Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Januaro

Kategorio:Arĥitektoj‎ redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 23 aŭgusto 2014 14:49
Artikolo
Kategorio:Arĥitektoj‎ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen superflua duplikato de la kategorio Arkitektoj‎.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:44, 16 Aŭg. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 22:53, 16 Jan. 2015 (UTC)

  Komento: Laŭ Nova PIV, paĝo 110, la vorto arkitekto apartenas al la 3-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, dum ke arĥitekto ne havas tian statuson. Krome la formo kun k estas pli ofte uzata, verŝajne ĉar ĥ tuj apud r estas malfacila por multaj esperantistoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:02, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

  Komento: Nun kategorio ankaŭ estas alidirektebla. Do, oni ne devas forigi sed povas alidirekti por kunigi unu kategorion al alia (eble el "K:Arĥitektoj‎" al "K:Arkitektoj‎"). Ĉu la prononco "ĥ" apud "r" estas malfacila por multaj esperantistoj? Eble nur por kartavantoj, kiuj prononcas "r"-on per uvulara [ʁ] (trilo) aŭ [ʀ] (frikativo), la sono "ĥ" estus malfacila pro la proksimaĵo. Ĉiukaze estas artikolo arĥitekturisto. Ĉu oni volas alinomigi ĝin pro la kunigo de la kategorioj?--Salatonbv (diskuto) 20:38, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

  Komento: Mi proponas ŝovi la enhavon de kat. "Arĥitektoj" al la jam ekzistanta kat. "Arkitektoj" kaj fari el kat. "Arĥitektoj" alidirektilon al kat. "Arkitektoj". --Dominik (diskuto) 05:24, 4 Okt. 2014 (UTC)

  Por: Atentu (vidu en la sekva diskutero) ke kategoriaj alidirektigoj ne funkcias senprobleme. Lingve Tlustulimu pravas. ThomasPusch (diskuto) 02:18, 10 Dec. 2014 (UTC)

  Por: Mi konsentas kun Tlustulimu kaj ThomasPusch. Ni nepre eliminu paralelajn kategoriojn (vidu argumentojn aliloke en tiu ĉi paĝo), ĉar ili ne funkcias kiel intencite. Kaj "jes" al la demando de Salatonbv: La artikolon arĥitekturisto prefere alinomu al la pli kutima arkitekto. - Moldur (diskuto) 11:17, 9 Jan. 2015 (UTC)

  Farite Realigita la propono de Salatonbv kaj Moldur, ke la artikolo arĥitekturisto alinomiĝu al la pli kutima arkitekto. ThomasPusch (diskuto) 22:52, 16 Jan. 2015 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ??
Artikoloj
Kategorio:Germanujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Hispanujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Flandrujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Valonujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen pluraj nove kreitaj kategorioj, kiuj estas superfluaj duoblaĵoj de jam longe ekzistantaj Kategorio:Germanio, Kategorio:Hispanio, ktp.
Uzanto
Moldur (diskuto) 19:59, 3 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
forigis ThomasPusch je 10:45, 10 Jan. 2015

  Komento: Mi unuigis la proponojn.--Salatonbv (diskuto) 23:00, 3 Okt. 2014 (UTC)
  Komento: Kategorio:Hispanujo estus tuj forigebla laŭ la nuna regulo Vikipedio:K1, kiu tamen estus ŝanĝebla laŭ la lastatempa Vikipedia teĥnika plibonigo de kategoria alidirektilo. Germanujo aŭ Germanio: miaopinie alia voĉdono estas eblo. Ne estas kialo en la nuna Vikipedio, kial la titolo Germanio ĉiam estas Germanio, sed Egiptujo ĉiam estas Egiptujo. Kutime unu enciklopedio sekvas unu manieron por titoloj kaj klarigas la diversaĵon ene en artikoloj.--Salatonbv (diskuto) 23:00, 3 Okt. 2014 (UTC)

