Hřebeč (Koclířov)
- Estas ankaŭ Hřebeč.
Hřebeč (jen ĉeĥe, "virĉevalo", origine germane Schönhengst, "bela virĉevalo") estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Koclířov en distrikto Svitavy. n la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 16 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 20 loĝantoj. Tradicie la teritorio apartenas al la distrikto Schönhengstgau (ĉeĥe nun Hřebečsko), kiu iam estis la plej granda germanlingva lingvoinsulo en Ĉeĥoslovakio kaj estas nomata laŭ la nun tre malgranda vilaĝo. Plej gravaj urboj de tiu regiono estas Svitavy (germane Zwittau), Moravská Třebová (germane Mährisch Trübau) en Lanškroun (germane Landskron). Ĝia eble plej konata loĝanto estis Oskar Schindler.
Hřebeč | |
germane Schönhengst | |
vilaĝo | |
Tunelo en Hřebeč kaj kapelo de sankta Jozefo
| |
Oficiala nomo: Hřebeč | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Koclířov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio |
Montaro | Svitava montetaro |
Tunelo | Tunelo Hřebeč |
Situo | Hřebeč |
- koordinatoj | 49° 44′ 54″ N 16° 34′ 40″ O / 49.74833 °N, 16.57778 °O (mapo) |
Loĝantaro | 20 (2021) |
Unua skribmencio | 1620 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 571 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hřebeč | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Ĝi etendiĝas ambaŭflanke de la historia bohemia-moravia landa limo. Kondukas tra ĉi tie la nacia rapidvojo R35, samtempe la eŭropa ŝoseo . En la vilaĝo estas konata Tunelo Hřebeč.
Historio
redaktiSur teritorio de hodiaŭa Hřebeč jam en la jaro 1280 la nobelo Boreš z Rýzmburka, germane Boress II. Freiherr von Osek und Riesenburg, fondis burgon, kiun li uzis kiel bazo de rabado de vojaĝantoj sur la grava olomouca komerca vojo. La vilaĝo mem estis fondita en la jaro 1620.
Gvidlibro en Esperanto
redaktiGvidlibreto tra la distrikto Schönhengst estis eldonita en 1926 sub aŭspicio de la germana regiona popolkleriga asocio kaj esperantigita de Erich Koblischke, instruisto en Landskron; enhavis 16 paĝojn ilustritajn[1].
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 92 |
1880 | 113 |
1890 | 100 |
1900 | 76 |
1910 | 97 |
1921 | 100 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 94 |
1950 | 56 |
1961 | 68 |
1970 | 63 |
1980 | 47 |
1991 | 29 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 20 |
2011 | 24 |
2021 | 20 |
Membrigo de vilaĝo
redaktiLa bohemia parto ĉiam apartenis kaj senĉese apartenas al katastra teritorio Koclířov, dum al Moravio apartenas la suda, sudorienta kaj orienta partoj de la vilaĝo. La moravia parto estis devene dividita inter katastraj teritorioj Moravská Kamenná Horka (n-roj 2, 7, 8, 10, 11 kaj 14) kaj Boršov u Moravské Třebové (malgranda parto oriente kun n-roj 12 kaj 17). Unuigo de la tuta konstruareo enkadre de katastra teritorio Koclířov okazis al la 1-a de januaro 1953.
Memorindaĵoj
redakti- Restaĵoj de la burgo Boršov de Hřebeč
- Kapelo de sankta Jozefo el la jaro 1887
- Fera kruco el la jaro 1874
- Limŝtono de tri senjorujoj kaj de Bohemio kaj Moravio el la jaro 1774, sed kiu ne troviĝas sur la devena loko
- Ŝosea tunelo el la jaro 1995
- Roko „Muro de mortuloj“ el mito pri svedaj soldatoj
- Elirpunkto al Minejaj padoj en Hřebeč
- Elirpunkto de pado tra la Arbaro Boršov
Fotogalerio
redakti-
la kapelo sankta Jozefo
-
Hřebeč, la vilaĝa kerno
-
Hřebeč, malcentraj bienoj
-
Limŝtono en Hřebeč
Referencoj
redakti- ↑ revuo Aŭstria Esperantisto n.24 (aŭg-sep 1926, paĝo 102) - rete legeble