Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Aprilo

Nabilla Benattia redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 aprilo 2015 13:28
Artikolo
Nabilla Benattia (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉu tiu lingve fuŝa artikoleto sen iu ajn fontindiko estas eble eĉ hoakso?
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 13:37, 27 Mar. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
la artikolo bezonis iomon da poluro (ekz. forigon de frazoj pri ŝiaj inteligenteco kaj mamoj), sed montriĝis, ke ne temas pri hoakso aŭ io simila --KuboF (diskuto) 13:13, 12 Apr. 2015 (UTC)
  •   Komento: ne temas pri hoakso sed pri persono de la t.n. "televida realeco" en Francio. Ju pli stulta, des pli interesa laŭ iuj spektantoj. --Dominik (diskuto) 13:55, 27 Mar. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: . Tiu artikolo (ties temo) ne plaĉas al mi, kaj ankaŭ mia unua reago esti averto kontraŭ hoakso. Post vidi la fontojn en alilingvaj versioj mi komprenas ke devas esti loko por ĉio ĉi tie. Mi solvis kelkajn mankojn por ke ĝi povu resti.--kani (diskuto) 19:54, 27 Mar. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: Certe ne temas pri "hoakso". --pino (diskuto) 19:58, 29 Mar. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 aprilo 2015 18:28
Artikolo
Neringa Gaus (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar mankas enhavo: edzino de Jevgenij Gaus, ne sufiĉas por artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:31, 28 Mar. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
pligrandigita al akceptebla ĝermo --KuboF (diskuto) 13:47, 3 Apr. 2015 (UTC)

  Komento: Mi komunikis al la aŭtoro de Jevgenij Gaus mian proponon por forigo kaj eble li povos ĉu solvi la mankon ĉu helpi nin decidi.--kani (diskuto) 23:31, 28 Mar. 2015 (UTC)

  • Nun la artikolo estas nesufiĉa ĝermeto kaj pro tio forigenda. Sed Neringa per si mem estas menciinda, kiel unu el ĉefprogramistoj de Lernu! kaj dungito pri ĝi. Mi provos iom plilongigi la artikolon. --KuboF (diskuto) 15:41, 29 Mar. 2015 (UTC)
Jam pligrandigita al ĝermo kaj donita referenco de Ĉina Radio Internacia, kiu espereble klarigas ŝian menciindecon. --KuboF (diskuto) 16:00, 29 Mar. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: Pro la aldonoj de KuboF kaj kelketaj miaj propraj, ĝi nun jam estas konservinda. Mi nur ne certas, ĉu ĈRI ĝuste "kaptis", ke Neringa estas programisto – laŭ mia scio ŝi prefere estu "kreanto" de lernu! kaj "komputikisto", ĉar programisto estas precipe ŝia edzo. Cetere, malpli nova ŝia foto troviĝas ankaŭ en File:E@I seminario Brno 2006 partoprenintoj.jpg. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 01:02, 30 Mar. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: Pro la aldonoj faritaj, ĝi nun jam estas konservinda. Mi retiras mian forig-proponon.--kani (diskuto) 09:27, 30 Mar. 2015 (UTC)

Ŝablonoj kaj kategorioj por legindaj kaj elstaraj artikoloj en aliaj lingvoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 10 aprilo 2015 18:10
Artikoloj
Ŝablono:LigoLeginda (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:LigoElstara (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Legindaj artikoloj laŭ lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Elstaraj artikoloj laŭ lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
baza funkcio de la ŝablonoj estas montri steleton en listo de intervikioj ĉe artikoloj, kiuj estas legindaj / elstaraj en alilingvaj Vikipedioj. tiu ĉi funkcio tamen nun estas provizata pere de Vikidatumoj (vidu detalojn, la anoncon de la ŝanĝo kaj eventuale ankaŭ la ŝanĝon de la sistemo).
Nura problemo estas, ke la ŝablonoj ankaŭ provizas kategoriigon de niaj artikoloj laŭ tio, ĉu ili estas legindaj / elstaraj artikoloj en aliaj Vikipedioj (mi listigis supre). tiu ĉi kategoriigo povus eventuale helpi dum tradukado, sed la sama informo estas provizata jam per steleto en la listo de intervikioj
kelkaj aliaj Vikipedioj ankaŭ forigis la ŝablonojn
Uzanto
KuboF (diskuto) 18:33, 3 Apr. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
per mia roboto KuBOT mi forigis ĉiujn uzojn de artikoloj kaj portaloj kaj poste forigis kategoriojn pri alilingvaj legindaj / elstaraj artikoloj; mi ankaŭ provis ĝisdatigi plurajn rilatajn helpajn paĝojn (ekz. Vikipedio:Premioj, Vikipedio:Vikidatumoj, Helpo:Flanka strio), tamen, se mi ion forgesis, ne hezitu kaj korektu ĝin --KuboF (diskuto) 21:48, 12 Apr. 2015 (UTC)
  • Bone, ĉar neniu kontraŭis, mi vespere aŭ vendrede forigos uzojn de la ŝablono for de artikoloj per mia roboto kaj poste forigos ankaŭ la ŝablonojn kaj la kategoriojn. --KuboF (diskuto) 11:36, 11 Apr. 2015 (UTC)

