Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Septembro

499 redundaj paĝoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-08-14
Artikolo
Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Vikipedio:Projekto_matematiko/ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
plene redundaj, ne helpas trovi intencitan temon
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 14:22, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ĉiuj forigitaj far "LiMrBot" 2023-09-24

498 neutilaj alidirektiloj, plus unu redunda kopio Vikipedio:Projekto matematiko/Tradona funkcio. Taylor 49 (diskuto) 14:22, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Forte por: kaj dankon al Uzanto:Taylor 49 pro trovi la fuŝaĵon. Fakte, mi opinias ke la paĝo Projekto:Matematiko mem estas forigenda, ĉar ĝi aspektas tre malkutima (malsame al aliaj portaloj). —Super nabla🪰 17:00, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Eble mi ne sufiĉe enplonĝis la temon kaj nesufiĉe komprenas kion la historiaj uzantoj eble celis per tiuj ŝajne plene neutilaj alidirektiloj, sed ĉiukaze ankaŭ mi laŭ la nuna stato ne vidas sencon en ili... ThomasPusch (diskuto) 23:56, 21 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: "Projekto:Matematiko" forigita, "Portalo:Matematiko" forigproponita sube, 499 subpaĝoj (nur alidirektiloj) restas. Taylor 49 (diskuto) 22:38, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: "Portalo:Matematiko" forigita, ĉiuj ligiloj al ĝi forprenitaj. @User:KuboF Hromoslav: bv lanĉu vian robotarmilon por forigi la 499 subpaĝojn (nur alidirektiloj). Taylor 49 (diskuto) 18:17, 24 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: @User:KuboF Hromoslav: bv lanĉu vian robotarmilon por forigi la 499 subpaĝojn (nur alidirektiloj). Taylor 49 (diskuto) 19:27, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Permana forigado malrapide progresas. Taylor 49 (diskuto) 14:01, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus simbole permane forigis 49 alidirektilojn, kun noto "nur forigo de la sensenca alidirektilo, ne de la paĝo mem", sed tio celis esti nur simbola aĝo: ĉiujn 499, nun ankoraŭ 450 alidirektilojn permane forigi estus tempomalŝparo. Do daŭre validas la alvoko ke KuboF aŭ fakte iu ajn el niaj nunaj kvar esperantistaj robotistoj forigu la reandan reston de la alidirektiloj. ThomasPusch (diskuto) 13:58, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Uzanto:KuBOT estas la sola kiu havas administrantajn rajtojn. Neniu alia roboto rajtas forigi. Sed eble disponeblas ankaŭ "Gadget"-umoj uzeblaj fare de ĉiu administranto. Taylor 49 (diskuto) 14:05, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Sendube ke permana forigo ne estas la solvo. Mi nun sufiĉe kontentas pri miaj aŭtomatismaj kapabloj pseŭdorobote prilabori multegajn datumojn en vikidatumoj, tute ne rekte en la esperantlingva branĉo de vikipedio, kvankam kompreneble la redaktoj en vikidatumoj forte influas la e-lingvan branĉon (kaj nur tial mi zorgas pri ili). Sed krome mi konsideras min bona ĵurnalisto, tekstoredaktanto kaj grafika enpaĝiganto, sed tute ne kompetenta pri informadiko. Tion ripete montras al mi la tristiga observo, ke mi rapide "mallernas" kapablojn pri konstruoj aŭ adaptoj de teknike kompliketaj ŝablonoj, kvankam mi pene regis tiujn kapablojn antaŭ jaro, sed mi reforgesas ilin. Se iu alia administranto sukcesas kompreni kiel funkcias "Gadget"-umoj por aŭtomatisme forigi paĝojn, eble tiu povus ankaŭ instrui al mi kaj eble iu alia administranto ne teknike lertega, sed instruebla. ... Sed @LiMr: se temas pri esti administranto kaj dresanto de roboto, ĉu tiam ne vi estas la alternativo al KuboF??? ThomasPusch (diskuto) 14:35, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
