Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2014/Aprilo

Informkestoj pri birdoj laux ordo, familio, genro kaj specio redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 4 julio 2013 14:50
Artikoloj
Ŝablono:Birda ordo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Birda familio (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Birda genro (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Birda specio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
anstataŭigeblaj per pli evoluita kaj daŭre evoluata {{Taksonomio}}, krome nur Ŝablono:Birda specio estas vere uzata; dankon al Tlustulimu pro atentigo
Uzanto
KuboF (diskuto) 14:35, 27 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
uzu Ŝablono:Taksonomio --KuboF (diskuto) 21:05, 23 Apr. 2014 (UTC)
  1.   Por: Eĉ iliaj fontokodoj montras, ke ili estas jam tre malnovaj. Anstataŭ kunigo aŭ plibonigo ni prefere uzu ankaŭ por tiuj taksonoj {{Taksonomio}}. --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 27 Jun. 2013 (UTC).
  2.   Por: Jam estus tempo kuraĝi vere plenumi la forigon... ThomasPusch (diskuto) 22:02, 19 Feb. 2014 (UTC)
  Komento: Anstataŭigo iom daŭris sed mi bezoni funkciigi roboton en malbone funkcianta operacia sistemo kaj poste programi la anstataŭigan ŝablonon. Sed fine venis sukceso   --KuboF (diskuto) 21:05, 23 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:Futbala tabelo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 17 marto 2014 14:03
Artikolo
Ŝablono:Futbala tabelo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen plia ne uzata, ne dokumentata ŝablono. Ĝi eĉ ne havas intervikiojn, tiel ke ĝia celo ne estas klara.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:57, 10 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--KuboF (diskuto) 22:55, 5 Apr. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 3 aprilo 2014
Artikolo
Svisa instituto de eksterlando esplorado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La teksto estas en erarplena lingvaĵo, jam markiĝis en 2010 kiel foriginda, kaj ĝis 2014 ne troveblis volontulo kiu pretus elkribri la erarojn kaj "traduki" la enhavon al bonstila lingvaĵo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 19:34, 27 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
La artikolo estis intertempe alinomita al pli korekta formo, (Svisa instituto de esplorado pri eksterlando (SIAF)) kaj komplete reverkita. En ĝia nuna formo ĝi plenumigas la kondiĉojn por esti konservita. La originan titolon mi forigis, ĉar ĝi estas lingve erara.DidiWeidmann (diskuto) 21:32, 7 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:Bildotrio redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 9 aprilo 2014 15:08
Artikolo
Ŝablono:Bildotrio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas superflua kaj eĉ la kreinto petis en la diskutpaĝo ĝian forigon. Ni jam havas {{Pluraj bildoj}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:31, 2 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
duobla ŝablono (sama funkcio) kiel {{Pluraj bildoj}} → tujforigenda --KuboF (diskuto) 22:52, 5 Apr. 2014 (UTC)
  1.   Por: Ne uzata. --pino (diskuto) 15:44, 2 Apr. 2014 (UTC)

Administrantoj, bonvolu forigadi kun kuraĝo - vi ŝparos tempon de pluraj homoj. --KuboF (diskuto) 22:52, 5 Apr. 2014 (UTC)

Teorio de la dinamikaj interagadoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 10 aprilo 2014 8:26
Artikolo
Teorio de la dinamikaj interagadoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi aspektas kiel lezo de la regulo Vikipedio:Ne faru originalan esploradon kaj mi dubas pri la menciindeco: Vikipedio:Menciindeco.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 08:30, 3 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
ne pruvita menciindeco nek ne-origina esploro; forigita ankaŭ de aliaj Vikipedioj --KuboF (diskuto) 11:56, 18 Apr. 2014 (UTC)
  Komento: Jam kelkaj alilingvaj vikipedioj pro la supraj kialoj forigis ĝin resp. diskutas pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 08:30, 3 Apr. 2014 (UTC)
  Komento: Oni vidas fontojn en historio. Certe estas dubo sed polemiko por menciindeco estas tie, laŭ mi, ne tre urĝa. --pino (diskuto) 14:30, 10 Apr. 2014 (UTC)