Projekto:Bibliotekoj/Enkonduko redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 12 aprilo 2015 9:09
Artikolo
Projekto:Bibliotekoj/Enkonduko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
arkaika enhavo (originale: outdated / veraltet); Kolja21 proponis tujan forigon, sed ne donis taŭgan kialon; mi tial ŝanĝas la proponon al diskutinda forigo.
Uzanto
Umbert' (diskuto) 09:33, 5 Apr. 2015 (UTC) (transprenita por Kolja21)
Rezulto
  Forigita
estis persona historio, ne tre taŭga por priskribi vikiprojekton --KuboF (diskuto) 12:19, 12 Apr. 2015 (UTC)
  Por: Eksdata (kvar jaroj). --Kolja21 (diskuto) 15:05, 5 Apr. 2015 (UTC)
  Por: Ĉu eble eĉ Projekto:Bibliotekoj estas superflua? --Tlustulimu (diskuto) 20:31, 6 Apr. 2015 (UTC)
  Por: Ne uzata (laŭ mi) kaj arkaika. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:17, 6 Apr. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 13 aprilo 2015 20:39
Artikolo
Vălenii Lăpuşuşui (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
En 2006 estis kreitaj du identaj aŭ preskaŭ identaj artikoloj Vălenii Lăpuşuşui kaj Vălenii Lăpuşului (pri vilaĝo). La dua nomo estas ĝusta (post ĝustigo de la diakrita litero "ş" al "ș"), kiel montras la aliaj vikipedioj kaj ankaŭ la prononca indiko en la artikoloj mem. Mi proponas forigi la artikolon Vălenii Lăpuşuşui kaj la pludirektilon Valenii Lapususui. Kvankam evidente temas pri eraro, la kondiĉoj por tuja forigo ne ŝajnas esti plenumitaj.
Uzanto
Aisano (diskuto) 20:00, 6 Apr. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
mi ĝin tamen konsideras tuj-forigebla ĉar ĝi estas duobla paĝo kun jam menciita Vălenii Lăpușului; dume mi lasis la alidirektilon Vălenii Lăpuşului ĉar malgraŭ Vikipedio:R3 mi ĝin konsideras inda pro vida simileco al la ĝusta nomo (diskutu se vi malkonsentas) --KuboF (diskuto) 11:34, 11 Apr. 2015 (UTC)
Mi tute konsentas kun KuboF, ke pro la simila aspekto de "ş" kaj "ș" la alidirektilo Vălenii Lăpuşului kaj ankaŭ la "telegramstila" alidirektilo Valenii Lapusului komplete sen diakritaj signoj estas helpo, kaj restu. Tamen mi ankaŭ forigas la eraran Valenii Lapususui, pri kies forigo ankaŭ petis Aisano, sed tiu dua peto dumtempe forgesiĝis. ThomasPusch (diskuto) 10:41, 28 Maj. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 25 aprilo 2015 14:02
Artikolo
Vikipedio:Tradukado/San Cristóbal (Táchira) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi trovis Vikipedio:Tradukado/San Cristóbal (Táchira). Tio estas malnova, krome la aŭtoro ne aperas. Necesas polurado kaj preskaŭ pretas artikolo. Kiu faris ĝin, kial oni ne pluredaktis ĝin? Krome San Cristóbal troviĝas en multaj landoj, tamen en Venez. nur ĉi tie, tial sufiĉas San Cristóbal (Venezuelo).--Crosstor (diskuto) 11:44, 16 Apr. 2015 (UTC)

Tiu ĉi teksto fare de mi aperis en Teknikejo, sed neniu respondis, supozeble neniu respondos, ĉar poste jam aperis pli nova alia teksto. Do, mi sugestos la nuligon, se iu havas alian opinion, tiu kreu normalan artikolon el la tradukaĵo, ĉar tiel la traduko estas sensenca.--Crosstor (diskuto) 14:13, 18 Apr. 2015 (UTC)

Uzanto
Crosstor (diskuto) 14:13, 18 Apr. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
ekde 2007 ne polurita maŝina traduko kaj jam ekzistas San Cristóbal (Venezuelo) --KuboF (diskuto) 12:29, 19 Apr. 2015 (UTC)
  •   Forte por: Mi ĵus kreis la artikolon per traduko el la hispana. Do ĉi tiu paĝo tute ne plu estas utila. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:53, 18 Apr. 2015 (UTC)
Bonege Ĉiuĵaŭde! --12:29, 19 Apr. 2015 (UTC)
Ankaŭ, la paĝo estis subpaĝo de neekzistanta projekto.
Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:01, 19 Apr. 2015 (UTC)