La du ebloj estas aŭ irigi la roboton sub onia ĉefa uzantokonto, kio estas pritaksita malbona kondutmaniero, aŭ doni administran rajton al Uzanto:LiMrBot, kion vi kiel burokrato teknike tuj povas fari. Taylor 49 (diskuto) 14:49, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi estis vokita for de la komputilo, tial mi ne pli konkrete vortumis mian demandon al LiMr "Ĉu vi konsentos robote zorgi pri tiuj forigoj alternative al KuboF? Tiam mi donos al via roboto administrajn rajtojn. Klaras ke vi tion ankaŭ povus fari mem, estante eĉ burokrato, sed aspektus malbele se oni donus tiajn ampleksajn rajtojn 'al si mem'. Pli bone, ke iu alia kolego esplicite petis akcepti administrajn rajtojn por la roboto." 17:43, 17 sep. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
Saluton, jes mi konsentas. Mia roboto iĝos administranto kaj poste mi forigos la redundajn paĝojn. Jen mia peto: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/LiMrBot LiMr (diskuto) 10:25, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: La roboto nun havas la rajton. Uzanto:LiMr povas puŝi la grandan ruĝan butonon. Taylor 49 (diskuto) 07:42, 23 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 30 aŭgusto 2023 4:43
Artikolo
Nase Lino (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ne-esperantista uzanto markis ĝin kiel spamaĵon. En la angla vikio ĝi estas markita same, en la hispana jam forigita.
Uzanto
RG72 (diskuto) 04:38, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
per bedaŭrinde malmultaj voĉoj, du kontrauaj, unu pora. RG72 kiu diskutigis la temon nome de neesperantista metinto de angla vorteto "spam" kaj Nabla, kiu dubemis, bedaŭrinde ne vere voĉdonis. ThomasPusch (diskuto) 13:21, 17 sep. 2023 (UTC) protokolo de la diskuto metita ankaŭ al la artikola diskutpaĝo[Respondi]
  Komento: La temo estas tre interesa, sed la fontoj tre bagatelaj. Mi timas, ke la biografio ne menciindas. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 09:36, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Jam forigita el pluraj vikioj. Spamado kaj gantopupumado. User:Retardoss https://www.wikidata.org/w/index.php?title=Q117190367&action=history https://www.wikidata.org/w/index.php?title=Q116213404&action=history https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Sockpuppet_investigations/StephenMas0/Archive Taylor 49 (diskuto) 18:14, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Malforte kontraŭ: Kompreneble, por kompreno de la temo, necesas artikoleto pri la etno aĉuaroj, kiun mi ĵus kreis, kun referenco al la esperantlingva libro "Tra lando de indianoj" de Tibor Sekelj. Mi kontrolis la unuan notitan referencon pri Nase Lino, tiu de la gazeto eloriente.com, kaj trovas la filmon kiu tie estas prezentita tute konvinka. Kompreneble ke la kreo de multaj gantopupoj por defendi artikolon estas malsaĝa kaj facile male rezultas en forigo de la artikolo en la grandaj vikipediaj branĉoj. Sed mi tamen pensas ke tiu malsaĝo de unuopa vikipediano ne aŭtomate signifas ke temo aŭtomate estus ne menciinda. Por kontrolo de la aliaj referencoj nun ne sufiĉas mia tempo, sed mi tamen je unua rigardo opinias la biografion menciinda. ThomasPusch (diskuto) 15:46, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Je dua kaj tria rigardo mi pli kaj pli konsideras la biografion menciinda, kaj la fontojn ne bagatelaj, nur malbone ke la teksteto tiom mallongas. Mi nun vastigis ĝin de unu al kvar frazoj, helpe de la unua referenco, kaj metis ŝablonon ke kun tia amplekso ĝi jam konsidereblas artikola ĝermo. Se la teksto pretervivos, sendube estus bone ankaŭ verki tekston pri la civila paroĥo Huasaga (d:Q114797492, en provinco Morona-Santiago), sed se ni tamen buĉus la biografion, mi ne scias ĉu ni iam bezonus tekston pri la civila paroĥo meze de la Amazonia praarbaro... ThomasPusch (diskuto) 22:06, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: En la hispana vikipedio, oni laŭ mia observo tre facile forigas artikolojn, se ili ne ŝajnas sufiĉe ampleksaj. Tiu forigo kutime tute ne rilatas al menciindeco de la ĝenerala temo, sed nur pri la kvalito de la momenta teksto, tre kritike juĝata. En la esperantlingva Vikipedio, bona artikola ĝermo senprobleme povas resti, kaj la teksto post ampleksigo de Thomas sendube estas bona artikola ĝermo. Mi same juĝas la ĝeneralan temon menciinda, kaj la referencojn tute bonajn. Se iu ne-esperantisto markas ĝin per anglalingva noto "delete spam", tio eble instigas al observo kaj prijuĝo de la teksto, sed neniel aŭtomate signifas sekvi la krokodilan rekomendon. Aidas (diskuto) 21:22, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ne forgesu ke la teksto daŭre nur estas artikola ĝermo. Ses laŭ mi validaj referencoj por apenaŭ kvin frazoj da teksto estas multege pli ol la esperantlingva averaĝo por artikola ĝermo, sed ĉi tie la referencoj aparte necesas kaj bonvenas, ĉar alikaze restus duboj de kie oni prenis la informojn. ThomasPusch (diskuto) 13:40, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Malplena "projekto" pri universitatoj -- 4 paĝoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-08-31
Artikolo
Projekta diskuto:Universitatoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
senenhavaj, trouzo de vorto "projekto"
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 18:35, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 21:26, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Taylor 49 (diskuto) 18:35, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: La nuna stato de la projekto estas terura. Oni neniam uzis ĝin. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 01:58, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Laŭ mia antaŭa noto en ĉapitro "Projekto:Matematiko". ThomasPusch (diskuto) 13:40, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Malplena "projekto" pri fiziko -- 3 paĝoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-08-31
Artikolo
Projekto:Fiziko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
senenhavaj, trouzo de vorto "projekto", vortaroj apartenas al vikivortaro wikt:Aldono:Fiziko
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 18:48, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 21:27, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Taylor 49 (diskuto) 18:48, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi iom dubas pri la ĉefa paĝo ĉar ekzistas partoprenanto. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 01:59, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Koresponde al mia antaŭa noto en ĉapitro "Projekto:Matematiko". Mi ne dirus ke "ekzistas" partoprenanto, sed "en 2011 indikiĝis nomo de partoprenanto", antaŭ ekzakte 12 jaroj, ne antaŭhieraŭ: Fabio Bettani estis fervora kaj valora vikipediano, sed li ŝajne neniam aktiviĝis en la projekto kaj ĉiukaze ekde pli ol 30 monatoj nur faris du redaktetojn entute en vikipedio, do nun preskaŭ malaktivas. Mi dubas ke li entuziasmus nun fulmotondre reaktiviĝi kaj starigi tute brilan projekton pri fiziko - despli ke projekta paĝo nur sencas se pluraj tre entuziasmaj vikipedanoj volas kunordigi siajn agadojn: krei paĝojn pri fiziko ĉiukaze povas ĉiu ajn iam ajn, sen bezono de projekta paĝo. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

"Batzaya" -- 4 paĝoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-09-04
Artikolo