Kvadrata radiko de 2 (unuaj 100 mil ciferoj) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 24 aprilo 2014 13:25
Artikoloj
Kvadrata radiko de 2 (unuaj 100 mil ciferoj) (historio · ĉi tien · forigu)
Pi (unuaj 100 mil ciferoj) (historio · ĉi tien · forigu)
e (unuaj 100 mil ciferoj) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Neenciklopediaĵo. Kombinu kun la ĉefa artikolo.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 13:40, 17 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
konsiderata kiel neenciklopedaĵo --KuboF (diskuto) 18:34, 24 Apr. 2014 (UTC)

Mi pensas ke ĉi tiu estas neenciklopediaĵo. Mi sugestas ke ni listigas la unuajn kelkajn ciferojn. Mi opinias ke unu aŭ du centoj da ciferoj sufiĉus! Mi volas kunigi ĉi tiun artikolon en la ĉefan artikolon. -- Yekrats (diskuto) 13:40, 17 Apr. 2014 (UTC)

Tujforigenda kiel neenciklopediaĵo. Mi aldonis unuajn 500 ciferojn al la ĉefa artikolo. Same estas tujforigendaj Pi (unuaj 100 mil ciferoj) kaj e (unuaj 100 mil ciferoj).--Dima41 (diskuto) 14:23, 17 Apr. 2014 (UTC)
  1.   Por: Vikipedio ne estas lernolibro pri matematiko, sed enciklopedio. --Tlustulimu (diskuto) 19:21, 17 Apr. 2014 (UTC)
  2.   Por: Same kiel supraj. (mi aldonis ankaŭ "artikolojn" laŭ propono de Dima) --KuboF (diskuto) 12:02, 18 Apr. 2014 (UTC)
  3.   Kontraŭ: Ni ne gajnas kun strikte difini neenciklopediaĵojn. --pino (diskuto) 12:12, 18 Apr. 2014 (UTC)

