Jevgenij Gaus

litova esperantisto

Jevgenij GAUS (naskiĝis la 5-an de marto 1978 en Kaunas, Litovio), estas litova esperantisto, iama aktivulo de la Litova Esperantista Junulara Ligo kaj estrarano de TEJO, nuna estrarano de E@I (ekde 2007). Li esperantistiĝis ĉirkaŭ 1999[1] kaj en la jaroj 2000-2001 li okupiĝis pri instruado de Esperanto en la urbo Kaunas. Laŭ profesio li estas juristo, sed ekde la jaro 1999 li okupiĝas pri interretaj projektoj. Li estas la ĉefprogramisto de lernu! kaj posedanto de Studio Gaus, firmao okupiĝanta pri interretaj projektoj. En 2008 li edziĝis kaj kun sia edzino Neringa Gaus ekde majo 2010 loĝas en Berlino.

Jevgenij Gaus
Jevgenij Gaus (dua de dekstre)
Persona informo
Naskiĝo 5-a de marto 1978
en Kaunas, Litovio
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Familio
Edz(in)o Neringa Gaus
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj de la Litova Esperantista Junulara Ligo kaj estrarano de TEJO, nuna estrarano de E@I (ekde 2007)
vdr

Referencoj redakti

  1. JevgenijGaus (arĥiva kopio). Arkivita el la originalo je 2005-03-20. Alirita 2005-03-20.

Eksteraj ligiloj redakti