Batzaya (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
oni ne havas paĝon Taylor 49, oni ne kutimas havi alidirektilojn el artikola nomspaco
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 14:32, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj dominas. RG72 (diskuto) 06:58, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Globala konto "Batzaya" kreiĝis en 2015 (nur ligita al malplena kaj malaktiva konto en la mongola vikipedio), tamen loka esperantlingva konto jam ekzistis ekde almenaŭ 2004, kiel atestas la konservita noto de Arno Lagrange el 2004. Sed ne gravas, ĉar ĉiukaze intertempe almenaŭ la esperanta konto "Batzaya" ne plu ekzistas. Ĝustas ke oni ne kutimas havi alidirektilojn el artikola nomspaco - tial
@User:Kani La tempolimo jam pasis kaj vi havas la povon, do povas tuj forigi la lastan paĝon. Taylor 49 (diskuto) 18:45, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite--kani (diskuto) 20:45, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Neŭro-lingvistika programado redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 2 septembro 2023 21:08
Artikolo
Neŭro-lingvistika programado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kontraŭscienca falŝo kun malaŭtoritataj referencoj
Uzanto
Fenikals (diskuto) 21:15, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
per 4 kontraŭaj voĉoj, unu por forigo pro enhavaj mankoj kaj unu plia por teknika forigo pro piratkopiado intertempe forigita
  Komento: La temo ŝajne menciindas ĉar ĝi ekzistas en multaj lingvoj. Mi ankoraŭ ne havis tempon por legi la tekston de la artikolo.—Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 02:01, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Forte kontraŭ: La temo tutcerte menciindas kadre de psikologio kaj psikoterapio. Mi ne komprenas la akran tonon de Fenikals. "Kontraŭscienca falŝo" (vorto "falŝo" miakomprene ne ekzistas en Esperanto, supozeble celatas "falsaĵo"): la demandoj kaj respondoj estas malkutimaj por vikipedia artikolo kaj strangas. Bonus ŝanĝi ilin al pli normala stilo aŭ interŝanĝi ilin al normala ĉapitro, tradukita el alilingva versio, sed tiu iom mallerta prezento ne igas la tutan tekston esti "falsaĵo" !! - "Malaŭtoritataj referencoj": estas entute nur unu referenco, ĉar du aliaj intertempe mortas. Referenco el ipernity eble ne estas el plej aŭtoritata fonto, sed ĝi estas esperantlingva, kaj laŭ mia juĝo estas enhave tute faka kaj aŭtoritata. Do la problemo estas "malsufiĉaj referencoj", ne "malaŭtoritataj" !! ThomasPusch (diskuto) 13:33, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La argumento, ke la artikolo temas pri "Kontraŭscienca falŝo" (sendepende ĉu tio veras aŭ ne!) tute ne estas valida argumento por forigo. Ekz. ekzistas tute valida artikolo "Plata Tero", kiu estas delonge pruvita esti nerealaĵo, sed ni intence kaj volonte tenas ĝin, ĉar ĝi estas menciinda. La argumento pri "malaŭtoritataj referencoj" same ne estas valida por relative rapida forigo per VP:FA, sed oni prefere unue uzu {{Nesufiĉaj fontoj}} (kio fakte ne estas tute taŭga ŝablono, sed la plej proksima kiun mi en nia Vikipedio trovis...). Tiu ĉi artikolo tamen havas neniun referencon, sed nur vague menciitan fonton, do multe pli taŭgus {{Sen referencoj}} aŭ {{Sen fontoj}} (kiun mi jam uzis, ĉar la provizita ekstera ligilo ne plu funkcias kiel fontindiko por parto de artikolo, ĉar tiu ŝajne rompas aŭtoran rajton). Manko de fontoj aŭ referencoj tradicie (kaj dume) en nia Vikipedio ne estas uzata kiel kialo por forigo - oftege tiaj artikoloj simple estas, kaj pluraj estas markitaj per {{Sen referencoj}} aŭ {{Sen fontoj}} por montri al legantoj, ke ili pli atentu pri ĝusteco de la informoj kaj, ke nia