Listigo de Zamenhofaj proverboj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 18 aprilo 2014 19:42
Artikoloj
Proverboj (historio · ĉi tien · forigu)
Proverboj/A (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Proverboj (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Zamenhofaj proverboj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la paĝoj ne estas enciklopediaj artikoloj sed listigo de proverboj; originala verko apartenas al Vikifontaro kaj unuopaj proverboj al Vikicitaro (kie ĝi fakte en alia formo jam estas); mi proponas forigi ankaŭ aliajn subpaĝoj de Proverboj
Uzanto
KuboF (diskuto) 19:10, 17 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
tute neenciklopedia paĝo Proverboj estis forigita; listoj de proverboj kaj rilataj paĝoj konservitaj pro nekonsento kaj la fakto, ke unuopaj proverboj ne estas plene ŝovitaj al Vikicitaro --KuboF (diskuto) 16:07, 28 Apr. 2014 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Ni ne bezonu forigi. --pino (diskuto) 19:35, 17 Apr. 2014 (UTC)
  Komento: Paĝo Proverboj, eble, estas vandalaĵo, aŭ kreita de iu, kiu ne komprenas pri enciklopedieco; forigu ĝin. Aliaj artikoloj kaj kategorio por Zamenhofaj proverboj rajtas esti en la Vikipedio.--Dima41 (diskuto) 21:00, 17 Apr. 2014 (UTC)
Mi atentigas, ke ĉiuj tiuj proverboj jam delonge estas en q:Zamenhofa proverbaro. --KuboF (diskuto) 21:07, 17 Apr. 2014 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Ĉi tiu forigopropono estas ree pruvo pri kontraŭ-Vikipedia vandalismo de KuboF. La aranĝo de la proverboj ĉi tie, fare de Pejno Simono, estas genia, ne trovebla aliloke, kaj ne maltaŭga por enciklopedio. Maliculo ĉiam trovas formalajn kialojn por efektivigi sian ruinigemon. Por regulo-obsedita fundamentisto la mondo enhavas nenion alian ol regulojn. --Surfo 11:03, 18 Apr. 2014 (UTC)
    Fortirante la kernon de via mesaĝo: (1) ĝi estas genia, (2) netrovebla aliloke kaj (3) enciklopedieca. 1) Jes, ĝi estas genia, sed vidu punkton 3. 2) Mi kuraĝigas Pejnon aŭ aliulon la aferon republikigi en iu deponejo, persona aŭ organiza retejo, blogo, eblus konsideri meton al Vikicitaro (pri la lasta eblo mi hezitas), kaj vidu la punkton 3. 3) Vikipedio ne estas datumbazo de ĉiuj informoj, punkto 2, do kvankam la temo estas interesa mi konsideras ĝin tute maltaŭga por Vikipedio. --KuboF (diskuto) 13:45, 18 Apr. 2014 (UTC) PS: Pejno iam mem konfesis, ke li ĉ. unu jaron redaktadis Vikipedion sen bone koni ĝiajn enhavajn regulojn kaj principojn... Nenio por aldoni.
    Ĝuste. Nenio por aldoni, kara KuboF. Jen ne maltipa sinteno via, vi ja koncentriĝas nur pri reguloj. Do nenion aldoni. Sed, eble tute nevole, inciti la malmultajn homojn, kiuj fakte aldonas ion - do mi tre esperas, ke mi plene erarus, se mi supozus, ke ĝuste jen via plej amata ĉevaleto. -- PEJNO Simono Diskuto  15:59, 22 Apr. 2014 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Ne tre surprize, mi estas kontraŭ tia forigo. Fakte, precize pro la senĉesa neniigema konduto de homoj kiel KuboF mi decidis ne plu kontribui al Vikipedio. Kaj lia nuna plej nova elpaŝo rekte pravigas min rilate tian opinion. Mi vere ne scias, kiel mi povus defendi lin, se iu riproĉus al li, ke li pro mil strangaj reguloj ie en siaj sinapsoj ne plu povas distingi inter ilo utila por ĝenerala Esperanta publiko kaj duonmorta ilo sen iu ajn praktika uzeblo, sed, memkompreneble, ja ege konformanta al lia persona tre miopa interpreto de iuj reguloj, kiujn li parte eĉ mem starigis. Ĉiuokaze, la rezulto de liaj kapricoj estas, ke sufiĉe multaj sanmensuloj inklinas eviti Vikipediumadon. Sciu, ĉiu iam ajn gajnis siajn spertojn kaj, senesperigite, fuĝis. Kia malŝparo de eblaj kunlaborantoj inter niaj ne tre abundaj resursoj! Kaj la argumentado de Tlustulimu, pli sube, tja, kia mistakso de nia reala situacio! Ni ne havas la fortojn adekvate daŭrigi eĉ nur unu solan Vikipedion, por ne mencii klopodi pligrandigi kaj flegi samtempe tutan aron de Viki-io-ajn-aĵ-oj. Mi petas vin preni vian kapon el la nuboj kaj returniri al tero firma. Do denube, nebulen!   -- PEJNO Simono Diskuto  15:59, 22 Apr. 2014 (UTC)
    Se vi volas, ke la paĝoj restu, bonvolu klarigi kiel ili estas enciklopediecaj. Neenciklopediaĵoj en enciklopedio ne povas resti. Amike. --KuboF (diskuto) 16:37, 22 Apr. 2014 (UTC)
  3.   Por: Sen iu ajn klarigo la listigo de proverboj ne havas sencon. Krome la aliaj vikioj estas por tio pli taŭgaj. --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 18 Apr. 2014 (UTC)
  Komento: Oni multe uzas la vorton vandalismo en Vikipedio. La agado de KuboF apartenas al tiu kategorio, en la vere klasika senco de la vorto: vandalismo = sencela detruado de kulturaj valoroj. Cetere, la afero pri la proverbo-rilataj artikoloj estas jam decidita per la ĉi-supraj enskriboj, kaj la klara decido estas: ne forigu!. Kial ĉi tiu propono ankoraŭ restas ĉi tie? Ĉu por atendi ĝis KuboF estos la sola restanta Vikipediisto, ne forpelita de li mem. Tiam li povos trankvile forviŝi la tutan enciklopedion, en kiu ĉiu artikolo enhavas ion kontraŭan al liaj reguloj? --Surfo 19:40, 24 Apr. 2014 (UTC)
Fakte oni atendas ĉu iu pruvos enciklopediecon de la paĝoj per argumentoj sufiĉe fortaj por disbati ilian nuntempan deponejecon. Tion ĝis nun neniu faris! Pino kaj Dima esprimis sin por resto, sed ne klarigis kiel la paĝoj estas enciklopediecaj. Vi ilin nomis enciklopediecaj sed eĉ malgraŭ mia rimarko pri ilia deponejeco vi ne subtenis vian opinion. Pejno multe parolis sed diris nenion (neniu argumento pri la temo), eĉ malgraŭ mia rekta peto. Do administrantoj ŝajne atendas ĉu iu savos la paĝojn (laŭ reguloj ili povis esti jam forigitaj...). --KuboF (diskuto) 20:33, 24 Apr. 2014 (UTC)
La listoj povas esti utilaj pro jenaj kialoj:
  • En ili estas vicoj da proverboj, rilataj al konkreta objekto; en koncernaj artikoloj indas havi informon pri la objektoj en literaturo, tiam oni aldonas proverbojn; estus oportuna ligilo al ĝi; ekzemple, estas Proverboj/O kun kvardek proverboj pri okulo; eblas ne ĉiujn proverbojn havi en la artikolo, sed nur ligilon al "Proverboj/O"
  • Ekzemple, en la rusa Vikipedio ekzistas artikolo pri proverbo sen intervikioj, sed kun mencio de alilingvaj variantoj; do, iam aperos multaj artikoloj pri proverboj (kun diverslingvaj variantoj) en Esperanto-Vikipedio, kaj estus bone titoligi ĝin laŭ ĝia esperantolingva varianto - tiam la listoj de proverboj fariĝos listoj de ligiloj.