Vidu Vikipedio:Lingva angulo#Landnomoj. La kreinto de tiuj kategorioj rajtas alinomi ilin al -uj-formoj. Ĉiu rajtas uzi iun ajn el la formoj en nove aldonitaj tekstoj (inkluzive de titoloj), kaj neniu ĝenerale rajtas ŝanĝi ilin. darkweasel94 11:40, 4 Okt. 2014 (UTC)
Laŭ mia sperto, kategoria alidirektilo ne funkcias. Se vi metas artikolon en kategorion Kategorio:Hispanujo, kaj tiu alidirektas al Kategorio:Hispanio, vi tie tamen ne vidos tion kion vi enkategoriigis. Kiel ekzemplon vidu: Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo, la (kursiva) kategorio Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Bartolomeo alidirektas al Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Bartolomeo, sed tie la artikolo ne videblas. Do, anstataŭ alidirektigi kategorion, oni malplenigu kaj poste forigu ĝin, kun klarigo kial. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:35, 4 Okt. 2014 (UTC)

  Por: Moldur pravas, ke kategoria alidirektilo ne funkcias. Sed darkweasel ĉi-tie ne pravas: La decido pri landnomoj rilatas nur al artikoloj (vidu la decidon konkrete). Pri internaj ligiloj de artikoloj la sistemo de alidirektiloj bone funkcias kaj ebligas permesi du aŭ plurajn ĝustajn variaĵojn de titoloj, tamen en la sistemo de kategoriigado nepre devas esti unu titolo po kategorio. Principe la landnomaj formoj de finaĵoj -ujo kaj -io same ĝustas kaj same permeseblus, sed praktike dekomence en Vikipedio por kategorioj uziĝis la dum la lastaj 30 jaroj en presitaj tekstoj kaj fakta lingvouzo multe pli kutima "-io"-formoj, kaj rompi tiun konvencion per kreo de paralelaj samtemaj kategorioj ("Baluĉio", "Beluĉio", "Baluĉujo", "Baluĉistano" kaj "Baluĉlando" aŭ simile) fiaskigus la praktikan utilon de la kategoria sistemo. Estas iom ĝene, konkrete decidi kategorian konvencion inter pluraj same ĝustaj formoj ("Urboj de Ikslando", "Urboj en Ikslando", "Urbo de Ikslando", "Urbo en Ikslando"...), sed nepre necesas tia konvencio (ĉi-kaze "Urboj de Ikslando"). La forigo de la duoblaj aŭ pluroblaj kategorioj tute sencas kaj necesas. Misiantoj pri landnomaj formoj de la tradicia "-ujo"-finaĵo simple ĵetu sin al kreo de bonaj, longaj, informriĉaj tutnovaj artikoloj kaj donu al ili titolojn inkluzive de landnoma formo de "-ujo"-finaĵo. ThomasPusch (diskuto) 00:30, 10 Dec. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 oktobro 2014 10:23
Artikolo
Listo de francaj ministroj pri sano (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Konfuzigo: en la listo de "francaj ministroj" estas priskribataj franciaj ministroj (francianoj). Do, verŝajne la divido laŭ landoj estas montrata kiel divido laŭ etnoj aŭ laŭ lingvoj ("francaj"), sed tio ne pruveblas
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:46, 20 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la diskuto ĉi-tie kaj precipe pri "Kategorio:Francaj ministroj". ThomasPusch (diskuto) 22:56, 16 Jan. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: Se ni nepre volas distingi inter "francaj ministroj" kaj "franciaj ministroj", ni ne forigu la kategorion, sed ŝanĝu ĝian nomon. – Umbert' (diskuto) 12:47, 9 Nov. 2014 (UTC)
  • Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al Franciajde Francio. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. --KuboF (diskuto) 23:26, 1 Dec. 2014 (UTC)
Plu vidu sube - en ĉapitro pri la kategorio:francaj ministroj. ThomasPusch (diskuto) 02:20, 10 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 oktobro 2014 10:46
Artikolo
Listo de francaj ministroj pri enlandaj aferoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Konfuzigo: en la listo de "francaj ministroj" estas priskribataj franciaj ministroj (francianoj). Do, verŝajne la divido laŭ landoj estas montrata kiel divido laŭ etnoj aŭ laŭ lingvoj ("francaj"), sed tio ne pruveblas