komunumo bone konscias, ke iuj partoj de Vikipedio ne estas aparte altkvalitaj (do la partoj sen averto ŝajne estas pli kvalitaj), kvankam tiun ĉi tradicion ni ja povus ŝanĝi kaj postuli ekz. ke ekde komenco artikolo havu (entekstajn) referencojn de almenaŭ 2 sendependaj, netrivialajn fontoj. La artikolo havas siajn problemojn. La plej videbla estas teksto tradukita de iu retejo sen klara indiko pri aŭtora rajto (mi tie serĉis en pluraj paĝoj kaj ne trovis), do plejprobable temas pri rompo de kopirajto. Tio estas bona kialo por forigi parton de artikolo, sed ne nepre de la tuto (krom se post forigo de nelibera teksto restus nur ĝermeto). Pluraj frazoj uzas nebulajn vortojn, kiuj estas evitindaj. Sed tio dume ne estas sufiĉa kialo por forigo de la artikolo, eventuale eblas forigi problemajn partojn, se neniu ili riparos. --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:48, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Forte kontraŭ: forigo de la teksto: mi tute samopinias kun Thomas kaj Michal (KuboF). Nur mi proponas ŝovi la nun vastegan keston pri ebla malobservo de kopirajto al la diskutpaĝo, ĉar ĝi nun eksterproporcie dominas la paĝon. Kaj mi proponas post iom da atendado forviŝi la dubindajn frazojn
"En la mondo estas vasta reto de organizaĵoj trejnantaj pri NLP kaj de praktikantoj de la tekniko.[mankas fonto]
Multaj sciencaj artikoloj[kiu?] kritikas neŭrolingvistikan programadon: ĝi estas priskribata kiel nepruvita kaj grandparte neefika. Skeptikuloj[kiu?] nomis ĝin amasvendata, pseŭdoscienca "psikosensencaĵo".",
se ne ene de ni diru plia semajno troveblas bona argumentado kun referencoj. La lastaj du frazoj ("Multaj ... sencaĵo") aspektas al mi simple ofendoj de ĉiuj kiuj aplikas la teknikojn en psikologia konsilado. Mi konas ankaŭ homojn kiuj fortege malŝatas psikoanalizon, aŭ la koncepton de valdorfa lernejo, aŭ la katolikan kredon aŭ kristanismon ĝenerale aŭ iujn specifajn politikistojn - sed tio ne pravigas tiom subjektivajn ofendaĉojn, el propra ideologia malŝato... Aidas (diskuto) 21:46, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Forigo pro piratkopiado. Ŝovu utilan enhavon al la diskutpaĝo, forigu la paĝon, kaj rekomencu. Taylor 49 (diskuto) 22:00, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Taylor 49 ĵus malfermis tute alian diskuton: Ĉu necesas senspure forigi ĉiun pruvon ke iam laŭŝajne iu tradukis la demandojn kaj respondojn el la paĝo rain.org/~da5e/ (kiun mi retrovis en la interreta arkivo) al Esperanto kaj publikigis la rezulton en vikipedio? Aŭ ĉu sufiĉas "normale" forigi la ĉapitron el la teksto, kiel mi ĵus faris, post kial KuboF jam enpakis ĝin en ŝablonon (sed la forigo daŭre kontroleblas per la paĝa historio)? Mi juĝas la "demandojn kaj respondojn" banala teksto, kiu havas nenion originalan. La (supozeble origina) angla teksto daŭre libere legeblas en la interreta arkivo, ne estas kaŝata. Laŭ mi bonas forigi la duban ĉapitron el la teksto, sed tio laŭ mi sufiĉas. Per kompleta senspura forigo de la tuta paĝo kaj posta reenmeto de la teksto sen la duba ĉapitro oni ankaŭ forviŝus la tutan paĝan historion, kaj aspektus ke la administranto, kiu elkopias la senduban tekston, forigas la tutan paĝon kaj poste denove enkopias la senduban tekston, mem en tiu momento verkintus la enkopiitan tekston. Laŭ mi la senspura forigo de la tuta paĝa historio estus troigo - miaopinie la "normala forigo" el la teksto tute sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 22:51, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La argumento estas stranga. Ĉu ni forigu ankaŭ artikolojn pri astrologio kaj sorĉado? Tio estas enciklopedio, ne lernolibro. RG72 (diskuto) 