Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2014/Junio
- Artikolo
- Igor Janev (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Estas redakta milito inter angla proponanto de tujforigo kaj IPulo kiu montras fontojn por menciindigi la artikolon. Mi pensas ke ni balotu ĉi tie.
- Uzanto
- Salatonbv (diskuto) 07:26, 21 Maj. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- malgraŭ transvikia "laborado" de alilingvuloj, nia komunumo la artikolon akceptis kaj plibonigis --KuboF (diskuto) 19:36, 29 Jun. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Ŝajnas al mi la persono estas sufiĉe menciinda kun eksteraj fontoj. Nia vikipedio pensu pri forigo kiam pli multaj aliaj vikipedioj decidus tion, ne nur angla kaj germana. --Salatonbv (diskuto) 07:26, 21 Maj. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: La proponanto ne priskribis en Esperanto kialon por forigo. --Dima41 (diskuto) 13:44, 21 Maj. 2014 (UTC)
- Komento: Mi denove aldonis la kialon por forigo, sed tradukis ĝin esperanten. --Tlustulimu (diskuto) 13:52, 21 Maj. 2014 (UTC)
Komento: La artikolo estis forigita kaj poste restarigita de Uzanto:Yekrats. --Dima41 (diskuto) 14:18, 21 Maj. 2014 (UTC)
- Por: Evidentas al mi ke ĝi estas ŝtrumpopupa memreklamo. Mi konsentas kun la originala propono. La fontoj listigitaj estas memreferencaj. La solaj referencoj nur ekzistas en la TTT. -- Yekrats (diskuto) 14:29, 21 Maj. 2014 (UTC)
- Komento: ref.
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] LEGAL ASPECTS OF THE USE OF A PROVISIONAL NAME FOR MACEDONIA IN THE UNITED NATIONS SYSTEM [14] [15] [16] [17] [18] [19] [20] [21] [22] [23] [24] [25] , p.77-78 [26] [27] , When we say US, p. 845, note 28. G. Ivanov, "Recalling that the International Court of Justice 1948 advisory opinion had determined that placing additional criteria on United Nations membership contravened the United Nations Charter", [28] Thomas D. Grant, Admission to the United Nations, Martinus pub. , pp. 203-212 [29] [30] [31] [32]
--93.87.109.49 11:02, 28 Maj. 2014 (UTC)
- Komento: IP-ulo ne havas rajton por baloto, kaj la paĝo estas ŝlosenda per administranto ĝis la decido.--Salatonbv (diskuto) 13:46, 20 Jun. 2014 (UTC)
- Komento: Tio ĉi ne estas baloto, kaj vikipedio ne estas demokratio. Ni faras decidojn ne laŭ plimulto de voĉdonoj, sed laŭ konsento inter uzantoj. Do, mi ne vidas kialon pro kiu opinio de anonima uzanto estu malpli grava ol opinio de registrita uzanto. Kaj tie ĉi eĉ ne temas pri opinio, sed pri aldono de ligoj subtene de notindeco de artikolo.--Goren (diskuto) 13:25, 21 Jun. 2014 (UTC)
- @Goren: dankon pro via opinio. Mi konsentas kun la ideo de ne demokratio. Tamen, ĉi tiu komento estas de la kopi-algluo de la angla per IP-ulo nur por ĉi tiu diskuto kaj redaktomilito ĉe la artikolo. Oni povus zorgi pri gantopupado kaj mi ne volas fuŝi ĉi tiun diskuton pro tio. Memoru ke mi kontraŭis al la forigo.--Salatonbv (diskuto) 13:55, 21 Jun. 2014 (UTC)
- Komento: Tio ĉi ne estas baloto, kaj vikipedio ne estas demokratio. Ni faras decidojn ne laŭ plimulto de voĉdonoj, sed laŭ konsento inter uzantoj. Do, mi ne vidas kialon pro kiu opinio de anonima uzanto estu malpli grava ol opinio de registrita uzanto. Kaj tie ĉi eĉ ne temas pri opinio, sed pri aldono de ligoj subtene de notindeco de artikolo.--Goren (diskuto) 13:25, 21 Jun. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Laŭ mi interesa --pino (diskuto) 12:20, 21 Jun. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Ŝajnas al mi notinda teoristo en greka-makedona politiko.--Goren (diskuto) 13:30, 21 Jun. 2014 (UTC)
- Komento: En la rusa Vikipedio ĝi estis proponita eĉ por tuja forigo[33], kaj naŭ horojn poste estis reproponita por diskuto de forigo (ruse) kun informo, ke la artikolo jam estas forigita en 15 lingvaj rubrikoj. La decido estis konservi la artikolon. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 01:15, 22 Jun. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Zigzaga vojo, sed rezulto bona. --17:03, 23 Jun. 2014 (UTC)
Eu^ritmio redakti
- Artikolo
