Unica ZÜRN (naskiĝinta je la 6-a de julio 1916 en Berlin-Grunewald; mortis en 1970 en Parizo) estis germana aŭtorino kaj pentristino. Ŝi estas memorata pro siaj verkoj de anagrama poezio kaj aŭtomataj desegnoj.

Unica Zürn
Persona informo
Naskonomo Nora Berta Unica Ruth Zürn
Naskiĝo 6-an de julio 1916 (1916-07-06)
en Charlottenburg-Wilmersdorf
Morto 19-an de oktobro 1970 (1970-10-19) (54-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo suicido per falo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto • pentristo • poeto • artisto
vdr

Biografio redakti

Zürn ekverkis novelojn kaj radioteatraĵojn post la Dua Mondmilito. En 1953 ŝi konatiĝis kun la superrealisma pentristo Hans Bellmer en Berlino. Ŝi transloĝiĝis kun li al Parizo, estiĝante lia partnerino kaj pozistino.

Kune kun Hans Bellmer, Unica Zürn frekventis superrealistajn rondojn kaj amikiĝis ekzemple kun Man Ray, André Pieyre de Mandiargues, Henri Michaux kaj Max Ernst. Ekde 1957 ŝi suferis pro depresio kaj estis kuracita ĉe kelkaj klinikoj en Francio. Unu el ŝiaj kuracistoj estis Gaston Ferdière, amiko de la superrealistoj, kiu ankaŭ estis la psikiatro de Antonin Artaud. Ŝia malsano inspiris multe da ŝia verkado, ĉefe Der Mann im Jasmin, skribita inter 1963 kaj 1965.

Ŝi mortigis sin en 1970 per salto el la fenestro de la apartamento, kiun dividis ŝi kun Bellmer.

Verkoj redakti

  • Hexentexte [La Tekstoj de la Sorĉistinoj]
  • Dunkler Frühling [Malhela Printempo]
  • Der Mann im Jasmin [La Viro en Jasmeno]

Eksteraj ligiloj redakti

Referenco redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 12-a de februaro, 2007.