06:55, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Rezulte la teksto ne estas forigita per 4 kontraŭaj voĉoj, unu por forigo pro enhavaj mankoj kaj unu plia por teknika forigo pro piratkopiado. Sed Fenikals pravas ke la teksto estas daŭre manka, cetere ne nur en Esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj ofte entuziasme citas sensaciajn ofendajn artikolojn de la populisma gazetaro kritikante ke iuj neprofesiuloj aplikas la metodon. Tiu kritiko laŭ mi baze ĝustas, sed tio laŭ mia kompreno de la metodo ne signifus ke la tuta temo estus ĉarlatana. ThomasPusch (diskuto) 12:03, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Hossein(zadeh) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-09-04
Artikolo
Uzanto:Hossein.income/Ali Hosseinzadeh (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
spamaĵo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 14:37, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Taylor 49 (diskuto) 10:53, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: prave. ThomasPusch (diskuto) 14:55, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Teorie tio estas privata paĝo, sed: (1) la uzanto neniam kontribuis, do ni povas diri ke li ankoraŭ ne ekzistas, kaj (2) la paĝo estas malplena. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 01:09, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
La paĝo nun malplenas, ĉar Taylor 49 malplenigis ĝin, sed antaŭe ĝi prezentis la tutan forigitan artikolon, kaj oni per unu klako povas revidigi ĝin. Estas bone havi privatajn spacojn por provejoj, sed oni povas konsideri la nunan staton ĉirkaŭiron de la forigo de la artikolo. ThomasPusch (diskuto) 21:27, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: La celan paĝon Ali Hosseinzadeh oni jam forigis, sed forgesis la kopion Uzanto:Hossein.income/Ali Hosseinzadeh. Taylor 49 (diskuto) 22:08, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 6 septembro 2023 23:21
Artikolo
Emociismo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Originala difino estas kontraŭ la komuna signifo. Tiu paĝo penas priskribi la psikologian aŭ filozofian vorton "emociismo", sed prezentas difinon kontraŭ komuna signifo. La komuna senco de la vorto (laŭ la sep lingvoj en Wiktionary, kiuj difinas la vorton) estas la sento aŭ montrado de emocio. Sed ĉi tiu paĝo asertas alian difinon, pri la relativa valoro de emocio. Neniu el la ligilaj fontoj subtenas ĉi tiun alian difinon. Cetere, tiu paĝo estas la sola paĝo de ĝia Wikidata datumo (d:Q20482161, kiu ne havas titolon), sed estas simila Wiktidata datumo por anglalingva malambiguiga paĝo: d:Q5373803.
Uzanto
Dotyoyo (diskuto) 23:38, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
per kvar poraj kaj neniu kontraŭa voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 11:50, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Forte por: La stilo (demandoj eĉ en titoloj de sekcioj, komunaj pensmanieroj, konfuzinda enkonduko, ktp) estas entute malproksima el stilo de enciklopedio. —Supernabla🪰🍃 13:36, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Malforte por: La artikolon eblus savi nur per totala refaro. En nuna stato ĝi estas senvalora. Taylor 49 (diskuto) 19:26, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Malforte por: laŭ la argumentoj de Taylor. ThomasPusch (diskuto) 21:04, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 14 septembro 2023 22:20
Artikolo
Talmudoj_kaj_kristanoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malama parolado. Ekde la unua revizio, la enhavo estas bazita sur stormfront.org, kiu estas nov-nazia malama retejo. (Cetere, tiu paĝo estas la sola paĝo de ĝia Wikidata datumo: d:Q12355746, kiu ne havas titolon.)