- Eu^ritmio (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Jam ekzistas la artikolo Eŭritmio. Krome ĉi tiu artikolo malfacile legeblas pro peza stilo. Parte sonas kiel varbaĵo kaj ne estas sufiĉe enciklopedie skribita. Ĉefe la titolo estas malĝusta.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 19:31, 25 Maj. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- neenciklopedieca --KuboF (diskuto) 10:59, 6 Jun. 2014 (UTC)
Komento:Malforte por: kunigu ilin, sed mi emas kontraŭi al la forigo de la alidirekto ĉar mi pensas ke ni havu la aliajn metodojn (kiel U^) ol X-sistemon.--Salatonbv (diskuto) 19:45, 25 Maj. 2014 (UTC) (Krei la alidirekton post la forigo ankaŭ estus bone.--Salatonbv (diskuto) 19:45, 29 Maj. 2014 (UTC))- Por: Forigu ĝin pro la menciitaj tialoj, post elpreno de eventuala savebla materialo kaj ties enmeto en la jam ekzistinta artikolo kun ĝusta titolo.--Seminario (diskuto) 15:15, 26 Maj. 2014 (UTC)
- Por: Yekrats (diskuto) 19:35, 29 Maj. 2014 (UTC)
- Por: evidenta kopiaĵo el ie Narvalo (diskuto) 19:56, 29 Maj. 2014 (UTC)
- Por: reklamaĵo kun telefonnumeroj. Se mi vidus ion similan en la rusa Vikipedio, mi plej verŝajne forigus tian artikolon. Ankaŭ alidirektilo ne necesas: ekzistas la Unikodo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 09:58, 6 Jun. 2014 (UTC)
Komento: En la tiama formo kaj sub malĝusta titolo "Eu^ritmio" la artikolo vere ne sencis, kaj la stilo de la teksto enhavis erarojn kaj evidente pezis. Tial kompreneblas la forigo. Sed almenaŭ la dua parto de la teksto, kvankam lingve polurenda kaj neenciklopedie iom-tro-entuziasma, laŭ mi tute ne estis senvalora. Sed mi ne algluus tiun duan parton al la artikolo Eŭritmio, ĉar pri tio ĝi ne temas. Principe mi bonvenigus el la dua parto de la teksto fari lingve ĝustan artikolon "Eŭritmia Ensemblo Jerusalemo" - en tiu teksto bone eblus koncize resumi pri la eŭropa turneo de 2014 (ja sen telefonnumeroj, Gamliel, kaj prefere sen unuopaj datoj, por tio ekzistas eksteraj ligiloj) kaj ankaŭ estus loko skizi planon de ensembla projekto lige al la kultura fenomeno "Esperanto". Ĝis nun ŝajne en alilingva vikipedia branĉo ne estas artikolo pri la ensemblo, sed tio tute ne malpermesas krei esperantlingvan artikolon kiel unua. Ĉu indas transpreni iujn "poeziecajn priskribojn" pri Eŭritmio el la unua tekstoparto al la artikolo pri Eŭritmio, estas dua demando, kiu ankaŭ sobre pripenseblus. Mi kompreneble ne scias, kiu skribis la artikolon, aspektas ke estis nesperta esperantisto, almenaŭ nesperta vikipediano, sed mi vidas bonan intencon, kaj per la forta kritiko dum la forigo ni laŭ mi iom ofendas tiujn intencojn. Tamen mi konsentas, ke estas relative multe da laboro elpreni kaj rearanĝi la "saveblan materialon" - ankaŭ mi nun ne tuj havas tiom da tempo. Sed mi volas defendi ke la teksto, unuarigarde stranga, havas bonan kernon, kaj eble mi iam poste mem trovos tempon savi parton de ĝi. ThomasPusch (diskuto) 21:07, 14 Aŭg. 2014 (UTC)
- Artikolo
- Johan Sebastian Montoya Tamayo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- la artikolo ne aspektas enciklopedieca, ne meritis lokon en la koncerna hispanlingva versio, ne estas sufiĉa enhavo, la aŭtoro estas anonimulo kaj plej verŝajne temas pri mempropagando.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 20:44, 6 Jun. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- --KuboF (diskuto) 09:10, 16 Jun. 2014 (UTC)
En historio troviĝas versio kun teksto, kiun mi restarigis. Tamen, mi dubas pri menciindeco, kaj la artikolo estas nur ĝermeto - sen prlibonigo prefere forigi. --KuboF (diskuto) 09:31, 16 Jun. 2014 (UTC)
Ŝablono:Portalnomo kulturo kaj Ŝablono:Portalnomo redakti
- Artikoloj
- Ŝablono:Portalnomo kulturo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Portalnomo (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- Superfluiĝintaj ŝablonoj, kies funkcion povas transpreni la pli fleksebla ŝablono {{Portalo}}.
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 08:30, 28 Jun. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- duobla paĝo de Ŝablono:Portalo → tujforigenda --KuboF (diskuto) 19:30, 29 Jun. 2014 (UTC)
Komento: La pli ĝenerala ŝablono redonas preskaŭ la saman rezulton per {{portalo|kulturo|varianto=longa}}
. Bonvolu rigardi dekstren. --Tlustulimu (diskuto) 08:30, 28 Jun. 2014 (UTC)