estas stranga; sed ne malpli stranga estas la brako de homo. Se oni imagas ke temas pri tria kaj kvara kruro de la homa korpo, kiu elpuŝiĝas el la korpa trunko per la manikotruoj de veŝto kaj kiu partiĝas al kvin piedfingroj de embarasa longeco, oni subite konsciiĝas, kiom fundamente stranga estas tiu korpoparto. La kenningar al ni diktas tiun miron, ili igas nin surprize miri pri la mondo. Ili povas instrui veni al tiu hela surpriziĝo, kiu estas la sola honoro de la metafiziko, ĝia profito kaj ĝia fonto.“

Ekzemploj redakti

  • „kunveno de armiloj“ por batalo
  • „balena vojo“ por maro
  • „onda ĉevalo“ por ŝipo
  • „vundiga abelo“ por sago
  • „ĉiela kandelo“ por suno
  • „cigna vojo“ por rivero aŭ lago
  • „abela lupo“ ("Beowulf") por lupo