Uzanto
Dotyoyo (diskuto) 22:03, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
je 4 poraj voĉoj, nerekte ankoraŭ kvina de Taylor 49, neniu kontraŭa. ThomasPusch (diskuto) 12:20, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Al mi ĝenerale mankas pacienco legi la ofte konfuze verkitajn tekstojn de la intertempe mortinta kontribuinto Ludovica. Sed kion mi sukcesis legi malgraŭ mia manko de pacienco, ne jam malkaŝis al mi ke temus ĝenerale pri "malama parolado", nur la ĉapitro "Kiel kondutu..." - por tio sufiĉis unua rigardeto - ŝajnas al mi tre dubinda, kaj nepre bezonus almenaŭ bonajn referencojn. Mi emas kredi, ke la anglalingva retejo stormfront.org, estas nov-nazia malama retejo - sed kio pruvus, ke la unua revizio de la teksto el 2009 rilatus al la dubinda retejo stormfront.org?? ThomasPusch (diskuto) 10:59, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉi tie Ludovica senkritike eĥas antisemitismajn propagandaĵojn en la sama pensaro kiel ekz-e de de:August Rohling. Vidu ankaŭ en de:Talmud#Antijudaistische_und_antisemitische_Talmud-Kritik. Miaopinie la teksto estas nek savebla nek savinda. Tial:   Por: forigo. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:57, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Post kiam mi kunkolektis mian paciencon kaj tamen ankoraŭ sukcesis iom pli legi, ankaŭ mi estas   Por: forigo. Eĉ se ne pruveblus ke la teksto baziĝas sur la anglalingva retejo stormfront.org, sed ĉiukaze la esperantlingva teksto mem estas tre dubinda... ThomasPusch (diskuto) 14:18, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
PS, tute alia temo: Ĉe mi la vikidatuma datumo d:Q12355746 jes havas titolon. Eble Dotyoyo aranĝis en la preferoj ke la vikipediaj indikoj ne estas en Esperanto? ThomasPusch (diskuto) 14:19, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, d:Q12355746 havas Esperantan etikedon, sed ne havas ĝeneralan titolon. Mi nur volis transdoni, ke la datumo ne havas solidan plurlingvan fundamenton. Dotyoyo (diskuto) 22:20, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi estas relative nova uzanto de vikidatumo. Bedaŭre, mi miskomprenis la sistemon de etikedo. Nun mi scias, ke la "ĝenerala titolo" (miaj vortoj) estas - kompreneble - nur la etikedo en la preferita lingvo de la uzanto. Dotyoyo (diskuto) 07:48, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
La unua revizio ĉi tie ligas al tiu stormfront paĝo. (Pardonu min se mi ne devus meti ĉi tiun ligon ĉi tie.)
Mi ne kredas, ke la kontribuinto estis malama. Mi kredas (kiel ThomasPusch diris) ke li "senkritike" eĥis malbonan skribaĵon. Sed, kompreneble, tio ne ŝanĝas la forigendan kvaliton de la jam-sendita enhavo. Dotyoyo (diskuto) 22:33, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Disponeblas granda kvanto da paĝoj far Ludovica, plejmulte kun intervikiaj ligiloj. Ili ne ŝajnas tre menciindaj al mi ateisto. Taylor 49 (diskuto) 10:58, 10 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: forigo.--kani (diskuto) 16:39, 10 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 15 septembro 2023 11:41
Artikolo
Pikku jättiläinen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo (farita per gantopupo de konata forbarita uzanto) daŭre bezonas poluradon, ĉar la lingvaĵo estas parte nekomprenebla, sed dubindas, ĉu internacie la temo estas menciinda, kaj sekve mi pensas ke ne indas investi la tempon por komprenigi la tekston.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 11:47, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