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:47, 20 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la diskuto ĉi-tie kaj precipe pri "Kategorio:Francaj ministroj". ThomasPusch (diskuto) 22:56, 16 Jan. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: Se ni nepre volas distingi inter "francaj ministroj" kaj "franciaj ministroj", ni ne forigu la kategorion, sed ŝanĝu ĝian nomon. Pretere, la tri proponoj (ministroj, ministroj pri enlandaj aferoj, ministroj pri sano) estu diskutataj kune. – Umbert' (diskuto) 12:49, 9 Nov. 2014 (UTC)
  • Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al Franciajde Francio. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. --KuboF (diskuto) 23:26, 1 Dec. 2014 (UTC)
Plu vidu sube - en ĉapitro pri la kategorio:francaj ministroj. ThomasPusch (diskuto) 02:20, 10 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 oktobro 2014 10:20
Artikolo
Kategorio:Francaj ministroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Subkategorio pri francoj erare apartenas al subkategorio pri ŝtato Francio
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:59, 20 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la diskuto. ThomasPusch (diskuto) 22:55, 16 Jan. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: Evidente la kategorio estas por ministroj de Francio (ĝi estas subkategorio de Kategorio:Registaro de Francio), kaj ja povas esti, ke franco estas ministro de alilanda registaro. Sed tio ne estas kaŭzo forigi la kategorion, maksimume por ŝanĝi ĝian nomon al "Franciaj ministroj". – Umbert' (diskuto) 12:44, 9 Nov. 2014 (UTC)
  • Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al Franciajde Francio. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. Sed nuntempa situacio en Ukrainio klare montras, ke Ukraina ministro kaj Ukrainia ministro tute ne estas sama afero... --KuboF (diskuto) 23:28, 1 Dec. 2014 (UTC)
La terminoj "nacieco" kaj "etneco" estas multsignifaj (tial ekzemple en rusa Vikipedio divido laŭ etneco mankas; por mi mem nacieco = plej konata lingvo). Tamen bezonatas klara kategoriaro pri 1) objektoj laŭ ŝtatoj kaj 2) objektoj laŭ lingvoj. Por divido laŭ ŝtatoj mi jam antaŭlonge proponis ideon pri enkategoriigo per "Kategorio: (Objektoj) de (Ŝtato)" kaj parte realigis. Nekonsentantoj miaopinie rompas regulojn de la Vikipedio per originala esploro.--Dima41 (diskuto) 00:01, 2 Dec. 2014 (UTC)
Mi ne nomus tion "originala esploro", laŭ mi ĝi pli estas "tradicio". Tamen tradicio ne samas al vero, kio ekzemple montris ŝanĝoj en PMEG 15 (la tradicieco ne estas sufiĉe forta argumento). Grandparte mi konsentas kun vi. --KuboF (diskuto) 01:19, 2 Dec. 2014 (UTC)
Mi mem jam investis multajn horojn kiel administranto por helpo al Dima ŝanĝi kategoriajn nomojn de ekzemple "Historiaj monumentoj laŭ francaj urboj" al "Historiaj monumentoj en Francio laŭ urbo", ĉar la dua formo pli klaras ol la unua. Tamen necesas atentigi ke la unua formo gramatike ne malĝustas, kaj ambaŭ formoj signifas la samon: Laŭ la norma vortaro PIV de 1970 "franca" signifas "rilata al la francoj al Francujo" (paĝo 313, maldekstra komumno), do havas du signifojn. Evidentas ke tiu dusignifeco ĝenas al Dima, sed tiu persona ĝeno neniel estas kialo ataki ĉiujn kategoriojn kun mencioj de etnonoma adjektivo kaj postuli ties tujforigon. Estas en ordo tendenci al prefero de kategoriaj nomoj laŭeble klaraj, unusignifaj, sed postulegi ŝanĝon de centoj da kategorioj nur pro mencio de etnonoma adjektivo estus koŝmaro por tiu administranto, kiu devus realigi tiun ŝanĝegon. Tute bonvenas en unuopaj kazoj diskuti disbranĉigon al du kategorioj (kiel "ukrainaj politikistoj" kaj "ukrainiaj politikistoj"), sed tio ne estu la normo por ĉiu ajn kategorio kiu uzas etnonoman adjektivon (aŭ substantivon). Ekzemple en la kategorio:germanaj politikistoj tutpace kunvivas unuopaj politikistoj de turka deveno (Cem Özdemir), ĉeĥa deveno (Milan Horáček), skota deveno (David McAllister) aŭ vjetnama deveno (Philipp Rösler), sed ili estas germanlingvaj, vivas en Germanio kaj havas germanan naciecon (PIV: "germana" = "rilata al la germanoj al Germanujo", paĝo 341, maldekstra komumno) - se homo havas plurajn ŝtatanecojn, facile eblas esti en pluraj kategorioj. Sed enkategoriigi homojn laŭ etna deveno