Pro tio mi proponas, ke restu la listoj de proverboj. Indas nur redakti pli serioze la artikolon Proverbaro Esperanta kaj forigi sensencan klarigilon.--Dima41 (diskuto) 16:56, 26 Apr. 2014 (UTC)

Dankon pro via opinio! Hieraŭ mi ŝovis ĉiujn proverbojn al Vikicitaro al q:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj, tiel ke konserviĝu laŭtema grupigo (teĥnika solvo estas terura ĉar ĉio estas en unu paĝo...). Iom post iom tiu paĝo servos por riĉigi artikolojn en Vikicitaro kaj pli indos ligi de Vikipedia artikolo al konkreta (tema) paĝo en Vikicitaro per {{Projektoj}}. Konsciu, ke en eowiki daŭre ekzistas ĉ. 500 paĝoj kun proveroj indaj al tuja ŝovo al Vikicitaro. --KuboF (diskuto) 10:16, 27 Apr. 2014 (UTC)
Estus pli bone, se ili restus en la Vikipedio: Vikicitaro estas tute alia retejo, kaj mi dubas ke oni sufiĉe interesiĝas pri ĝi (ekzemple, mi mem preferas Vikipedion kaj ne ŝatas uzi Vikicitaron kaj apudvikipediajn projektojn). Mi vidis, ke la uzantoj plejparte samopinias kun mi. --Dima41 (diskuto) 15:13, 27 Apr. 2014 (UTC)
La fakto, ke Vikipedio estas pli multe uzata ol aliaj projektoj ne estas kialo por ĉion meti ĉi tien. Ja aliaj projektoj (laŭ mia kompreno) estis kreitaj parte por "purigi" Vikipedion for de neenciklopedieca enhavo. Aldone, aldonante enhavon al frata projektoj ni altigus ilian utilon... --KuboF (diskuto) 16:14, 28 Apr. 2014 (UTC)
  Komento: Fakte oni povas argumennti, ĉe ĉiu proverbo en la listo estas Vikipedia artikola ĝermo - alivorte, iam aperu po plena paĝo kun la signifo kaj diveno de ĉiu proverbo, kaj kun ligoj al alilingvaj samaĵoj aŭ similaĵoj. Do la paĝo(j) Proverboj simple liveras konvenan kolektan panoptikon de estiĝontaj artikoloj.
Bedaŭrinde estas almenaŭ iu inter ni, kiu, aŭ pli preferas detrui ol konstrui - kion mi sincere esperas ne esti vera - aŭ kiu simple ne ekkonas, kiam iuj reguloj estas utilaj kaj obeindaj kaj kiam malutilaj kaj malobeendaj. Sanmensulo ne klopodus blinde obeigi sian tutan ĉirkaŭularon al iuj reguloj, kiuj ĉi-okaze estas rekte malhelpaj al la utileco de Vikipedio en Esperanto. Laŭ la reguloj Zamenhofo verŝajne ne estus entute menciinda historia persono kaj iuj UK-oj ja plene sensignifaj hobietaj eventoj. Mi atentigas, ke iujn samgrade malgravajn internaciajn konvenojn, ekzemple de iuj kolombobredantoj aŭ fiŝhokantoj, ni ne mencias. Mi asertas eĉ, ke la estkialo de la E-Vikipedio estas por servi al la Esperantistoj, kaj, ne la malo. Do ne statas tiel, ke la estkialo de la Esperantistoj estas por servi al la organizaĵo Vikipedio kaj ties reguloj. Oni ne jungu la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Por ni Esperanto estas grava, ne la Vikipedio. Mi kredas, ke KuboF eble jam tro enmergiĝis inter la Vikipediaj reguloj kaj pro tio nun vere endanĝeriĝas perdi konsiderindan kvanton de sia naturdotita klarvido.
Cetere, jen mia favora proverbo: Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. -- PEJNO Simono Diskuto  10:27, 28 Apr. 2014 (UTC)
Vikipedio estas enciklopedio por ĉiuj en Esperanto.--Dima41 (diskuto) 12:38, 28 Apr. 2014 (UTC)