malgraŭ restaj duboj, je du kontraŭaj voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 13:15, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: forigo, jam polurita. La fakto ke unu ulo el Finlando malbone kondutas ne ŝanĝas la principojn pri menciindeco. Precipe, la postuloj por globala menciindeco ne povas esti pli altaj por finnaj temoj ol por germanaj, rusaj, aŭ slovakaj temoj. La esperanta vikipedio enhavas milojn da artikoloj pri apenaŭ konataj uloj, vilaĝetoj aŭ simile. Se la germanaj, rusaj, aŭ slovakaj rajtas ekzisti, tiam ankaŭ la finnaj rajtas. Taylor 49 (diskuto) 10:48, 10 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Se estas forigita la akuzo ke la lingvaĵo estas parte nekomprenebla, la teksto kompreneble povas resti. Mi ankoraŭ iom plupoluris la tekston, kaj ankoraŭ aldonis ŝablonon {{informkesto libro}}, kiun ĉi-kaze necesis mem plenigi, ĉar en vikidatumoj ne estis helpaj informoj. Mi daŭre dubas ĉu la loka libro estas tiom internacie menciinda, kaj mian dubon nutras la fakto ke en neniu lingvo krom la du de Finnlando estas vikipedia artikolo pri la libro - mi ankaŭ ne scias pri iuj tradukoj de la libro mem al aliaj lingvoj. Tial estas demando ĉu valoris la tuta laboro transformi la komence senesperan esperantlingvan tekston al komprenebla artikolo. Sed nun kiam la laboro estas farita, la baza argumento kontraŭ la teksto forfalis - mi konscias ke "internacia menciindeco" estas tre subjektiva kriterio, kaj ne sole apugus peton pri forigo je tia tre subjektiva kriterio. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Lige al tamen konservo de la paĝo mi ankoraŭ ĵus kreis artikolan ĝermon pri la verkisto Yrjö Karilas, kaj en la komunejo plibonigis lian portretan bildon... Kompreneble se oni konservas temon, ofte farendas ankoraŭ diversaj flankaj taskoj. ThomasPusch (diskuto) 13:02, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Hřebeč (Koclířov) Jen nepre menciinda vilaĝo kun 20 loĝantoj. Taylor 49 (diskuto) 14:17, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Nu, sen ciniko: ankaŭ etaj vilaĝoj povas havi interesan historion, kiu eĉ iom povas esti ligita al Esperanto. Ĝenas se iu loka fervorulo metas amason da ruĝaj ligiloj, kvazaŭ oni krius "la mondaj esperantistoj devos fari amason da artikoloj pri la vilaĝetoj de mia hejmregioneto, mi mem ne havas tempon, sed mi estas konvinkita ke miaj vilaĝetoj de 10 aŭ 20 homoj pli gravas ol barataj urboj de 2 milionoj da urbanoj". Tio estas provo de perforto de aliaj vikipedianoj, kaj la provo nur ne funkcias ĉar jam tiom da ruzuloj laŭ sama ideo faris tiom da ruĝaj ligiloj pri siaj ŝatataj temetoj, ke la aliaj esperantistoj jam alkutimiĝis al la alarmiga koloro. Sed ĉi tie iu vikipediano tre dediĉis sian tempon al tiaj vilaĝetoj, domaĝe por la barataj urboj de 2 milionoj da urbanoj, kiujn la fervorulo ne atentis, sed tiom longe kiom la teksto estas en bona lingvaĵo, la teksto en vikipedio same bonvenas kiel la versio en la ĉeĥa (kaj se iu italo aŭ hispano bezonas iun informon pri la vilaĝeto, tiu homo certe pli bone komprenas la esperantan ol la ĉeĥan tekston). Min pri la finna teksteto pli ĝenis ke ĝi estis lingve tiom nematura kaj parte nekomprenebla, kaj necesis investi tiom da laboro en ĝin, ke mi ne konvinkiĝis ke la temo meritas tion. Se estus iuj tre fuŝaj tekstoj pri ĉeĥaj, svedaj, rusaj vilaĝoj de 20 homoj, mi malpli emus savi ilin per mia limigita tempo ol fuŝan tekston pri barata urbo de 2 milionoj da urbanoj, sed la baza kritiko estis ke la lingvaĵo parte nekompreneblis. ThomasPusch (diskuto) 19:41, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Portal redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-09-20
Artikolo
Ŝablono:Portal (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malfaciligas bontenadon, unu ŝablono ne havu plurajn nomojn
Uzanto
  Por: Taylor 49 (diskuto) 15:54, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
per tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 19:46, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: En ĉi tiu specifa kazo, mi preferas forigi la anglalingvan nomon {{Portal}}. —Supernabla🪰🍃 13:27, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: sendiskute. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 17 sep. 2023 (UTC)[Respondi]