i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fenikals!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 10:14, 6 jun. 2019 (UTC)

Administranta balotoRedakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 10:15, 6 jun. 2019 (UTC)

IntervikiojRedakti

Saluton kara! Kreante novajn kategoriojn ne forgesu aldoni intervikiojn. Sen tio ili malfacile troveblos kaj uzeblos. Dankon! RG72 (diskuto) 05:00, 3 aŭg. 2019 (UTC)

Legindaj artikolojRedakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:38, 24 aŭg. 2019 (UTC)

Azia monato 2019 plilongigita ĝis la 7-a de DecembroRedakti

Saluton Fenikals kaj dankon pro via partopreno en la Azia monato 2019!

La tutmondaj organizantoj informis min, ke bedaŭrinde Irano spertis unusemajnan baron de interreto. Tial oni decidis plilongigi la Azian monaton ĝis la 7-a de Decembro 23:59 UTK. Se vi ĝuis partopreni, vi havas plian semajnon  

Mi speciale invitas vin konsideri partoprenon en la Esperanta Vikivojaĝo. Ĝi estas nova frata projekto, nuntempe en Vikimedia Kovilo, kiu nun disvolviĝas kaj akiras sian komunumon. Kiam pli multaj redaktantoj kontribuados al ĝi regule, oni de Vikivojaĝo faros memstaran projekton. Tiel ĝi ne plu estos en Kovilo kaj esperantistoj pli facile uzados ĝin por siaj vojaĝoj.

Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:27, 30 nov. 2019 (UTC)

  • OK, mi skribos novan artikolon, sed mi ne volas ricevi premion. --Fenikals (diskuto) 18:14, 1 dec. 2019 (UTC)

Azia monato 2019: gratulon kaj dankon pro partopreno!Redakti

Kara Fenikals, gratulon kaj dankon pro via partopreno en Azia monato 2019! Eĉ se vi partoprenis per nur 1 artikolo, vi ja partoprenis kaj tio kalkuliĝas! Ĉiu unuopa kontribuo helpas al kreo de mondo, en kiu ĉiu homo povas aliri tuton de sciaro! Kaj vi al tio helpas kaj do mojosas!

Mi esperas, ke vi ŝatis la sperton! En la jaro 2020 ni (Esperanto kaj Libera Scio) preskaŭ certe faros konkurson pri Centra kaj Orienta Eŭropo (kun plano akcepti temojn pri onia propra lando) kaj pripensas pri aliaj partoj de Tero. Laŭplane ili okazos en Vikipedio kaj Vikivojaĝo (por subteni krei komunumon de Esperanta Vikivojaĝo kaj tiel starigi ĝin kiel memstaran projekton). Vi estas denove bonvena! --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:14, 5 jan. 2020 (UTC)

Longtempaj arestantojRedakti

Saluton. Laŭ la enhavo de tiu artikolo mi komprenas ke temas pri Longtempaj arestitoj. Ĉu vi scias alinomi? Krome eble oni pous enmeti klarigon pri la kunteksto, io kia Longtempaj arestitoj (Koreio). Krome ŝpiono estu spiono.--kani (diskuto) 17:55, 7 mar. 2020 (UTC)

Mi iniciatis la diskuton ĉe VP:AA. --Fenikals (diskuto) 10:42, 8 mar. 2020 (UTC)

Rezultoj de VikiPrintempo COE 2020 estos baldaŭRedakti

 

Saluton, kara Fenikals! Gratulon kaj dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020! Kiel ĉeforganizanto mi esperas, ke vi ĝuis verkadon en nia kara Vikipedio!

Mi jam komencis pritaksi viajn kontribuojn. Tamen, finaj rezultoj estos nur post la 16-a de Majo. Tio estas ĉar mi nun bezonas fokusiĝi pri tiutempa Ĝenerala asembleo de nia organizo Esperanto kaj Libera Scio. Mi revenos al pritakso de VikiPrintempo kaj distribuo de premioj tuj poste!

Intertempe, ĉar vi interesiĝis pri unu konkurso, vi eble interesiĝas ankaŭ pri alia: Afrika monato 2020. Ĝi funkcias simile kiel VikiPrintempo, kun plej granda diferenco de alia fokuso - Afriko :) Kaj simile kiel antaŭe, por subteni partoprenon en Vikivojaĝo, vi ricevos 2-oble multajn poentojn ĝuste en Vikivojaĝo.

Ĝis tre baldaŭ! Ĉeforganizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:26, 12 maj. 2020 (UTC)

We sent you an e-mailRedakti

Hello Fenikals,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)