Mi fermas la diskuton kaj la listojn ne forigas. La kialo estas, ke malgraŭ Vikipedio ne estas datumbazo de ĉiuj informoj, unuopaj proverboj estas metitaj nur al kuniga paĝo q:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj sed ne al unuopaj artikoloj en Vikicitaro, kie ili prefere estu. Post Vikicitara disartikoligo de la proverboj mi verŝajne reproponos forigon. --KuboF (diskuto) 16:07, 28 Apr. 2014 (UTC)

Estas jam tempo komenci eksadministrantigan proceson kontraŭ KuboF. Lia fina krimo estis la forigo de la paĝo Proverboj, kion li faris tute arbitre, nur pro sia propra opinio. Evidente li neniom kapablas respekti la opiniojn de aliaj nek havas mem sufiĉan prudenton por ĝuste prijuĝi la esencan aferon: kio estas utila en ĝenerale kleriga enciklopedio, kies celo ja estas prezenti la tuton de homaj scioj kaj unuavice tiujn, kiuj estas gravaj kaj interesaj en la kulturo de ĝiaj legantoj. --Surfo 18:16, 28 Apr. 2014 (UTC)
Mia reago estas en la diskuto de Surfo. --KuboF (diskuto) 21:28, 28 Apr. 2014 (UTC)
Sendube temas pri neenciklopedia enhavo. Oni devas ŝovi ĉiun subpaĝon al Vikicitaro, laŭ tuja forigo A5, A11. Ni jam forigis similaĵojn (esperantajn kantotekstojn, se mi bone rememoras la aferon) pli frue.Narvalo (diskuto) 13:56, 29 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:Urbokadro bela/uzo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 30 aprilo 2014 19:36
Artikolo
Ŝablono:Urbokadro bela/uzo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La rilata ŝablono {{Urbokadro bela}} ne plu ekzistas. Tial la dokumentado estas superflua.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:05, 23 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
orfa paĝo -> tujforigenda; administrantoj, bonvolu forigadi kun kuraĝo! --KuboF (diskuto) 21:11, 23 Apr. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 3 majo 2014 16:08
Artikolo
[[::Kategorio:Italaj universitatoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jam ekzistas Kategorio:Universitatoj de Italio
Uzanto
--RG72 (diskuto) 16:00, 26 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
malplena, nur alidirektilo, sen kontraŭoj --KuboF (diskuto) 16:22, 28 Apr. 2014 (UTC)
  1.   Por: Ne bezonatas enkategoriigo de universitatoj ĝenerale laŭ lingvo.--Dima41 (diskuto) 16:13, 26 Apr. 2014 (UTC)
  2.   Por: Eble ĝi estas eĉ tuj forigenda, ĉar la kategorio estas superflua alidirektilo al alia kategorio kaj mem estas jam malplena. --Tlustulimu (diskuto) 16:02, 27 Apr. 2014 (UTC)

Kvankam itala povas signifi ne nur itallingva (kiel diris Dima41) sed ankaŭ italnacia (kio teorie povas esti malsama ol italia) evidentas, ke ĉi foje temis pri eraro, ĉar la kreinto mem alidirektigis al ĝusta kategorio. --KuboF (diskuto) 16:22, 28 Apr. 2014 (UTC)