en nia multnacia mondo kreus koŝmaran malordon - ekzemple por David McAllister el etna vidpunkto necesus enkonduki kategorion "duongermanaj politikistoj" kaj "duonskotaj politikistoj", kaj se filino de li iĝas politikistino, ĉu ŝi kategoriiĝos "kvaronskota" kaj "trikvarongermana"? Nepre necesus intense studi la biografion de la patrino, sed pri ŝi ajnalingve en Vikipedio estas preskaŭ nenia informo... Estas mito kredi ke ĉiu uzo de etnonoma adjektivo en kategorio estas eraro, kaj ke necesas "purigi" Vikipedion de tio. Se klare celatas la ŝtato, ne la etno ("urboj de Francio" anstataŭ "francaj urboj"), eblas prudente moviĝi al direkto de unueca uzo de la landnoma formo "francia" aŭ "de Francio", sed en iuj kazoj la dusignifeco de etna=landnoma adjektivo eĉ faciligas la meton en kategorion kaj evitas harfendajn diskutojn. Duoblaj kategorioj - kaj laŭ nacieco kaj laŭ ŝtataneco - laŭ mi sencas nur en landoj kies loĝantaro konstante je signifa procentaĵo apartenas al diversaj naciecoj (kiel Rusio, Ukrainio, Ĉinio aŭ Hispanio). Biografiojn pri unuopuloj oni laŭ ties vivo eblas simple meti en pluraj kategoriojn, se konvene (ekzemple Albert Einstein kiel svisa, germana kaj usona). ThomasPusch (diskuto) 01:31, 10 Dec. 2014 (UTC)
PIV verkita de eŭroplingvanoj ne estas neŭtrala kaj pro tio ne estas fidinda fonto. Tamen estas fakto: verkinto de "francaj" kaj "germanaj" kaj aliaj kategorioj apartenigis ilin al divido laŭ landoj, kaj mi poste decidis ke ĉi tio estas divido laŭ lingvoj - do, jam okazis miskompreno; des pli dubindas ke parolantoj de aziaj/afrikaj/amerikaj lingvoj komprenus ĝuste. El tio videblas ke la kategorioj estas kompreneblaj diversmaniere; jam pro tio ili tute ne rajtas esti en Vikipedio. Krome, ilia estado malebligas ĝuste kaj klare okazigi enkategoriigadon laŭ lingvoj - unu el ĉefaj aferoj. Mi ne konsentas ankaŭ pri gramatika ĝusteco: mi jam multfoje asertis ke ĝi rompas logikon de la lingvo ("Franc-i-o/franc-i-a"). Mi certe opinias ke la kategorioj estas eraro forigenda. --Dima41 (diskuto) 14:16, 10 Dec. 2014 (UTC)
  •   Kontraŭ: Mi opinias kiel Thomas. --pino (diskuto) 08:27, 10 Dec. 2014 (UTC)
  •   Kontraŭ: Mi plene samopinias kun Thomas. La vorto "franca" en normala Esperanto ankaŭ kun-enhavas la signifon "francia". En kelkaj kazoj estas dezirinde pliprecizigi de "franca" al "francia" aŭ "de Francio", sed oni ne povas deklari la uzon erara kaj postuli ĝeneralan alinomadon de ĉiuj tiaj okazoj. -- Moldur (diskuto) 20:04, 10 Dec. 2014 (UTC)
  •   Kontraŭ: Moldur perfekte esprimis la aferon. Laŭokaze, ĉiam eblas precizigi, sed Dima41 bonvolu ĉesigi sian militon kontraŭ normala Esperanto. --Surfo 22:17, 10 Dec. 2014 (UTC)
  •   Kontraŭ: Aliaj malakceptoj de viaj proponoj:Kategorio:Francaj politikistoj, Kategorio:Politikistoj de Ukrainio. Tamen, mi neniam kontraŭas al la unuecigo de la titoloj de frataj kategorioj sub unu kategorio. En la kazo, la proponinto respondecu sur la ŝanĝego de artikoloj permane aŭ la listokreado por peti al roboto.--Salatonbv (diskuto) 03:22, 11 Dec. 2014 (UTC)
  •   Kontraŭ: Nekomprenebla harfendado. Tio estas delonge establita kategorio, kaj neniu iam eraris pri ĝia celo. --Dominik (diskuto) 06:07, 11 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 3 januaro 2015 18:21
Artikolo
[[::Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ malfondojaro]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ekzistas Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ jaro de malfondo kun intervikioj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 18:20, 27 Dec. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--pino (diskuto) 09:54, 5 Jan. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 10 januaro 2015 7:24
Artikolo
Norda Kaŭkaz (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
tajperare mi kreis alidirektilon, sed mankas o-finaĵo en ĝi kaj tiu kun korekta finaĵo jam ekzistas
Uzanto
--RG72 (diskuto) 07:18, 3 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--pino (diskuto) 16:54, 3 Jan. 2015 (UTC)

Onio (apartigilo) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 11 januaro 2015 23:01
Artikolo
Onio (apartigilo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la asteroido "1389 Onio" retrovis sian oficialan nomon 1389 Onnie.
Uzanto
Jean-François Clet (diskuto) 23:03, 4 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--pino (diskuto) 09:52, 5 Jan. 2015 (UTC)

1373 Haremari redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 15 januaro 2015 18:01
Artikolo
1373 Haremari (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
mi faris tajperaron kiam mi renomis 1372 Haremario
Uzanto
Jean-François Clet (diskuto) 18:29, 8 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Evidente simpla tajperaro. Sed ĉar la paĝo entenas la redaktohistorion de la artikolo 1373 Cincinnati, mi alinomigas ĝin al tiu artikolo kaj do gardas la redaktohistorion. ThomasPusch (diskuto) 22:38, 16 Jan. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 28 novembro 2013 17:50
Artikoloj
Ŝablono:ProjektPriskribo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilNomo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektEksteraLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektRektaLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektoBildo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektPriskribaro (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiProjektoLogoBildoj (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiMediaProjekto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj, nun jam parte eksdataj, sen reala uzo; vidu mian demandon en diskutejo
Uzanto
KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Ne forigitaj, sed ĉiuj markitaj per la ŝablono {{historia}} kiu indikas ke oni ne plu uzu ilin. ThomasPusch (diskuto) 23:09, 16 Jan. 2015 (UTC)
  Komento: Sed mem la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj mi lasus kaj markus ĝin historia ĉar tia solvo estas interesa de historia vidpunkto kaj por eventualaj rekreantoj doni bazon por laboro. --KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC)
  Komento: Ĝustas ke temas pri "ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj". Sed kiel teni la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj kaj forigi la ŝablonojn? Laŭ mi en la helpa paĝo tio kreus nur lavangon da ruĝaj ligiloj, kaj la aspekto de la ŝablonoj ne restus klara. Laŭ mi pravigeblas teni ĉiujn ŝablonojn, kaj poe aldoni dokumentadon kun ŝablono {{historia}}. ThomasPusch (diskuto) 22:12, 19 Feb. 2014 (UTC)